Zlaté Hory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Jeseník. Pri municipo, kiu portis tiun ĉi nomon antaŭe, temas artikolo Kamberk. Pri montaro kun pola nomo Góry Złote temas artikolo Riĥleba montaro.
Zlaté Hory
(Cukmantl)
germane: Zuckmantel, pole: Złote Góry, silezie: Złote Gůry
urbo
Vido el Biskupská kupa
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zlaté Hory
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Memorindaĵoj Edelštejn burgoruino, Leuchtenštejn burgoruino
Rojoj Zlatý potok, Modrý potok, Černý potok
Situo Zlaté Hory
 - alteco 390 m s. m.
 - koordinatoj 50° 15′ 17″ N 17° 23′ 38″ O / 50.25472 °N, 17.39389 °O / 50.25472; 17.39389 (mapo)
Areo 85,94 km² (8 594 ha)
Loĝantaro 4 236 (12.01.2010)
Denseco 49,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1263
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 75 ĝis 793 76
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 597996
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zlaté Hory
Retpaĝo: www.zlatehory.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Zlaté Hory (laŭvorte Ora Montaro) estas urbo en Ĉeĥa Silezio situanta ĉe ĉeĥa-pola limo, 30 km nordokcidente de urbo Bruntál, 15 nordnordoriente de distrikta urbo Jeseník.

Zlaté Hory (antaŭe (1869-1948) Cukmantl, la hodiaŭa nomo ekde la jaro 1945) estas malnova minista urbo, kies prospero estis kunigita kun kolonigado en la 12-a jarcento, subtenata de olomouca kaj vroclava episkopejo en konekso kun malkovro de ortrovejoj. Ĝi estis kaj estas centro de erctrovejo de Zlaté Hory, la urbo ĝi estas ekde la jaro 1263. Oni unue akiris la oron per ellavado el sablo, pli malfrue eĉ per subsupraĵa minado, precipe en Příčný vrch (Transversa Monto) sude de la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo. La minado kulminis en la 16-a jarcento, en la 18-a jarcento venis malfloro. La plej granda peco de oro (1,78 kg), trovita en la jaro 1591, estis dediĉita al imperiestro Rudolfo la 2-a. En pli juna periodo oni minis ankaŭ arĝenton kaj neferajn metalojn (ĉefe kupron). En la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo troviĝas pluraj spuroj kaj antropogenaj formoj post historia kaj ankaŭ antaŭ nelonga minado (precipe en Příčný vrch). Hodiaŭ Zlaté Hory estas refreŝigeja kaj turisma centro.

Foje tre riĉa urbo havas renesancan kaj barokan arkitekturon. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas ruinoj de burgoj Leuchtenštejn kaj Edelštejn.

Esperanto en Zlaté Hory

Komenciĝis 1923 kurso kun 20 lernantoj, gvidata de s-ro Schuster. Parolado okazis de profesoro Murath pri „Esperanto kaj mondhelplingva problemo”.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:KapoMunicipoNav Dolní Údolí | Horní Údolí | Ondřejovice | Rejvíz | Rožmitál | Salisov | Zlaté Hory Ŝablono:PiedoMunicipoNav