Victor Meirelles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Victor Meirelles
(1832-1903)
La unua meso okazinta en Brazilo (1861)Nacia Muzeo pri Belartoj.
La unua meso okazinta en Brazilo (1861)
Nacia Muzeo pri Belartoj.
Naskiĝis 18-a de Aŭgusto 1832
en Nossa Senhora do Desterro, nune Florianópolis, Flago de Brazilo
Mortis 22-a de Februaro 1903
en Rio-de-Ĵanejro, Flago de Brazilo
Profesio Brazila pentristo pri historio, pejzaĝoj, portretoj kaj bataloj, instruisto kaj desegnisto.
v  d  r
Information icon.svg

Victor Meirelles de Lima (Viktor Mejrelles) (1832-1903) (* Nossa Senhora do Desterro, nune Florianópolis, en la 18-a de Aŭgusto 1832 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 22-a de Februaro 1903), estis brazila pentristo pri historio, pejzaĝoj, portretoj kaj bataloj, instruisto kaj desegnisto. Li studis en la Imperia Akademio pri Belartoj[1] en Rio-de-Ĵanejro kie li estis lernanto de Félix Taunay[2]. Li sin dediĉis al la pentraĵoj de historiaj scenoj kaj bataloj. En 1852 li ricevis stipendion por studi kaj pliperfektiĝi en Eŭropo. Tie li pentris unu el siaj verkoj pli konataj: La unua meso en Brazilo. Li laboris en Italio ĉe la studioj de Tomazo Minardi (1787-1871)[3] kaj Nikola Konzoni (1814-1884)[4], kaj en la Lernejo pri Belartoj de Parizo. Reirinte al Brazilo (1862) li fariĝis unu el la preferataj pentristoj de la imperiestro Petro la 2-a kaj estis nomumita profesoro de la akademio, kie li estis respektita kaj admirita de ĉiuj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktor Mejreles estis filo de portugalaj elmigrintoj Antonjo Meirelles de Lima kaj Maria da Conceição, kiuj vivis per limigitaj ekonomiaj vivrimedoj. Laŭraporte, la knabo Viktor pasis sian tempon desegnante virpupojn kaj pejzaĝojn kun insuloj. Lia antaŭtempa talento estis rimarkita kaj stimulita de la familio krome de la lokaj aŭtoritatuloj kaj en 1845 li komencis havi regulajn lecionojn kun instruisto pri geometriaj desegnoj, la argentina inĝenjero Marciano Moreno. Kelkaj el liaj desegnoj estis viditaj kaj aprecitaj de la imperia konsilisto Jerônimo Coelho (1806-1860)[5], kiu ilin montris al la tiama direktoro de la Imperia Akademio pri Belartoj[1], Felikso-Emiljo Taunay[2]. La direktore seprokraste akceptis la junulon kiel lernanton de la institucio, kiu tiam estis nur dekkvar jara. Translokiĝinte al Rio-de-Ĵanejro en 1847, li ekĉeestis la kurson pri desegnado, kaj la komencaj elspezoj estis pagitaj je grupo de mecenoj kaj liaj instruistoj estis Manuel Joaquim de Melo Corte-Real[6] kaj Joaquim Inácio da Costa Miranda[7]. En la venonta jaro li konkeris ormedalon kaj iom poste li revenis sian naskiĝurbon por viziti siajn gepatrojn. Je tiu epoko datumas la unuaj el siaj plej konataj pentraĵoj: pejzaĝo de la Insulo de la Ekzilo (portugale: Ilha do Desterro).

En 1849 li reiris Rion kaj studis en la Akademio el inter aliaj la disciplinon historia pentrado, genro en kiu li akiris siajn plej grandajn sukcesojn, studante kun José Correia de Lima (1814-1857)[8], kiu estis disĉiplo de la franca pentristo Johano Baptisto Debret (1768-1848)[9]. Oni diras ke, Viktor estis brila lernanto, kaj elstariĝis en ĉiuj disciplinoj. En 1852 li venkis Premion de Vojaĝo al Eŭropo dank'al sia pentraĵo Sankta Johano en la karcero.

