Regna govio Sudetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regna ĵupo Sudetio

Regna ĵupo Sudetio (ger. Reichsgau Sudetenland), mallongigite Sudeta ĵupo (Sudetengau), estis administra formacio kreita al la 15-a de aprilo 1939[1] en limregionaj teritorioj de la okcidentaj, la nordokcidentaj, la nordaj kaj la nordorientaj Bohemio, la norda Moravio kaj partoj de Ĉeĥa Silezio, okupitaj surbaze de Munkena interkonsento en oktobro de 1938 fare de soldataroj de Tria regno. La resto de Sudetio estis al la 15-a de aprilo 1939 enmembrigita al Prusia Silezio (Hluĉinio), al Bavario (nordokcidento de Šumava) kaj al regnaj ĵupoj Supradanuba (sudoriento de Šumava, regiono de Český Krumlov kaj regiono de Kaplice) kaj Malsupradanuba (sudoriento de Bohemio kaj sudo de Moravio). Metropolo de la ĵupo estis Liberec. Ĉiuj loĝantoj vivantaj en Sudeta ĵupo havis ŝtatanecon de Germana regno.

Ĉeĥoj vivantaj en la sudeta ĵupo estis diskriminitaj en la okupo kaj en lernejoj. Plimulto de la sudetgermana loĝantaro subtenis la nazian reĝimon. La ĉeĥa loĝantaro vidis en sudetaj germanoj siajn ĉefajn malamikojn.

Administra membrigo

Regna ĵupo Sudetio (Reichsgau Sudetenland) administre membriĝis en tri registarajn partojn (Regierungsbezirk):

  • Registara parto Cheb (Regierungsbezirk Eger)
  • Registara parto Ústí nad Labem (Regierungsbezirk Aussig)
  • Registara parto Opava (Regierungsbezirk Troppau)

La registaraj partoj (aŭ "registaraj distriktoj") membriĝis en distriktojn (Landkreis (provinca distrikto) aŭ en Stadtkreis (urba distrikto)).

Sudeta ĵupo

Registara parto Ústí nad Labem

Urbaj distriktoj
  1. Aussig (nun Ústí nad Labem)
  2. Reichenberg (nun Liberec)
Provincaj distriktoj
  1. Aussig (nun Ústí nad Labem)
  2. Bilin (nun Bílina)
  3. Böhmisch Leipa (nun Česká Lípa)
  4. Braunau (nun Broumov)
  5. Brüx (nun Most)
  6. Dauba (nun Dubá)
  7. Deutsch Gabel (nun Jablonné v Podještědí)
  8. Dux (nun Duchcov)
  9. Friedland (Isergebirge) (nun Frýdlant)
  10. Gablonz an der Neiße (nun Jablonec nad Nisou)
  11. Hohenelbe (nun Vrchlabí)
  12. Komotau (nun Chomutov)
  13. Leitmeritz (nun Litoměřice)
  14. Reichenberg (nun Liberec)
  15. Rumburg (nun Rumburk)
  16. Schluckenau (nun Šluknov)
  17. Teplitz-Schönau (nun Teplice)
  18. Tetschen-Bodenbach (nun Děčín)
  19. Trautenau (nun Trutnov)
  20. Warnsdorf (nun Varnsdorf)

Registara parto Cheb (sidejo en Karlovy Vary)

Urbaj distriktoj
  1. Eger (nun Cheb)
  2. Karlsbad (nun Karlovy Vary)
Provincaj distriktoj
  1. Asch (nun )
  2. Bischofteinitz (nun Horšovský Týn)
  3. Eger (nun Cheb)
  4. Elbogen (nun Loket)
  5. Falkenau an der Eger (nun Sokolov)
  6. Graslitz (nun Kraslice)
  7. Kaaden (nun Kadaň)
  8. Karlsbad (nun Karlovy Vary)
  9. Luditz (nun Žlutice)
  10. Marienbad (nun Mariánské Lázně)
  11. Mies (nun Stříbro)
  12. Neudek (nun Nejdek)
  13. Podersam (nun Podbořany)
  14. Preßnitz (nun Přísečnice)
  15. Saaz (nun Žatec)
  16. Sankt Joachimsthal (nun Jáchymov, sidejo: Karlovy Vary)
  17. Tachau (nun Tachov)
  18. Tepl (nun Teplá)

Registara parto Opava

Urba distrikto
  1. Troppau (nun Opava)
Provincaj distriktoj
  1. Bärn (nun Moravský Beroun)
  2. Freiwaldau (nun Jeseník)
  3. Freudenthal (nun Bruntál)
  4. Grulich (nun Králíky)
  5. Hohenstadt (nun Zábřeh na Moravě)
  6. Jägerndorf (nun Krnov)
  7. Landskron (nun Lanškroun)
  8. Mährisch Schönberg (nun Šumperk)
  9. Mährisch Trübau (nun Moravská Třebová)
  10. Neu Titschein (nun Nový Jičín)
  11. Römerstadt (nun Rýmařov)
  12. Sternberg (nun Šternberk)
  13. Troppau (nun Opava)
  14. Wagstadt (nun Bílovec)
  15. Zwittau (nun Svitavy)

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. http://www.verfassungen.de/de/de33-45/sudetenland-verwaltung39.htm