Valentín Paz-Andrade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Valentín Paz-Andrade [balentin' pas andrade] (Pontevedro, la 23an de aprilo 1898 - Pontevedro, la 19an de majo 1987) estis galega advokato, ekonomikisto, politikisto, entreprenisto, poeto kaj ĵurnalisto. En 2012 oni dediĉis al li la Tagon de la Galega Beletro.

Surstrata fotografajho de la verkisto en Vigo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Francisco Paz Cochón, urbestrano de Pontevedro kaj Matilde Andrade Tojeiro. Ili poste ricevis ankoraŭ tri filinojn: Matilde, Carmen kaj Castora (kiu forpasis tre juna).

Valentín kiel bebo

Antaŭ la Hispana Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Li ekinteresiĝis pri la galegaj literaturo kaj kulturo gvidite de sia onklo, la poeto Xoán Bautista Andrade. En 1916 ĉi lasta prezentis al li Castelao, unu el la intelektuloj kiuj plej influis en lia verkaro. En 1917 li komencis studi juron en la Universitato de Santiago de Compostela kaj finis en 1921. Dume li kunlaboris kun la santiaga ĵurnalo Gaceta de Galicia. Samtempe li estis ĉefredaktoro de la semajngazeto La Provincia de Pontevedra (1917-1922).

Apogite de Castelao li eniris la galegistan movadon kaj oratoris en la 2a Naciista Asembleo (1919) en Santiago de Compostela. En tiu epoko li ankaŭ kreis kaj estris la unuan galegistan student-grupon en Santiago de Compostela, la Galegistan Galegan Studentaron.

En 1921 li estis sendita al la fronto de la Rif-milito, konkrete al Laucien (apud Tetuano) kaj Accawn/Chefchaouen, sed oni devis evakui lin pro intestinfekto. Post kuracista esplorado en Koruno oni taksis lin netaŭga por militservi. Tiuperiode li verkis sian solan romanon, Soldado de Morte (Mortosoldato), kiu tamen restis nefinita kaj nepublikigita. En 1922 li revenis al sia naskiĝdomo en la kvartalo Lérez de Pontevedro.

Iama malliberejo de Vigo

En julio 1922 naskiĝis la ĵurnalo Galicia. Diario de Vigo, kiun li unue ĉefredaktoris kaj poste direktoris. La ĵurnalo disponis multnombran partoprenon de talentuloj: la fotografiisto Luís Ksado, Castelao kiel karikaturisto, kaj gravuloj de la galega beletro kiel Antón Villar Ponte, Vicente Risco, Fermín Bouza Brey, Otero Pedrayo, Armando Cotarelo Valledor kaj Amor Ruibal[1]. Tamen ĝi malaperis en septembro 1926 pro la diktaturo de Primo de Rivera. Du jarojn antaŭe, en 1924, oni arestis Valentín Paz-Andrade pro publikigo de du artikoloj en tiu ĵurnalo; tial li devis pagi monpunon kaj pasigi dek kvin tagojn en la malliberejo de Vigo, en la Princostrato (hodiaŭa Muzeo de Nuntempa Arto de Galegio[2]).

Konstruaĵo Sanchón, en Vigo, kie sidis lia advokatejo

En aŭtuno 1926 li fondis sian advokatejon en Vigo kaj plu verkadis ĵurnal-artikolojn. Kiel jur-konsilisto de la Ŝipfarista Societo de Bouzas (fiŝista kvartalo de Vigo) li vojaĝis al havenurboj de Bretonio kaj proksimiĝis al la mara mondo. Li fondis la fakrevuon Industrias Pesqueras (Fiŝindustrioj[1])

Post la falo de la diktaturo, en 1930, li fondis kaj estris la Aŭtonomistan Galegan Grupon, en Vigo, kaj intensigis sian politikan aktivadon favore al galegismo, kune kun Castelao, Otero Pedrayo, Ramon Cabanillas k.a. La saman jaron li partoprenis en la Interkonsento de Lestrobe kaj en la Akordo de Barrantes, per kiuj fondiĝis la partiaro Respublikana Galega Federacio.