Studoj en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Li ne estis ankoraŭ 21-jara kiam li elŝipiĝis en la haveno de Havro, en Francio, en junio 1853. Li faris baldaŭan halton en Parizo kaj sekve li establiĝis en Romo, lia origina destino. Tie li trovis du aliajn lernintojn de la Akademio, kiuj ankaŭ estis tie por pliperfektiĝi: Agostinho da Motta (1824-1878)[10] kaj Paliére Grandjean Ferreira (1823-1887)[11], kiuj cetere enkondukis lin en la artisma medio de la urbo kaj orientigis lin rilate la serĉon de la plej bonaj majstroj. Komence li frekventis la lecionojn de Tommaso Minardi[3], kiu malgraŭ sia famo, havis tro aŭsteran metodon, kie la gelernantoj estis treege subordigitaj al la preceptoj, ne povante elvolvigi siajn proprajn ideojn. Tiam, li forlasis la klasĉambron kaj enmatrikuliĝis en la ateliero de Nicola Konsoni[4], kiu estis membro de la prestiĝohava Akademio de Sankta Luko. Konsoni ankaŭ estis rigormora, tamen, Mejrelles faris bonan profiton el la sesioj kun vivaj modeloj, neforhaveblaj por la pliperfektiĝado de la desegnoj kun homaj figuroj, kaj esenca elemento en la genro de la historia pentrado. Paralele, li ezkercis en la uzo de la akvarelo kaj ekkontaktis kun la vasta amaso pri antikva arto de la itala ĉefurbo. En la dua etapo, li translokiĝis al Florenco, kaj konis la lokajn muzeojn, kaj li estis tre influita pri la arto de Veronese. Kiel studo, li kopiis kelkajn pentraĵojn de la renesanca majstro, same kiel el aliaj renomaj figuroj, tiaj kiaj Tiziano, Tintoretto, Lorenzo Sotto (1821-1863) kaj Campagnuolo. Obeante la postulojn de la Akademio, li regule ŝipsendadis siajn verkojn al Brazilo kiel rezulto pri sia progreso. Lia profitado estis tiel alta ke la brazila registaro decidis renovigi en 1856 lian stipendion pliajn tri jarojn, krom indiki al la artisto liston da novaj specifaj studoj kiujn li devis plenumi. Tiamaniere ke, en 1856, li foriris al Milano kaj baldaŭe al Parizo. Li provis esti akceptita kiel lernanto de Paul Delaroche (1797-1856)[12], sed la majstro mortis neatendite. Do li devis preni novan orientiĝon, tiam kiam li trovis Léon Cogniet-on (1794-1880)[13], romantika pentristo same fama, kaj membro de la Lernejo pri Belartoj[14], krom esti referenco por fremduloj kiuj venadis studi en Eŭropo. Poste li studis kun Andrea Gastaldi (1826-1889)[15], kiu estis preskaŭ samjara kiel Mejrelles, tamen li posedis pli avangardan vizion pri l'arto kaj donis al li gravajn instruojn pri koloroj. Arauĵo Porto-Alegre[16], tiama direktoro de la brazila akademio, estis alia altvalora kaj atenta mentoro, kiu donis al li aldonan orientiĝon pere de konstanta interkorespondado. Lia rutino, laŭraporte, estis preskaŭ kvazaŭmonaĥa, ĉar li tute sin dediĉis al arto, kaj denove liaj studoj estis konsideritaj tiel bonaj ke lia stipendio estis alifoje prokrastita du pliajn jarojn. En tiu epoko, lia produktaĵaro estis multenombra, kie elstariĝis verkoj kiel La Unua Meso en Brazilo, kiu havigis al li spacon kaj laŭdojn en la Prestiĝa Salono de Parizo en 1861, cetere, tio estis okazintaĵo neniam vivita por la brazilaj artistoj, kaj tio eĥis tre positive en Brazilo.

