Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/5

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Multilingual Challenge[redakti fonton]

Ni anoncas la multlingvan defion Derby

Temas pri la unua multlingva vikipedia kunlaboro. Ĉiuj vikipediistoj povas partopreni, en ĉiu vikipedia lingvo. La defio validas ekde la 1-a de majo ĝis la 3-a de septembro 2011.
Enskribiĝu nun!
" Vikipedio aparte ĝojas pro tio ke la Derby-muzeoj kuraĝigas al kreado de artikoloj en aliaj lingvoj ol la angla." (Jimmy Wales, 14-a de januaro 2011)

Andrew Dalby 12:05, 2 Maj. 2011 (UTC), elangligis Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:02, 5 Maj. 2011 (UTC)


Jen listo de postulataj artikoloj:
Bv aldonis la ŝablonon {{Derby}} al koncernaj artikoloj --Dominik 07:52, 6 Maj. 2011 (UTC)

Atentu la ĉefpaĝan bildon![redakti fonton]

Hodiaŭ la 2-an de majo, io fuŝas en la "bildo de la tago" en ĉefpaĝo. Ĉu iu spertulo povas tion solvi? --Tonyo 14:09, 2 Maj. 2011 (UTC)

Mi provizis bildojn por la nuna monato, sed la projekto "Vikipedio:Bildo de la tago" plu lamadas pro manko de flego de ties malkonsekvenca lanĉinto kiu ne antaŭvidis ke neniu plutenos la torĉon post kiam li lasis ĝin fali. Ve! AL @ 15:57, 2 Maj. 2011 (UTC)
Iome malfacilas aldoni bildojn, ĉar necesas enskribi en 2 ŝablonojn : tiu de la bilda dosiero kaj tiu de la priskribo : tio povas timigi la komencantojn. Krome, la samaj bildoj revenas; ĉu eblas programi roboton por ke ĝi forigu (aŭ almenaŭ indiku) la duoblaĵojn ?
--Jean-François Clet 10:46, 3 Maj. 2011 (UTC)
Ĝenerale la komunaj kunlaboraĵoj lamas. Lastatempe ne estas multaj proponoj pri Vikipedio:Artikolo_de_la_semajno, nek multa kunlaborado por Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno kaj tre ofte ne estas tradukata la Traduko de la semajno. Ni devas iom veki homojn, sed mi ne scias kiel. --Tonyo 16:19, 5 Maj. 2011 (UTC)

Ĉefpaĝo[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj, ĉu iu administranto bonvole povas anstataŭigi la aktualan ĉefpaĝon per la nova versio? Mi simple forigis senutilajn ŝablonojn, simpligante la kodon kaj mi aldonis kodon por aŭtomate ĝisdatigi la monatojn ĉe alktualaĵo-kadro. Mi eĉ aldonis kategorion:Vikipedio:Ĉefpaĝo. Mi ne ŝanĝis la enhavon. Antaŭdankon, --→ Airon 08:19, 4 Maj. 2011 (UTC)

Saluton, Airon. Ne eblas meti ĝin, ĉar la nova versio uzas aliajn bazajn ŝablonojn ol la nuna versio. Kaj kiun avantaĝon havu la ŝanĝo? Amike --Tlustulimu 14:12, 13 Maj. 2011 (UTC)
Jes eblus, entute reverkante la paĝon, sed kun Tlustulimu mi demandas kiun avantaĝon havus la ŝanĝo. Se aferoj estas plibonigendaj kial ne deiri de la nuna strukturo ? Kial nepre anstataŭigi ŝablonojn kiaj {{ĈefPaĝoSekcio}} per {{ĈefPaĝo/Sekcio}} kaj ne simple redakti la jam ekzistantajn se necese ? AL @ 05:30, 27 Maj. 2011 (UTC)

Fuŝita Vikipedio por IE[redakti fonton]

Iu ie fuŝis la aspekton de Vikipedio. Ĉu iu scias korekti tion? Petr Tomasovsky 14:35, 7 Maj. 2011 (UTC)