Li kandidatiĝis al deputiteco en 1931, sed li ne estis elektita pro eta balot-diferenco kaŭze de neregulaj okazintaĵoj dum la balotado- la balotujoj de Lalin estis ŝtelitaj. Samjare, en junio, li prilaboris antaŭprojekton de aŭtonomeca statuto por Galegio kune kun aliaj membroj de la Seminario de Galegaj Studoj. En decembro oficiale kreiĝis la Galegista Partio kaj oni elektis lin konsilisto.

En 1932 li suferis atencon kiam li eliris el trinkejo en la strato nun nomata Princostrato, en Vigo. Tiam li reprezentis labormastrojn dum marista striko. Li ricevis kvin kuglojn kiuj preskaŭ mortigis lin. Anarkiisto, estrarano de la loka filio de la sindikato Nacia Konfederacio de la Laboro estis akuzita kaj enkarcerigita[3].

En 1934, dum la Dua Hispana Respubliko, Castelao estis ekzilita al Badaĥozo kaj Alexandre Bóveda al Kadizo, kaj Valentín Paz-Andrade akceptis la postenon de Politika Sekretario de la Galegista Partio.

Hispana Enlanda Milito kaj postmilita periodo[redakti | redakti fonton]

Li helpis forfuĝi plurajn galegistajn intelektulojn al Portugalio kaj defendis aliajn kiel advokato[4]. Tamen li vane klopodis pledi por Alexandre Bóveda. Poste li estis ekzilita al diversaj vilaĝoj el la galega provinco Oŭrenso: Verín (kie li sukcesis eskapi el plia intenco de murdo), Chandrexa de Queixa, Castro Caldelas kaj Pobra de Trives. Tiam li sentis la bezonon verki poemojn, kaj tiel naskiĝis multaj liaj versoj; li konatiĝis kun Pilar Rodríguez de Prada, sia onta edzino, kun kiu li ricevis nur unu filon en 1940, Alfonso, tiel nomita omaĝe al Castelao[5]. Li poste revenis en Vigon sed oni ankoraŭ arestis lin kaj reekzilis, ĉi-foje ekster Galegion, al Villanueva de la Serena.

Ekde 1942 li denove direktoris la revuon Industrias Pesqueras (Fiŝindustrioj). Li iĝis prestiĝa advokato en Vigo. En la 1950-aj jaroj li laboris kiel teknikisto por FAO. Lia tasko estis helpi al akcelado de fiŝkaptada disvolviĝo en Latinameriko.

En tiu epoko li plu publikigis artikolojn en diversaj ĵurnaloj, sed la diktaturo de Francisco Franco malpermesis al li propranome subskribi siajn skribaĵojn, do li devis uzi pseŭdonimojn. Do li profitis el lia restado en Latinameriko kaj el la kontakto kun ekzilitaj kaj elmigrintaj galegistoj: inter 1955 kaj 1958 li publikigis tri verkojn en Bonaero, Argentino: la poemaron en la galega Pranto matricial (Utera ploro) kaj la hispanlingvajn eseojn Sistema económico de la pesca en Galicia (Ekonomia sistemo de fiŝkaptado en Galegio) kaj la grava Galicia como tarea (Galegio kiel tasko), vera politika manifesto[1].

En 1957 li estis arestita kaj malliberigita pro artikolo kritikanta la mararmean militan majoron de Vigo.

Sidejo de Pescanova, en Vigo

Baldaŭ poste, en 1960 li kunfondis la firmaon Pescanova, kiun li unue vicprezidis kaj poste estris. Li sukcesis evoluigi Pescanova al la unua eŭropa ŝipfara kompanio de frostoŝipoj.

En 1964 li estis nomumita membro de la Reĝa Galega Akademio. Li legis sian enir-prelegon nur en 1978, kun la titolo A galecidade na obra de Guimarães Rosa (Galegeco en la verkaro de Guimarães Rosa).

Demokratia restarigo[redakti | redakti fonton]

Tuj post la fino de la longa diktaturo de Franco li revenis en politikon kaj partoprenis en la Demokratia Kuniĝo de Galegio kaj la Negoc-komisiono de la Opozicio (la tiel nomata Komisiono de la Naŭ) por negocadi la transiron al demokratio kun la nova registaro de Adolfo Suárez. Li estis elektita senatano por provinco Pontevedro kiel reprezentanto de Galega Demokratia Kandidatiĝo (1977-78); li sensukcese rekandidatiĝis en 1979.

