Ivano la Terura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 4-a
Ivano la Terura
Grandprinco de Moskvo
Caro de la tuta Rusio
Portreto de Ivano la Terura de Viktor Vasnecov, 1897 (Tretjakova galerio, Moskvo)
Portreto de Ivano la Terura de Viktor Vasnecov, 1897 (Tretjakova galerio, Moskvo)
Regado 3-a de decembro, 1533 - 18-a de marto 1584
Antaŭulo Bazilo la 3-a
Sekvanto Teodoro la 1-a
Kronado 16-a de januaro 1547
Persona informo
Іѡа́ннъ Васи́лїевичъ
Naskonomo Иван Грозный
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1530
en Moskvo
Morto 18-a de marto, 1584
en Moskvo
Mortis per venenado vd
Tombo Katedralo de la Ĉefanĝelo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Grandprinclando MoskvoRusa carlando vd
Memorigilo Ivano la Terura
Familio
Dinastio Rurikidoj
Patro Bazilo la 3-a
Patrino Elena Glinskaja
Gefratoj Yuri of Uglich vd
Edz(in)o Marija Temrjukovna (1561-1569)
Marfa Sobakina (1571)
Anastasia (1547-1560)
Anna Koltovskaja (1572-1574)
Anna Vasilchikova (1574)
Vasilisa Melenteva (1574)
Maria Dolgorukaja (1574)
Maria Nagaja (1580-1584)
Infanoj Anna (1548-1550)
Maria (1551-???)
Dmitri (1552-1553)
Ivano (1554-1581)
Eŭdokia
Teodoro la 1-a (1557-1598)
Vasili (1563)
Demetrio (1582-1591)
Profesio
Okupo politikisto • raspevschik vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan (aŭ Johano) Vasiljeviĉ Groznij (Johano la 4-a) (ruse Иван Васильевич Грозный) (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1530, mortis la 18-an de marto 1584) estis caro de la Rusia Imperio. Alilingve li estis ankaŭ nomata Ivano la Kvara de Rusio, pli ofte Ivano la Terura.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ivano la 4-a estiĝis caro estante trijaraĝa, post morto de sia patro Bazilo la 3-a. Ĉar Ivano estis tre juna, reĝadon prenis lia patrino Helena Glinskaja. Helena reĝis nur kvar jarojn. Dum sia frua infaneco Ivano estis atestanto de oftaj konfliktoj inter bojaraj klanoj de Ŝujskij kaj Beljskij por potenco.

Kronado de Ivano, kiu okazis en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo, koincidis kun brulego de Moskvo en 1547.

Uspenskij katedralo de moskva Kremlo

De tiam Ivano estis sub influo de Elektita Konsilio, kiun li kreis. Tiu Elektita Konsilio estis gvidata de Aleksej Adaŝev kaj pastro Silvestro. Dum tiu ĉi tempo gravaj reformoj (celoj: centrigo kaj plibonigo de sistemo de ŝtata regado) estis faritaj. Novaj ŝanĝoj rezultis en konkeroj en oriento.

Dum la 16-a jarcento kazanaj tataroj rabatakis Rusion eĉ ĝis Kostroma kaj Ustjug. Ili estis subtenataj de krimeaj tataroj kaj turkoj. Interalie, tataroj kontrolis la Volgan komercan vojon. Dum militiroj en 1547-1552, la kazana ĥanujo estis aligita, kaj en 1556 la astraĥana ĥanujo. Nun, tuta Volgo estis alirebla por komerco, kaj aperis ebleco por esplorado de la orienta Siberio. En 1555 siberia ĥano Ediger agnoskis sian dependecon de la moskva caro.

Dum la reĝado de Ivano la Terura nova aro de leĝoj estis kompilita. Ivano la 4-a estis konata kiel reĝo, kiu estis inicianto de opriĉnina kaj Livona milito.

La karaktero de la caro havis ekstremajn trajtojn. Li firme defendis sian dian rajton esti aŭtokrato kaj ĉiam strebis al senbrida potenco. Estinte kruela, li estis suspektema kaj havis manion de persekuto. Ivano terure likvidis siajn kontraŭulojn, realajn kaj ŝajnajn. En 1581 li en akto de rabio mortigis sian duan filon Ivanon, kiu estus lia heredonto. La caro estis tiom kruela, ke nuntempe li estas konata en la okcidenta mondo ĉefe kiel Ivano la Terura.

Pri la nomepiteto[redakti | redakti fonton]

La nomepiteto Terura, kiun kutimas uzi la okcidentanoj, estas mistraduko. Ĝi ne respondas al la originala грозный, ĝi respondus al ужасный. La ĝusta traduko estas timinda, epiteto kiu neniel estas malaproba, sed tute male, respektoplena. Per tiu epiteto oni nomis militŝipojn kaj urbon (fonditan kiel fortreso) Grozno.

Prave rimarkigas franca historiisto poldevena K. Waliszewski [valiŝevski][1]:

Kaj antaŭ ĉio, la epiteto Terrible (terura), kiun mi devis meti en la titolon de mia libro ... estas misa. (...) La germanoj hezitas inter der Schreckliche (la terura) kaj der Grausame (la kruela) — el la du fuŝaj versioj la dua estas pli misa. Neniam la moskvianoj tiel nomis Johanon la Kvaran. Li estis грозный.

Ivano la Terura en kulturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

En beletro[redakti | redakti fonton]

En kino[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. K. Waliszewski: Ivan le Terrible. Paris, 1904. P. III