La Marmilito el Riaŝuelo (1882-1883), Nacia Historia Muzeo (Rio-de-Ĵanejro)
Ĵuro de la Reganta Princino (1871), Imperia Muzeo (Rio-de-Ĵanejro)
La Trairo de la Rivero Humaitá (1886), Pinakoteko de la Ŝtato San-Paŭlo

Reiro al Brazilo kaj konsekrado[redakti | redakti fonton]

Kiam li reiris al Brazilo, okaze de la finiĝo de sia stipendio, oni jam celebris lin kiel geniulon. Li publike ekspoziciis La Unuan Meson kaj el inter la multaj omaĝoj al li faritaj, li ricevis el la imperiestro Petro la 2-a la Imperian Ordenon de la Rozo[17] [18] en la grado kiel kavaliro. Post iom da tempo li forvojaĝis al Sankta Katarino por viziti sian patrinon - bedaŭrinde lia patro mortis kiam li estis en Eŭropo. Kiam li reiris al Rio, li estis nomumita honoriga instruisto de la akademio, kaj post iom da tempo li estis promociita kiel provizora instruisto, kaj pli malfrue li fariĝis titulara instruisto. Atestoj de liaj gelernantoj konfirmas la respekton al la artisto, kiu ĉiam provmontris sian senpekan karakteron kaj sian grandegan sindediĉon al la instruado, estante rigardita kiel atentema pacienca instruisto kaj vere interesita pri la progresado de siaj disĉiploj. Lia famo plifirmiĝis kaj estas de tiu epoko la pentraĵo Moema, unu el la verkoj pli konataj de la brazila priindiĝena pentraĵoj, kiu en ĝia unua ekspozicio malfeliĉe ne sukcesis altiri la publikan atenton. Malgraŭ tio, li ricevis mendon de la imperia familio, kaj pentris la Edziniĝon de la Princino Izabela kaj portreton de la imperiestro en 1864, krom portretoj de membroj de la nobelaro kaj de la politikaro. Li ankaŭ fariĝis konata dank'al sia sindediĉo al la naciaj kaŭzoj, kaj tial li estis dungita em 1868 de la registaro por krei pentraĵojn pri la Milito de Paragvajo, kiu estis tiam okazanta, per kontrakto kiu honorigis lin kaj samtempe faris al li bonan laborpagon.

Senprokraste Mejrelles translokiĝis al la regiono de la konflikto por kolekti impresojn de la pejzaĝo kaj de la militisma medio. Kiam li reiris Rion, li prenis al si spacon en la Monaĥejo de Sankta Antono, kiun li transformis en atelieron kaj persistege sin donis al la laboro, izoliĝante el la mondo. El tiu klopodo, rezultis du el liaj plej gravaj verkoj, ambaŭ grand-dimensiaj: La Trairo de la Rivero Humaitá kaj La Marmilito de Riaŝuelo, krom La Sieĝo de la Vaporŝipo Alagoas. Dum li sin donis al tiuj laboroj, li ricevis la viziton de la imperia familio, kiun li tenadis kontaktojn, kies rezulto estis novaj pentraĵoj kaj la sendo de la Marmilito por reprezenti Brazilon en internacia foiro promociita en Usono. Malfeliĉe, reveninte el la ekspozicio, la pentraĵo ruiniĝis.

En 1871 li pentris la Ĵuron de la Reganta Princino, kaj en 1875 li komencis la skizon de alia granda historia pentraĵo: La Batalo de la Gŭararapes, akceptante projekton rifuzitan de Petro Ameriko (1843-1905) kiu preferis pentri la Batalon de Avaí. Kiel li faris antaŭe, tiel li translokiĝis en la regionon kie okazis la konflikto por kiel eble plej vere krei la pejzaĝon. Ambaŭ verkoj estis ekspoziciitaj en la salono de la akademio de tiu jaro, kiu elĉenigis la plej grandan polemikon surscenigitan en Brazilo inter la tiamaj kritikistoj. Dum kelkaj agnoskis la esprimkapablecon de la pentristoj, aliaj akuzis ilin pri plagiato. Tiu diskuto prenis la atenton de la ĵurnaloj kaj revuoj dum monatojn.