Dum tiu lasta parto de sia vivo li verkis plurajn librojn. En 1986 li iĝis vicprezidanto de la Galega Komisiono de la Ortografia Interkonsento, kreita por negocadi skriban akordon de la portugala lingvo en la tiel nomata ortografi-simpliga interkonsento de Rio-de-Ĵanejro, en 1986. Li pro familiaj kialoj ne povis rekte partopreni sed tenadis rektan telefonan kontakton kun la anstataŭaj galegaj komisionanoj. La sama komisiono partoprenis en 1990 en la interkonsento por unuecigita ortografio de la portugala[6], kaj kvankam li jam estis forpasinta, lia nomo vicprezidis la galegan delegitaron.[7][8].

Tombo de Valentín Paz-Andrade en Lérez, Pontevedro

Efektive, li forpasis la 19an de majo 1987, du tagojn post la Tago de la Galega Beletro en Vigo, pro kormalsano. Oni enterigis lin en la tombejo de Lérez (Pontevedro), ĉirkaŭvolvita en galega flago, laŭ lia deziro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis literaturajn, historiajn kaj ekonomikajn eseojn kie li respegulis sian zorgon pri la progreso de Galegio.

Kiel poeto li apartenas al la Generacio de 1925 de la galega beletro, kaj en granda parto de lia verkaro evidentiĝas patriaj temoj, kiel legeblas en Soldado da morte (Mortosoldato, 1921) kaj en Pranto matricial (Utera plorado, 1954); en ĉi tiu lasta verko, kvinlingve reeldonita en 1975, li elvokas la forpason de Castelao[9]. En Sementeira do vento (Ventosemado, 1968) li priversas la galegajn homojn kaj pejzaĝon, krom la ekzilo kaj fora amo. Galegio ankaŭ enestas en la paĝoj de Cen chaves de sombra (Cent ombro-ŝlosiloj, 1979). En Cartafol de homenaxe a Ramón Otero Pedrayo (Omaĝo-teko por Otero Pedrayo, 1986) li arigis siajn poemojn al tiu oŭrensa verkisto. Li uzadis la galegan dum sia tuta poezia kaj proza verkaro, krom la eseoj; por ili li uzis la hispanan ĝis 1975, kaj de tiam la galega.

Ĝenerale dirite, la artikolojn pri fiŝkaptado li publikigis hispanlingve, kaj tiujn kulturajn kaj literaturajn, en la galega.

Lia verkaro kaj Portugallingvio[redakti | redakti fonton]

Li defendis la uzon de reintegrisma skribado por la galega (tio estas, komuna ortografio kun la aliaj variantoj de la portugala) kaj en ĝi li verkis sian lastan eseon Galiza lavra a sua imagen (Galegio tajlas sian bildon, 1985).

En Galicia como tarea (Galegio kiel tasko, 1954) li defendas la identecon de la galega kaj la portugala kaj la utilecon de ilia lingvo por galegoj:

"La fakto ke la sama lingvo estas modulata per malsama akĉento kaj eĉ ke ioma nombro da vortoj kaj esprimoj estas konstruitaj aŭ prononcataj diversmaniere en Galegio, Portugalio kaj Brazilo, havas duarangan gravecon".

La poemaro Sementeira do vento (Ventosemado, 1968) enhavas aludojn al Brazilo kaj "letero-enkondukon" de la grava brazila poeto Guilherme de Almeida.

En la artikolo "A evolución trans-continental da lingua galaico-portuguesa" ("La trakontinenta evoluo de la galega-portugala lingvo", 1968)[10] li respondas, en malfacilaj tempoj kiaj estis tiuj de la diktaturo de Francisco Franco, al demandoj pri la estonto de la loka lingvo, kaj li ne faras tion per drama aŭ lirika vidpunkto, sed per pozitivaj propraj spertoj:

"Antaŭ kelkaj jaroj mi trairis, preskaŭ de unu al alia ekstremo, la galega-portugalan lingvogeografion. Ekzistas malmultaj lernitaĵoj pli fruktodonaj por hodiaŭa galego ol tiu ricevita per la komunikado en sia propra lingvo kun japanaj enmigrintoj enloĝintaj en Campo GrandeCuiabá, aŭ esplorante la animon de tupi-gvaranioj, kiuj descendas el ilia tribo al la urbaj bazaroj, por mencii nur du ekzemplojn."

