Scheunen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scheunen
Blazono de Scheunen
Blazono de Scheunen
Blazono de Scheunen
Scheunen, vidita el balono en aprilo 2011
Scheunen, vidita el balono en aprilo 2011
Scheunen, fotita el balono la 16-a de aprilo 2011
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 4′ 6″ N 7° 27′ 25″ O / 47.06833 °N, 7.45694 °O / 47.06833; 7.45694 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 6″ N 7° 27′ 25″ O / 47.06833 °N, 7.45694 °O / 47.06833; 7.45694 (mapo)
Areo 2,2 km²
Alteco 575 m super marnivelo
Poŝtkodo 3305
Komunumkodo 0550
Mapo de Scheunen
Mapo de Scheunen
Mapo de Scheunen
vdr


Pri la komunumo

Scheunen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 80 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Scheunen situas en la Svisa Mezlando sur la arbara altebenaĵo de Rapperswil sude de la Valo de Limpach. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de Scheunen de 585 m s.m. ĉe la bordo de la arbaro Mannebach. La vilaĝo Scheunen konsistas el se setlejogrupoj kaj kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 2,2 km², de kiuj 52% estas kovritaj de arbaro, 44% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Scheunen limas en nordo al Messen (SO), en nordoriento al Etzelkofen, en sudoriento al Iffwil, en sudokcidento al Bangerten, kaj en okcidento al Rapperswil.

Trafiko

Scheunen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo pasas la vojo n-ro 1340 de Iffwil al Dieterswil kaj mallarĝa vojeto al Messen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 6 kilometrojn sude apud Moosaffoltern. Scheunen mem ne disponas pri konekto al la publika transportreto. La plej proksima bushaltejo troviĝas en distanco de 1 km de la vilaĝo en Iffwil.

Historio

La unua dokumenta mencio de Scheunen datiĝas el la jaro 1226 kiel Schunon. Dum mezepoko Scheunen apartenis al la kiburga Senjorujo Jegenstorf. En la jaro 1406 Scheunen fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la kampartribunalo Zollikofen. Oberscheunen, Jegenstorf-Scheunen kaj Messen-Scheunen estis ĝis 1911 tri apartaj komunumoj. Tiam ili estis per kantona dekreto kunigitaj al la aktuala politika komunumo.[1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Anne-Marie Dubler: Scheunen en Historia Leksikono de Svislando (2011-07-26)

Eksteraj Ligiloj