Vilok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Vilok, ukraine kaj ruse Вилок, hungare Tiszaújlak, slovake Ujlak estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv.

Bazaj informoj

Geografio

Vilok situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso kun ponto kaj internacia limotrapasejo (kontraŭe troviĝas Tiszabecs), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĥust-Ĉop. Vinohradiv troviĝas 17, Berehove 21 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1304 en formo Wylak (= laŭ tiama hungara ortografio "nova loĝloko"). La komunumo longe estis centro de saloliverado sur la rivero. La poloj en 1657, la tataroj en 1661 detruis la vilaĝon. En 1703 la ariĝanta armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis la salocntron, post 2 monatoj okupis ankaŭ la aŭstrojn. En 1910 loĝis en Tiszaújlak 3470 da homoj, (3411 hungaroj). Ĝis 1920 Tiszaújlak apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiszaújlak rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la alveninta Ruĝa Armeo deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Vilok apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Ekde 1989 limotapasejo funkcias. En 2001 loĝis en Vilok 3422 da homoj, (2772 hungaroj).

Vidindaĵoj

Ŝablono:LigoElstara