Tiujn asertojn li faris en momentoj de eksterordinaraj malfacilaĵoj en la galegistaj intelektulaj rondoj. Temas pri novaj ventoj en la galegistaj pensoj. En sia enir-prelego por la Galega Reĝa Akademio A galecidade na obra de Guimarães Rosa (Galegeco en la verkaro de Guimarães Rosa, 1978), la aŭtoro postspuras la galegajn ecojn en la libroj de la grava brazila aŭtoro, ĉefe en la lingvo. Ĝi konsistigas defendon de la aŭtenteco de la portugala lingvo de Guimarães Rosa en momento en kiu ties verko estis en Brazilo akuzita pri trouzado de arkaismoj.

"...per la komunikado en sia propra lingvo, kun japanaj enmigrintoj enloĝintaj en Campo GrandeCuiabá..."

Laŭ la galega profesoro Elías Torres Feijó, "la verkaro de Valentín lokas nin en la mondo- en la portugallingvia mondo"[11]

Verkaro en la galega[redakti | redakti fonton]

Literaturaj, historiaj kaj ekonomikaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • A galecidade na obra de Guimarães Rosa (Galegeco en la verkaro de Guimarães Rosa, 1978), reeldonita en brazila ortografio de eldonejo Difel, San-Paŭlo en 1983.
  • Castelao na luz e na sombra (Castelao sub lumo kaj ombro, 1982)
  • Galiza lavra a sua imagen (Galegio tajlas sian bildon, 1985)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Pranto matricial (Utera plorado, Bonaero, 1955).[12]
  • Canto do pobo disperso (Kanto de la disa popolo, verkita dum lia restado en Bogoto de Kolombio, publikigita nur en 2012 fare de la Konsilio de la Galega Kulturo) [13]
  • Sementeira do vento (Ventosemado, 1968)[14]
  • Cen chaves de sombra (Cent ombro-ŝlosiloj, 1979[15])
  • Cartafol de homenaxe a Ramón Otero Pedrayo (Omaĝo-teko por Otero Pedrayo, 1986)
  • Antoloxía (Antologio, 2012)
  • Poesía completa (Kompleta poemaro, 2012)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Soldado da morte (Mortosoldato, 1921, nefinita kaj nepublikigita).

Eseo, artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Kolekto O legado xornalístico de Valentín Paz-Andrade (La ĵurnalista postlasaĵo de Valentín Paz-Andrade, 1997, farita de Tucho Calvo).

Kolektivaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "A evolución trans-continental da lingua galaico-portuguesa" ("La trakontinenta evoluo de la galega-portugala lingvo"), en O porvir da lingua galega (La estonto de la galega lingvo, 1968)
  • O home dentro do sabio: Pedro Joseph de Bermés (1770-1824) (La homo en la saĝulo: Pedro Joseph de Bermés (1770-1824), 1985)
  • Epistolario (Leteraro, 1997)
  • "Cruz Gallástegui, na hora e na obra", ( Cruz Gallástegui, en la horo kaj en la verko), en Homenaje a Cruz Gallástegui (Omaĝo al Cruz Gallástegui, 1985)
  • "Perspectiva e contrapunto da obra de Blanco Amor", ("Perspektivo kaj kontrapunkto de la verkaro de Blanco Amor"), artikolo en la numero 3 (kromnumero dediĉita al Blanco Amor) de "A Nosa Terra", 1977)

Verkaro en la hispana[redakti | redakti fonton]

Literaturaj, historiaj kaj ekonomiaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Galicia como tarea (Galegio kiel tasko, Bonaero, 1959)
  • La anunciación de Valle-Inclán (La anunciacio de Valle-Inclán, Bonaero, 1967, kun enkonduko de Blanco Amor)
  • La marginación de Galicia (La marĝenigo al Galegio, 1970)

Fiŝkaptaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Los puertos nacionales de pesca. Aportacíón de Vigo al estudio del problema (La naciaj fiŝhavenoj. Kontribuo de Vigo al la studo de la problemo, 1928)
  • Principios de economía pesquera (Rudimentoj de fiŝkapta ekonomio, FAO, Santiago de Ĉilio, 1954)
  • Producción y fluctuación de las pesquerías (Produktado kaj oscilado de fiŝkaptejoj, 1954)
  • Sistema económico de la pesca en Galicia (Ekonomia sistemo de fiŝkaptado en Galegio, Bonaero, 1958)
  • Los derechos sobre el espacio marítimo (La rajtoj je marspaco, 1960)
  • El capital como factor del desarrollo de Galicia (La kapitalo kiel faktoro de disvolviĝo en Galegio, 1970)
  • El concepto de zona económica en el nuevo derecho del mar (La koncepto pri ekonomia zono en la nova marjuro, 1974).

Kolektiva verko[redakti | redakti fonton]

  • "La sociedad y la economía" ("La socio kaj la ekonomio"), en Los gallegos (La galegoj, publikigita de Xosé Ramón Barreiro k.a., 1976)[16]

Komentita eldono kaj studo[redakti | redakti fonton]

  • "Estudo preliminar" ("Enkonduka studo") en Ensayo de una historia de los peces y otras producciones marinas de la costa de Galicia, de Joseph Cornide (Eseo pri historio de fiŝoj kaj aliaj mar-produktaĵoj de la mar-bordo de Galegujo), faksimilo (1983) de la originalo de 1788

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 http://www.realacademiagalega.org/figuras-homenaxeadas/-/journal_content/56_INSTANCE_8klA/10157/14094
  2. http://eo.wikipedia.org/wiki/Vigo#Muzeoj_kaj_kulturcentroj
  3. http://www.lavozdegalicia.es/vigo/2008/11/26/0003_7344672.htm
  4. http://books.google.es/books?id=rZIt56tNnJoC&pg=PA179&lpg=PA179&dq=lestrobe+OR+lestrove+%22Valent%C3%ADn+Paz+Andrade%22&source=bl&ots=nEeo5464zy&sig=44MX3Dh-OmIĉdzK9rFY_0NrK8I&hl=es&sa=X&ei=W-tsT7ibKaĤ0QX-gMHuBg&ved=0CC4Q6AEwAA#v=onepage&q=lestrobe%20OR%20lestrove%20%22Valent%C3%ADn%20Paz%20Andrade%22&f=false
  5. http://www.realacademiagalega.org/figuras-homenaxeadas/-/journal_content/56_INSTANCE_8klA/10157/14094
  6. http://www.lusografia.org/ao/participantes-90.htm
  7. http://www.academiagalega.org/valentim-paz-andrade/valentim-paz-andrade-vice-presidente-da-comissao-para-a-integracao-da-lingua-da-galiza-no-acordo-ortografico-luso-brasileiro-em-1986.html
  8. http://www.academiagalega.org/valentim-paz-andrade/valentim-paz-andrade-pioneiro-do-reintegracionismo-e-do-acordo-ortografico.html
  9. http://www.lavozdegalicia.es/hemeroteca/2002/07/14/1155044.shtml
  10. http://pglingua.org/opiniom/3901-a-extensao-do-galego-segundo-paz-andrade-entre-navia-e-corumbaparana
  11. Torres Feijó, Elias J. (1997): "Cultura, cultura galega e mundo lusófono em Valentin Paz-Andrade. Alguns contributos", em Agália (revuo), vol. 51, aŭtuno 1997, Santiago de Compostela, p. 297-336. Alirebla en: https://espacioseguro.com/grupogalabra/images/stories/pdf/elias/novos/cultura_cultura_galega_e_mundo_lusfono_em_valentin_paz-andrade2.pdf?001a660b2257a1a6e432d4fe6efaa0df=2355188375a6b2ab7e92e5110c8ee104
  12. Kun kovrilo de Seoane, desegnoj de Colmeiro, Maside, kaj Souto
  13. [1], Consello da Cultura Galega.
  14. Sementeira do vento (en Google Books)
  15. En la ĵurnalo ABC la poeto Celso Emilio Ferreiro recenzis la verkon: http://hemeroteca.abc.es/nav/Navigate.exe/hemeroteca/madrid/abc/1979/06/28/048.html
  16. Los Gallegos en Google Books.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]