Saluton, Petr. Kiun version de IE vi uzas? --Tlustulimu 19:46, 7 Maj. 2011 (UTC)
Mi uzas IE 8. Sed la fuŝaĵoj aperas nur kiam mi estas ensalutinta. Se mi estas elsalutinto, ĉio aspektas bone. Petr Tomasovsky 04:18, 8 Maj. 2011 (UTC)
Mi kontrolis kaj ankaŭ konstatis ke Vikipedio vidita per IE8 kiam ensalutinta kun Vector-etoso en miaj preferoj tute "fuŝe" aspektas, t.e. montriĝas kun "defaŭlta" (priimitiva) etoso. Sendube venas el iu malkongrueco inter vector-etosaj CSS-difinoj kaj IE8. Tio supozeble ne okazas nur en E-a vikipedio. Indus esploris je pli ĝenerala vikipedia nivelo. Mi ne havas solvon, nur povas sugesti vojesplorojn. Sekvinda kaj plu solvenda. AL @ 12:41, 8 Maj. 2011 (UTC)
Mi "ĝojas", ke tiaj ĉi fuŝaĵoj ne aperas nur ĉe mi. Petr Tomasovsky 13:44, 8 Maj. 2011 (UTC)
Saluton. Mi foje legis, ke simila problemo ankaŭ okazis en la germana vikipedio. Do ŝajne ne kulpas niaj specifaĵoj ĉi tie. Kelkaj diskutoj tie temas pri diversaj problemoj: de:http://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Fragen_zur_Wikipedia. --Tlustulimu 20:16, 9 Maj. 2011 (UTC)
Mi povas konstati, ke hodiaŭ la fuŝaĵoj malaperis kaj ĉio aspektas bone eĉ post ensalutado. Petr Tomasovsky 06:28, 10 Maj. 2011 (UTC)
Kiel vi, Tlustulimu, sciis jam unuamomente, ke Petr Tomasovsky uzas IE? --Petrus Adamus 13:43, 10 Maj. 2011 (UTC)
Saluton, Petrus. Mi simple legis tion en la ĉapitra titolo. :-) Amike --Tlustulimu 13:55, 10 Maj. 2011 (UTC)

Feliĉan naskiĝtagon![redakti fonton]

Karaj, por ke la tago ne pasiĝu senatente: nia vikipedio havas dek jarojn. Kore --Ziko 20:13, 11 Maj. 2011 (UTC)

Gratulojn al vikipedio: dek jarojn estas komenco de prudenta aĝo ! AL @ 11:32, 13 Maj. 2011 (UTC)

Skripto por la ŝablonaj dokumentadoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus trovis interesan skripton, kiu estas uzata en la kataluna vikipedio, por meti ligilon al la dokumentado de ŝablono. Ĝi aperas tie apud la ligilo al la ŝablona diskuto. La difinoj troviĝas en MediaWiki:Common.js/documentation tab.js. Mi pensas, ke ni ankaŭ povus uzi tion. Por tio necesus nur du aldonoj, nome

Amike --Tlustulimu 11:23, 13 Maj. 2011 (UTC)

Bonega ideo ! Ek ! AL @ 11:31, 13 Maj. 2011 (UTC)
✔ Farite Mi esperas, ke mi ne fuŝis ion. Ĉe mi jam aperas la nova "tab" tuj apud "Diskuto", se mi rigardas ŝablonan paĝon.
Kiel traduki "tab" esperanten? --Tlustulimu 12:26, 13 Maj. 2011 (UTC)
Do mi povas respondi al mi mem. Laŭ ipernitia lingvouzo "tab" esperante estas "langet-folio". Mi pensas, ke tio estas taŭga termino, se temas pri foliumilo. Sed mi ne certas pri la vikipedia interfaco, ĉu tie la termino taŭgas. Amike --Tlustulimu 13:49, 13 Maj. 2011 (UTC)
Ĉu eblas iel ŝanĝi la skripton en MediaWiki:Common.js/documentation tab.js tiel ke ĉe certaj ŝablonaj "familioj", kiel ekzemple la laŭlandaj subŝablonoj de {{situo sur mapo}}, ĝi ne metas la ligilon, ĉar tie la dokumentado estas aranĝata alie aŭ eble eĉ estas superflua? Tamen ĝi aperu ĉe la ĉefa ŝablono. Amike --Tlustulimu 17:46, 13 Maj. 2011 (UTC)

