Sankt Margarethen im Burgenland
Bazaj informoj
Sankt Margarethen im Burgenland, hungare Szentmargitbánya, kroate Margareta estas komunumo en Aŭstrio, en la federala ŝtato Burgenlando, en la distrikto Eisenstadt-Umgebung ("Eisenstadt-ĉirkaŭo"). La nomo Margareta devenas de la patrono de la preĝejo.
- Areo: 27 km²
- Alto super marnivelo: 151 m
- Loĝantaro: 2780
- Poŝtkodo: 7062
- Telefonprefikso: 0 26 80
- Aŭtokodo: EU
Geografio
La komunumo situas sur ebenaĵo, en la norda Burgenlando inter la federaci-landa ĉefurbo Eisenstadt kaj urbo Rust (Aŭstrio), laŭ flankovojoj. Sankt Margarethen im Burgenland estas la nura urbeto de la komunumo.
Historio
La romianoj tie minis ŝtonojn por la konstruadoj. La unua mencio devenis el 1232 en formo de Mayad. Iam ne nur ŝtonon, sed ankaŭ feron oni minis. Dum nekonata tempo fortikaĵo konstruiĝis, kiu unue en 1273 detruiĝis, poste la turkoj en 1529, en 1532, en 1683 faris la samon. Ekde 1647 Sankt Margarethen im Burgenland estas bazara komunumo. La urbeto, kiel ankaŭ la tuta Burgenlando apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto Kismarton ĝis la jaroj 1920/21. Ekde 1898 pro hungariga politiko de la registaro en Budapeŝto oni devis devige uzi la hungaran nomon Margita.
Vidindaĵoj
- Romkatolika preĝejo el la 15-a jarcento
- Domego Burghof el la 13-a jarcento
- Ŝtonminejo, somere oni aranĝas koncertojn
Vidu ankaŭ
Komunumoj de Sankta Margareta en Hungara reĝlando
Szentmargita | Szentmargitfalva | Szentmargitbánya |