Rusina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri ekzistanta lingvo. Se vi serĉas ion pri similnoma, estinta lingvo, legu rutena lingvo.

Rusina lingvo (mallongigita kiel rue) estas lingvo, per kiu oni parolas en Karpata Rutenio. Parolantoj de la rusina loĝas en Ukrainio, Pollando, Hungario, Slovakio kaj ankaŭ en serbia regiono Vojvodino.

En Sovet-Unio la rusina lingvo estis rigardata kiel dialekto de la ukraina, al kiu ĝi vere similas pli ol al aliaj slavaj lingvoj.

Skribsistemo

Rusinparolantoj uzas cirilan alfabeton por skribi en la lingvo. Estas egale uzataj du skribsistemoj: bazita sur la rusa skribado (ы/и/йи/е/ё) kaj sur la ukraina (и/і/ї/є).

Eksteraj ligiloj