Kopenhago[redakti fonton]

Saluton, kiu el ni iros al Kopenhago? Eble oni povos fari iom da vikipedio-reklamo? --Ziko 14:44, 13 Maj. 2011 (UTC)

Mi estos en Kopenhago. Sed dum UKo estas tiom da aferoj (krom la urbo kaj regiono, kiujn mi ne konas) ke mi ne proponas specifan agon. Mi ĉeestis en la vikipedia programero en Roterdamo. Mi povas dum iu simila paroli pri mia persona sperto, sed ne kiel vera propagandisto. Mi povas eble konsili.--kani 18:48, 23 Maj. 2011 (UTC)
Mi estos en Kopenhago kaj interesiĝas pri novaj evoluoj en vikipedio. --Biciklanto 21:29, 11 Jun. 2011 (UTC)
Ankaŭ mi estos en Kopenhago. Mi lastatempe ne tre aktivis en la Vikipedio, sed certe pretas en Kopenhago transdoni iom de mia multjara vikipedia sperto al novuloj, kaj samtempe motivigi min mem al reaktiviĝo. Marcos 14:51, 15 Jun. 2011 (UTC)
Bv. Parolos pri Vikipedio en UK, tio estas necesa afero por havigi novaj geesperantistoj, mi ne povas iri :( --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 02:04, 16 Jun. 2011 (UTC)

Kandidatiĝo de Petro kiel administranto[redakti fonton]

Bonvolu doni vian opinion pri la kandidatiĝo de Petr Tomasovsky kiel administranto en la paĝo Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Petr_Tomasovsky#Nova_kandidatiĝo . Petro estas unu el la plej malnovaj kunlaborantoj, kaj unu el la tri plej aktivaj el ĉiuj. Li jam estis administranto dum pluraj jaroj kaj mem rezignis pri la statuso. Laŭ mi li evidente tute meritas rehavi administran statuson, nun ĉar li denove petis ĝin. AL @ 17:38, 13 Maj. 2011 (UTC)

Post kandidatiĝo de Petro, estis 4 voĉoj por, 0 kontraŭ. Mi sekve donis administrajn rajtojn al Petro. AL @ 16:16, 30 Maj. 2011 (UTC)

Skripto por persona provejo[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus trovis interesan skripton en la pola vikipedio en pl:MediaWiki:Common.js. Ĝi aldonas supran ligilon inter "Mia diskutopaĝo" kaj "Miaj preferoj" kaj ebligas facile ligi al persona provejo. Mi momente testas ĝin en Uzanto:Tlustulimu/vector.js. Temas pri la jena kodo:

// El la pola vikipedio. Alĝustigata de [[Uzanto:Tlustulimu]]
// Link do brudnopisów w menu osobistym
// Autor: [[Wikipedysta:Herr Kriss]]

jQuery(document).ready(function() {
    if (mw.config.get('wgUserName') != null) {
        var caption = 'Mia provejo'
        if (mw.config.get('wgUserLanguage') != 'eo')
            caption = 'My sandbox';

        mw.util.addPortletLink('p-personal', mw.util.wikiGetlink('Special:Mypage/provejo'), caption, 'pt-sandbox', caption, '', document.getElementById('pt-preferences'));
    }
});

Ĉu mi aldonu ĝin al MediaWiki:Common.js, por ke ĉiu alsalutinto povu krei tian uzantopaĝon kiel provejon laŭdezire? Aŭ ĉu ni eble aranĝu ĝin kiel aldonaĵon, se eblas? Amike --Tlustulimu 12:24, 14 Maj. 2011 (UTC)

