Velika Uholjka
Velika Uholjka ukraine Велика Уголька hungare Nagyugolyka [nadjugojka] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv. Velika kaj nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
- 48° 11′ 45″ N 23° 39′ 17″ O / 48.19583 °N, 23.65472 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 11′ 45″ N 23° 39′ 17″ O / 48.19583 °N, 23.65472 °O (mapo)
- Areo: 18 km²
- Alto super marnivelo: 353 m
- Loĝantaro: 2050
- Poŝtkodo: 90 532
- Telefonprefikso: 03134
Situo
Velika Uholjka situas inter montoj 686 kaj 770 m-ojn altaj, laŭ rojo, meze de sakovojo.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La vilaĝo fondiĝis en 1610. En 1910 vivis en Nagyugolyka plejparte rutenoj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Técső, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Velika Uholjka. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.