Urbo
Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo.[1]
Alivorte, urbo estas loĝa loko kun precipe grava statuso kiu diferencigas ĝin de vilaĝo. Fojfoje okazas, ke vilaĝo estas pli granda ol urbo. Grava diferenco estas tio, ke ĝenerale en la vilaĝo vivas kamparanoj, en urbo metiistoj, laboristoj, oficistoj.
Difinoj
Ne ekzistas tutmonde komuna difino pri urbo; tial en vasta senco urbo estas tiu loĝata loko, kiun la ŝtato deklaras urbo. Ĝenerale, "Urbo" estas unuavice uzata por nomi urban lokon kun granda loĝantaro. Ekz-e, en Irano ĉiu pli ol 5000-loĝanta loko nomiĝas urbo. Tamen, urbo povus ankaŭ indiki specialan administracian, laŭleĝan, aŭ historian statuson.
Ĉiu lando havas sian leĝaron por apartenigi loĝlokon al la kategorio "urbo". Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de tiu loĝantoj kiuj estas okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 urboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj, kaj estas 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 miliono da loĝantoj.
Nuntempaj urboj estas produktoj de la industria revolucio kaj estas ĝenerale distingitaj de lando-areo kaj loĝantar-nombro. Urboj grandaj kaj industriaj ĝenerale havas superajn organizajn sistemojn por la salubrigo, la publikaj servoj, la ter-distribuado, la loĝado, kaj la transporto.
Belgio
En Belgio "urbo" estas honortitolo, donacita pro difinitaj meritoj.
Britio
En Britio urbo estas loko havanta ĉarton de la krono.
Finnlando
En Finnlando ekde 1996 ne estas jura diferenco inter urbo kaj (alia) municipo; ĉiu municipo rajtas laŭ sia propra decido nomi sin urbo. En situacio de 2012, el la 336 municipoj, 108 uzas la nomon urbo. La finnlanda statistika centro dividas municipojn en tri kategoriojn, "urbecaj municipoj", "dense loĝataj municipoj" kaj "agraraj municipoj". Laŭ tiu kategoriigo estas 61 urbecaj municipoj.
Irano
En Irano lokoj kun pli ol 5000 loĝantoj nomiĝas urbo.
Japanio
En Japanio, laŭ loĝanto-nombro, urbetoj aŭ vilaĝoj kun pli ol kvardek mil loĝantoj povas iĝi urbo.
Svedio
En Svedio, la nocio "urbo" (stad) perdis sian juran signifon je 1971. Administracie nur pluekzistas komunumoj.
Usono
En Usono, "urbo" estas unuavice laŭleĝa termino signifanta urban lokon kun ioma memstareco (tio estas urbeto), prefere al signifo tuta granda zono (metropola loko).
Epitetnomoj de kelkaj urboj
- La urbo de la rideto - Arhuzo
- La Feniks-Urbo - Atlanto
- La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
- La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
- La Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
- La Venta Urbo - Ĉikago
- La Motora Urbo - Detrojto
- La Duono de la Mondo - Esfahano
- La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
- La Bank-urbo - Frankfurto
- La Pordego al la Mondo - Hamburgo
- La Esperanto-urbo - Herzberg am Harz
- La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
- La Sankta Urbo - Jerusalemo
- La Taseto el arĝento - Kadizo
- La Filio de la Ĉielo - Kalio
- La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
- La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
- La Sankta Urbo aŭ La Sankta Martiriĝejo - Maŝhado
- La Tria Romo - Moskvo
- La Urbo de Akvo - Niigata
- La Urbo de kaŝtanarboj - Kijivo
- La Granda Pomo - Novjorko
- La Urbo de Akvo - Osako
- La Tigra Urbo - Oslo
- La Blanka urbo de Nordio - Oulu
- La Lum-urbo - Parizo
- La Venecio de la Nordo - Peterburgo kaj Bruĝo
- La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
- Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
- La Eterna Urbo - Romo
- La Smeralda Urbo - Seatlo
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
Vidu ankaŭ
- Ĉefurboj
- Kampurboj
- Havenurboj
- Banurboj
- Libera reĝa urbo
- Fantomurbo
- Fermita urbo
- Listo de urboj laŭ lando
- Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro
- Latinaj urbonomoj
- Urboj kun esperantigitaj oficialaj retejoj
- Grandaj urboj de Ameriko
- Vilaĝo
- Vinvilaĝo