En 1883 li denove estis en Eŭropo, kie li kreis novan version de La Marmilito de Riaŝuelo, kiu detruiĝis, kaj en Belgio li ekis la pentraĵon de la Panoramo el Rio-de-Ĵanejro, kiu estis grandega pejzaĝo vidata el la Monto de Sankta Antono. Tiucele, li kalkulis kun la helpo de la belgo Henri Langerock (1830-1915). En 1887 la pentraĵo estis ekspoziciita en Bruselo, kie oni faris uzon el turniĝanta cilindro kiu permesis al la spektantoj kontempli la vidaĵojn en 360 gradoj. En 1889 la pentraĵo estis ekspoziciita en la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 kaj, poste, en Rio-de-Ĵanejro. En Brazilo, Viktor Mejrelles produktis aliajn pentraĵojn samstilajn, tiaj kiaj la Panoramo pri la Enirejo de la Leĝa Eskadro - Ribelo de la Militŝiparo kaj Panoramo pri la Eltrovo de Brazilo.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1889, kune kun la Proklamado de la Respubliko[19], la oficialaj artistoj dum la Monarkio ekis esti politike persekutataj kaj li estis anticipe eksigita el la Nacia Lernejo pri Belartoj, kiu anstataŭis la Imperian Akademion. Do, Viktor Mejrelles estis forigita de sia posteno sub la preteksto esti alta jaraĝa. En 1893, la artisto provis fondi sian propran lernejon, sed ne sukcesis. Sen rimedoj, la artisto instalis la Panoramon de Rio-de-Ĵanejro en barakon, kie li pagpostulis unu mil rejsojn por ĉiu vizitanto. Parto de tiuj rimedoj estis uzita por lia supervivaĵo kaj la alia parto estis donacita al la Sankta Domo de la Favorkoreco (portugale: Santa Casa de Misericórdia), ĉar tion decidis la artisto mem. La ĝojego kaj la agnosko de la artisto transformiĝis en mizeron. Multaj verkoj perdiĝis pro nescio de la tiamaj aŭtoritatuloj, kiuj esence ne sciis distingi la politikan ideologion disde la arto. Finfine la artisto preterlasis produktadi kaj daŭre vivis malsana kaj forlasita. En mateno de karnavala dimanĉo, en la 22-a de Februaro 1903, Viktor Mejrelles ne rezistis kaj mortis, estante 70-jara, en la simpla domo kie li vivis. Nenio ŝanĝis en la vigleco de la karnavaluloj en la ĉefurbo de la respubliko, eĉ ne la morto de unu el la plej grandaj pentristoj de la brazila historio.

Ĉefaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Johano en la karcero (1852)
  • La unua meso okazinta en Brazilo (1862)
  • La Trairo de la Rivero Humaitá (1868)
  • Marmilito de la Rivero Riaŝuelo (1872)
  • Batalo de la Gŭararapes (1879)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La Imperia Akademio pri Belartoj estis supera lernejo pri arto fondita en 1826 en urbo Rio-de-Ĵanejro de Dom Johano la 6-a. Dank'al la advento de la Respubliko, ĝi eknomiĝis Nacia Lernejo pri Belartoj, sed ĝi estingiĝis kiel aŭtonoma institucio en 1931, kaj estis absorbita de la Universitato de Rio-de-Ĵanejro kaj daŭre estas en aktiveco ĝis la hodiaŭaj tagoj kiel unu el ĝiaj instrudepartementoj.
  2. 2,0 2,1 Félix-Émile Taunay (1795-1881) (* Montmorency, Francio, 1-a de Marto 1795 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 10-a de Aprilo 1881), estis franca pentristo kaj instruisto pri desegno, pentrado, greka lingvo, literaturo en la Imperia Akademio pri Belartoj en Brazilo.
  3. 3,0 3,1 Tommaso Minardi (1787-1871) (* Faenza, en la 4-a de Decembro 1787 - † Romo, en la 12-a de Januaro 1871) estis fama itala pentristo.
  4. 4,0 4,1 Nicola Consoni (1814-1884) (* Ceprano, 1814 - † Romo, en la 21-a de Decembro 1884) estis fama itala desegnisto kaj portretisto.
  5. Jerônimo Coelho (1806-1860) (* Laguna, Suda Rio-Grando, en la 30-a de Septembro 1806 - † Nova Friburgo, en la 16-a de Januaro 1860), estis brazila ĵurnalisto, militisto kaj politikisto.
  6. Manuel Joaquim de Melo Corte Real (* ? - ♀ Rio-de-Ĵanejro, en la 5-a de Septembro 1848), estis brazila pentristo, desegnisto kaj instruisto.
  7. Joaquim Inácio da Costa Miranda (Pernambuko, 1818 - † Rio-de-Ĵanejro, 1878), estis brazila pentristo, desegnisto kaj instruisto.
  8. José Correia de Lima (1814-1857) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 22-a de Junio 1814 - † 1857), estis akademia brazila pentristo.
  9. Johano Baptisto Debret (1768-1848) (* Parizo, 18-a de Aprilo 1768 - † Parizo, en la 28-a de Junio 1848), estis franca pentristo kaj desegnisto. Li partoprenis en la franca artisma kolegiaro (1816), kiu fondis, en Rio-de-Ĵanejro la Akademion pri Artoj kaj Oficoj, pli malfrue nomita Imperia Akademio pri Belartoj.
  10. Agostinho José da Mota (1824-1878) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 18-a de Junio 1824 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 21-a de Aŭgusto 1878), estis brazila pentristo, desegnisto kaj instruisto.
  11. Jean Leon Pallière Grandjean Ferreira (1823-1887) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 1-a de Januaro 1823 - † Lorris, Francio, en la 12-a de Februaro 1887), estis brazildevena franca pentristo, desegnisto, gravuristo, kaj instruisto.
  12. Paul Delaroche (1797-1856) (* Parizo, en la 17-a de Julio 1797 - † 4-a de Novembro 1856), estis franca pentristo.
  13. Léon Cogniet (1794-1880) (* Parizo, en la 29-a de Aŭgusto 1794 - † Parizo, en la 20-a de Novembro 1880), estis franca portreta kaj historia pentristo.
  14. École des Beaŭ-Arts (Lernejo de Belartoj), temas pri diversaj artlernejoj en Francio, estante la plej fama el ili la École Nationale Superieure des Beaŭ-Arts, lokiĝinta en Parizo, najbare al la Muzeo de Luvro.
  15. Andrea Gastaldi (1826-1889) (* Torino, en la 18-a de Aprilo 1826 - † Torino, en la 9-a de Januaro 1889), estis itala pentristo kaj instruisto en la Albertina Akademio di Torino.
  16. Manuel de Araújo Porto-Alegre (1806-1879) (* Rio Pardo, Suda Rio-Grando, en la 29-a de Novembro 1806 - † Lisbono, en la 30-a de Decembro 1879), unua kaj nurnura Barono de Sankta Anĝelo, estis brazila verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto.
  17. La Imperia Ordeno de la Rozo estis honoriga brazila ordeno, kreita en la 27-a de Februaro 1829 de la imperiestro Petro la 1-a, por eternigi la memoron pri lia dua edziĝo kun Dona Amélia de Leuchtenberg (1812-1876).
  18. S-ino Amélia de Leuchtenberg (1812-1876) (* Milano, en la 31-a de Julio 1812 - † Lisbono, 26-a de Januaro 1876), estis princino de Leuchtenberg kaj dua imperiestrino de Brazilo.
  19. Proklamado de la Respubliko en Brazilo: estis politika militisma puĉo okazinta en la 15-a de Novembro 1889, kiu starigis la respublikan federacian prezidantecan formon de registaro en Brazilo, renversante la parlamentarisman konstitucian monarkion de la Imperio de Brazilo, kaj sekve, elfinigante la suverenecon de la Imperiestro Petro la 2-a.