Mi opinias ke preferinde oni kreu aldonaĵon, kiun ĉiu povos libere elekti ĉu uzi ĉu ne. AL @ 16:46, 16 Maj. 2011 (UTC)
✔ Farite do mi ĵus aranĝis ĝin kiel aldonaĵon. Krome mi aldonis la informon al la paĝo pri aldonaĵoj. Ĝi bone funkcias kiel aldonaĵo. Amike --Tlustulimu 18:37, 16 Maj. 2011 (UTC)

Bonvolu, kontrolo pliiĝ la Ŝablono:Luno kre de mi sur ĉeesto de eraroj. Lingvo mi scias severe. Anticipe dankon. --Рыцарь поля 14:30, 14 Maj. 2011 (UTC)

Saluton, Рыцарь поля. Mi iomete korektis kelkajn vortojn en la ŝablono {{Luno}}. Sed mi pensas, ke ankoraŭ povus esti eraroj. Ĉu spertulo pri astronomio povus kontroli ĝin? Amike --Tlustulimu 15:41, 14 Maj. 2011 (UTC)
Anstataŭ "Apollo programo" estu : Projekto Apollo kaj " Luna koloniiĝo" : Koloniigo de la Luno ; ne ? --Jean-François Clet 16:57, 14 Maj. 2011 (UTC)

Saluton al ĉiuj, eble troviĝas inter vi fakuloj pri Mitologio kaj/aŭ Mikelanĝelo: mi serĉas kiel taduki "Tityos" - ankaŭdankon --Dominik 16:19, 26 Maj. 2011 (UTC)

Laŭ fundamenta regulo de Esperantigo de nomoj estu Titi'o AL @ 05:21, 27 Maj. 2011 (UTC)
Multajn dankojn, Arno, pro via rapida respondo - tio utilas por artikolo Romeo kaj Julieta: la sceno de la tombo kiu partoprenas Defion Derby. --Dominik 09:58, 27 Maj. 2011 (UTC)

Ĉefpaĝo[redakti fonton]

En Ĉefpaĝo malaperis English el la maldekstra marĝeno.--kani 20:43, 26 Maj. 2011 (UTC)

La problemo estis solvita. Thomas Guibal 04:21, 27 Maj. 2011 (UTC)

Conversation piece[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj - mi esperas ke ĉi tie estas la ĝusta loko por peti lingvan helpon. Mi serĉas esperantlingvan ekvivalenton al la angla Conversation piece - mi provizore tradukis per "grupa portreto" en artikolo Filozofo preleganta pri sunsistema modelo - antaŭdankon --Dominik 11:05, 27 Maj. 2011 (UTC)

Miaopinie, via varianto jam estas bona traduko, tiom pli, ke la artikolo ja ne celas unuavice la ekzaktan faknomon por la pentrostilo. Alaŭdo ۩ 01:08, 4 Jun. 2011 (UTC)

Saluton al ĉiuj! Koncerne "Romeo kaj Julieta" de William Shakespeare mi serĉas ekzaktan esperantlingvan vortumon de la verso: "Iea, bruo? tiam mi estos mallonga. O feliĉa ponardo!" (angle: "Yea, noise? Then I'll be brief. O happy dagger!") kiu troviĝas en la sceno de la tombo - bv ankaŭ doni referencon - antaŭdankon - --Dominik 07:05, 1 Jun. 2011 (UTC)

Mi ne scias, ĉu ekzistas iu norma traduko por tiuj linioj en E, entute R&J ne apartenas al la konataj tradukoj de Shakespeare en E, do vi povas libere uzi vian propran tradukon aŭ uzi dukolumnan version por montri kaj la originalon kaj la tradukon. Mi tradukus la liniojn jene: "Ho, bruo? Do, mi estos kurta. Jen, feliĉa ponard'!". Alaŭdo ۩ 01:12, 4 Jun. 2011 (UTC)
Saluton Alaŭdo kaj pardonu mian tre malfruan reagon - mi efektive timis, ke Romeo kaj Julieta ne ekzistas en esperanto, kvankam ja ekzistas romano "Romeo, Julieta kaj la tenebro". Ĉiuokaze multajn dankojn pro via respondo. Ĉion bonan! --Dominik 15:57, 24 Jun. 2011 (UTC)