UK 2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK 2016
Loko Nitro,  Slovakio
Ekde 23-a de julio 2016
Ĝis 30-a de julio 2016
Oficiala retejo www.nitra2016.sk
← Antaŭa Sekva →
vdr
Venkinta emblemo de la 101a Universala Kongreso de Esperanto (2016) en Nitro, Slovakio (versio kun teksto) farita de Elena Ĥusanova

La 101-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016 en la urbo Nitro de okcidenta Slovakio.[1] La kongresa temo estis Socia justeco — lingva justeco.[2] Temis pri la unua Universala Kongreso en Slovakio, se oni ne konsideras la 13-an kongreson okazintan en Prago kiam ĝi estis ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Epizodo de podkasto Movada vidpunkto pri preparoj por UK 2016 el januaro 2016.
Epizodo de podkasto Movada vidpunkto pri UK 2016 el la 4-a de aŭgusto 2016.

La estraro de Universala Esperanto-Asocio faris la decidon pri la kongresurbo la 30-an de julio 2014 dum la 99-a Universala Kongreso en Bonaero kaj la prezidanto Mark Fettes anoncis ĝin dum kunveno de la komitato la 1-an de aŭgusto 2014.[1] Nitro konkursis pri organizado de la kongreso kun la portugalia ĉefurbo Lisbono. Pri okazigo de la kongreso okupiĝis membroj de Slovakia Esperanta Federacio kaj Slovakia Esperanta Junularo kun helpo de aktivuloj el najbaraj kaj aliaj landoj. En Nitro jam okazis trifoje Somera Esperanto-Studado, aranĝita de la teamo de E@I (kiu havas oficejon en Slovakio), kaj lokaj kaj regionaj reprezentantoj regule aŭspicias Esperanto-renkontiĝojn tie.

Fine de la jaro 2014, la prezidento de Slovakio Andrej Kiska fariĝis la Alta Protektanto de UK en Nitro kaj la tiama direktoro de la Slovaka Poŝto anoncis eldonon de aparta poŝtmarko okaze de la 101-a UK.[3] Ĝi estos unu el du specialaj emisioj de poŝtmarkoj en Slovakio en 2016, la dua temos pri eŭropunia prezidanteco de Slovakio. Temas pri la unua emisio de poŝtmarkoj kun esperanta temo en sendependa Slovakio.[4]

La 20-an de februaro 2015 la LKK lanĉis publikan konkurson pri emblemo por UK 2016.[5] Kiel gajninton oni la 23-an de majo anoncis la rusan esperantistinon Elena Ĥusanova, kies propono estis elektita de ĵurio el inter 48 proponoj alsenditaj de 11 partoprenantoj.[6]

Jaron antaŭ la kongreso, en aŭgusto 2015, okazis en Nitro la 88-a kongreso de SAT.[7]

Je la 13-a de decembro 2015 Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová publike anoncis sian planon pri interreta elsendo el UK 2016 kadre de ilia projekto Movada vidpunkto.[8]

En januaro 2016 Eŭropa Esperanto-Unio anoncis, ke dum UK 2016 okazos ĝiaj asemblea kaj estrara kunsidoj anstataŭ planita Eŭropa Kongreso de EEU.[9]

Organiza teamo[redakti | redakti fonton]

Membroj de la Loka Kongresa Komitato de la 101-a UK en Nitro en la stato de la 17a de Januaro 2015 (en la foto mankas Zuzana Pichnarčíková)

La Loka Kongresa Komitato konsistis el 12 personoj. Jen estas alfabete ordigita listo de la organizantoj:[10]

Informiga impakto[redakti | redakti fonton]

Pri la okazigo de UK en Nitro informis kelkaj ĵurnalistaj slovakaj retejoj jam dum la jaro 2015. Retejo topky.sk mallonge informis pri UK 2016 ankaŭ rilate al gefianĉiĝo de Peter Baláž kaj Dorota Rodzianko dum la fermo de UK 2015.[11]

La urbo kunlaboris pri propagado de UK 2016 kaj de Esperanto kun la organizantoj de la UK. En la urbo aperis dek afiŝegoj (billboard-oj), dek lumigitaj afiŝoj (citylight) kaj du rondaj afiŝoj en la urbocentro, kiuj informis pri la okazaĵo. Aldone du busoj afiŝis pri Esperanto per tutsurfaca reklamo.[12]

En la aĉetcentro "Centro" en Nitro okazis dum la tuta julio ekspozicio pri Esperanto.[13]

Dum la kongreso mem okazis Nacia vespero sur la ĉefplaco de Nitro, malfermita tago por la neesperantista publiko kaj malfermita internacia muzikfestivalo (la lasta ankaŭ sur la ĉefplaco).[12]

La kongresa kuriero[redakti | redakti fonton]

La kongresa kuriero nomiĝis ĉi­jare Pribina laŭ fama loĝanto de Nitro, la princo Pribina (ĉ. 800-­861). La kurieron oni disdonadis ĉe la informejo. Ĝi estis ankaŭ disponebla en la kongresa retejo de UEA.[14]

La kongresejo[redakti | redakti fonton]

Map
La ĉefa kongresejo de UK 2016 (verda) kaj la ejo de Junulara programo (ruĝa) sur la mapo de Nitra

La kongresejo okazis sur la grundo de la Slovaka Agrikultura Universitato. Ĝi estas unu el trideko da slovakaj universitatoj kaj altlernejoj kaj fondiĝis jam en 1946 kiel Altlernejo de agrikulturista kaj forstista inĝenierado en Košice, el kiu en 1952 estiĝis du memstaraj altlernejoj el kiu unu estas Agrikultura altlernejo en Nitro. Apud la universitato troviĝas botanika ĝardeno.[15]

Nova Esperanta poŝtmarko[redakti | redakti fonton]

Dum la UK en Slovakio aperis nova Esperanta poŝtmarko, eldonita de la Slovaka Poŝto. Ĝia bildo aludas al la interpersona komunikado, kaj enhavas ankaŭ Esperantan emblemon. Nominala valoro de la marko estas 1,2 eŭroj.

Akompanaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la UK okazis 20-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso kaj 69-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, dum la UK okazis 45-a Internacia Infana Kongreseto, Interreligia forumo en Centra Eŭropo – CEIF 2016, Lingvopolitika konferenco de landoj V4+ kaj post la kongreso okazis en Nitro 82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj.

Okaze de UK kaj rilate al prezidanteco de Slovakio en Eŭropa Unio okazis internacia konferenco Perspektivoj de lingva komunikado en EU kun tri ĉefaj temoj: lingvaj problemoj de civitana participado, lingvaj problemoj de ekonomia integriĝado kaj stato kaj perspektivoj de alilingva edukado en EU.[16] Rezulte de la konferenco oni eldonis La Deklaracion el Nitra, kiu agnoskas problemojn rilate al superado de angla lingvo kiel la ĉefa dua lingvo kaj deklaras plurlingvecon esti "baza eŭropa valoro" kaj "baza valoro por sekurigo de egalrajteco de la EU-civitanoj".[17]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio (esperante). Libera Folio (2014-08-02). Alirita 2014-08-05. “La kongreso en 2016 okazos en Nitro, Slovakio.”.
  2. Fettes, Mark. Temo de la 101-a UK: "Socia justeco — lingva justeco" (esperante). Gazetara Komuniko de UEA n-ro 590. Universala Esperanto-Asocio (2015-10-15). Alirita 2015-10-24.
  3. UEA (2014-11-21). Gazetaraj Komunikoj N-ro 558 (2014-11-21). Alirita 2014-11-22.
  4. Matúšov, Michal. Svetový kongres esperanta 2016 na Slovensku (slovake). SKEJ (2014-12-15). Arkivita el la originalo je 2015-01-20. Alirita 2015-08-16.
  5. Emblemkonkurso (esperante) (2015-02-20). Arkivita el la originalo je 2015-02-22. Alirita 2015-02-22.
  6. Rezultoj de la emblemkonkurso por la kongreso en Nitro 2016 (esperante) (2015-05-24). Arkivita el la originalo je 2015-08-18. Alirita 2015-10-24.
  7. SAT-Kongreso 2015[rompita ligilo]
  8. Mueller, Johannes; Eva FITZELOVÁ, Julia NOE. MP000 La nula. Movada vidpunkto. Johannes Mueller (2015-12-13). Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2015-12-14.
  9. Tišljar, Zlatko (januaro 2016). “LA ASEMBLEAJ KUNSIDOJ ĈI-JARE EN NITRO”, Eŭropa Bulteno (156). Alirita 2016-02-02.. 
  10. Loka kongresa komitato (esperante). UK 2016. Arkivita el la originalo je 2016-03-02. Alirita 2016-02-22.
  11. Slovák absolútne šokoval 2 700 ľudí: V priamom prenose prezradil veľké tajomstvo! (slovake). Topky.sk. Zoznam (2015-08-07). Alirita 2016-06-01. “Peter si takúto výnimočnú príležitosť nemohol nechať ujsť a využil ju na nečakané zásnuby. Na internete sa však objavili komentáre, ktoré ich obviňujú z marketingového ťahu. „Z mojej strany nešlo o žiadnu vypočítavosť kvôli kongresu na Slovensku. S Dorotkou sa poznáme už veľmi dlho, žijeme spolu 2 roky a esperanto je to, čo nás dalo dokopy a čomu obaja venujeme väčšinu času. Napadlo mi, že pre žiadosť o ruku je toto skvelá príležitosť – stý kongres esperanta sa už nezopakuje a to prostredie a slávnostná atmosféra všetko iba umocnili.“”.
  12. 12,0 12,1 Baláž, Peter. Eksterordinara reklamo tra la urbo kaj la lando. La Balta Ondo (2016-05-31). Alirita 2016-06-01.
  13. Baláž, Peter. Eksterordinara reklamo tra la urbo kaj la lando. La Balta Ondo (2016-05-31). Alirita 2016-06-01. “En la granda vendejaro “Centro” okazos dum la tuta julio ekspozicio pri Esperanto.”.
  14. Kongresa kuriero 1, la 23-a de julio 2016 esperante
  15. Kongresa kuriero 1, la 23-a de julio 2016 esperante
  16. NEWSLETTER SK PRES (slovake) (2016). Arkivita el la originalo je 2016-10-18. Alirita 2016-10-14. “„Perspektívy jazykovej komunikácie v EÚ“ – tak znie názov medzinárodnej konferencie, ktorá sa uskutočnila v Nitre pod záštitou SK PRES. Konferencia bola súčasťou 101. svetového kongresu esperanta za účasti takmer 1 300 účastníkov zo 60 krajín. Na podujatí prvýkrát spoločne rokovali politici, jazykoví odborníci z rôznych oblastí a predstavitelia občianskych organizácií z krajín V4 a ďalších krajín EÚ o troch hlavných témach: jazykové problémy občianskej participácie, jazykové problémy ekonomickej integrácie a stav a perspektívy cudzojazyčného vzdelávania v EÚ.”.
  17. Nitrianska deklarácia (slovake) (2016). Alirita 2016-10-14.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]