Sergio Busquets

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Busquets
Persona informo
Naskonomo Sergio Busquets
Naskiĝo 16-an de julio 1988 (1988-07-16) (35-jaraĝa)
en Sabadell,  Hispanio
Lingvoj katalunahispana
Loĝloko Sabadell • Badia del Vallès
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Carles Busquets
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Sergio BUSQUETS aŭ plennome Sergio Busquets i Burgos (prononco [ˈsɛrʑiu busˈkɛts], naskiĝis la  16-an de julio 1988(nun 1988-07-16), do nun 35-aĝa) estas kataluna futbalisto. Ekde 2008 li membras en la kataluna kaj ekde 2009 en la hispana nacia teamo de futbalo. Kiel membro de la hispana nacia teamo li partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "16". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 1999, unue en junula teamo, ekde 2007 en la dua kaj 2008 la unua profesia vira teamo, estas futbalisto de la klubo FC Barcelona.