Coenraad Jacob Temminck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coenraad Jacob Temminck
Persona informo
Coenraad Jacob Temminck
Naskiĝo 31-an de marto 1778 (1778-03-31)
en Amsterdamo
Morto 30-an de januaro 1858 (1858-01-30) (79-jaraĝa)
en Lisse
Lingvoj nederlanda vd
Loĝloko Nederlando vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Profesio
Okupo biologo • ornitologo • zoologobotanikistoverkisto vd
Laborkampo zoologio vd
Aktiva en AmsterdamoLeiden vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Coenraad Jacob TEMMINCK (n. la 31-an de marto 1778 en Amsterdamo - m. la 30-an de januaro 1858 en Lisse) estis nederlanda aristokrato kaj zoologo kun fokuso al la ornitologio.

Vivo kaj Laboroj[redakti | redakti fonton]

Komence li vivis en Sumatro, kiu tiutempe estis parto de Nederlanda Hindio. De 1820 ĝis la morto li estis la unua direktoro de la Regna Muzeo pri Naturhistorio en Leiden. Lia verko Manuel d'ornithologie ou Tableau systematique des oiseaux qui se trouvent en Europe (1815-40) dum jardekoj estis la baza verko pri eŭropaj birdoj. Speciale li studis la kolombojn. Krome li ankaŭ okupiĝis pri la mamuloj kaj estas la unua persono, kiu priskribis multajn diversajn speciojn. Multaj bestospecoj havas sian nomon laŭ Temminck.

Coenraad Jacob Temminck laboris en la unua duono de la 19-a jarcento kaj priskribis multajn birdojn, inter ili la specion de la Blankostria pikumno, sed ne tiun ĉi de la Teminka pikumno, kiun priskribis Frédéric de Lafresnaye, kiu siavice ne priskribis la specion de Lafresnaja pikumno, kiun priskribis Malherbe. Multfoje priskribintoj dediĉis siajn trovojn al kolegoj.

Kelkaj specioj kiuj havas sian nomon laŭ Temminck[redakti | redakti fonton]

Teminka kurulo

Aliaj specioj kiujn Temminck priskribis (inter multaj)[redakti | redakti fonton]

ino de Krispokresta garolo
Bovkapa lanio, Japanio, vintre

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Las Posesiones holandesas en el Archipiélago de la India. Manilo 1855.
  • Esquisses zoologiques sur la côte de Guiné ... le partie, les mammifères. Brill, Leiden 1853.
  • Coup-d'oeil général sur les possessions néerlandaises dans l'Inde archipélagique. Arnz, Leiden 1846–49.
  • Nouveau recueil de planches coloriées d'oiseaux. Levrault, Parizo 1838.
  • Monographies de mammalogie. Dufour & d'Ocagne, Paris, Leiden 1827–41.
  • Atlas des oiseaux d'Europe, pour servir de complément au Manuel d'ornithologie de M. Temminck. Berlino, Parizo 1826–42.
  • Nouveau recueil de planches coloriées d'oiseaŭ, pour servir de suite et de complément aŭ planches enluminées de Buffon. Dufour & d'Ocagne, Parizo 1821.
  • Observations sur la classification méthodique des oiseaux et remarques sur l'analyse d'une nouvelle ornithologie élémentaire. Dufour, Amsterdamo, Parizo 1817.
  • Manuel d'ornithologie  ou  Tableau systématique des oiseaux qui se trouvent en Europe. Sepps & Dufour, Amsterdamo, Parizo 1815–40.
  • Histoire naturelle générale des pigeons et des gallinacés. Sepps, Amsterdamo 1808–15.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alexis J. P. Raat: Alexander von Humboldt and Coenraad Jacob Temminck. in vol. 21 Zoologische Bijdragen. Brill, Leiden 1976.