Li sekve forte enamiĝis en Bertan de Burgonjo, vidvino de Eŭdo la 1-a de Blois kaj filino de Konrado la 3-a de Burgonjo. Li esperis, ke tia amedziĝo generus heredanton por la juna kapetida dinastio. Berta krome alportis al la franca monarkio heredrajton sur Burgonjo kaj sur la vastaj terenoj de la landsinjoroj de Blois. Malgraŭ malkonsento de la Katolika Eklezio (Roberto kaj Berta estis malproksimaj gekuzoj), la edziĝo okazis en novembro aŭ decembro 996, iom post la morto de Hugo Kapeto, kiu same reĵetis tian edziĝon.