Calzada de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calzada de Calatrava
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13370
Retpaĝaro www.calzadadecalatrava.es
Politiko
Urbestro Félix Martín Acevedo (PP)
Demografio
Loĝantaro 4 458  (2010)
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 42′ N, 3° 47′ U (mapo)38.703888888889-3.7763888888889Koordinatoj: 38° 42′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 646 m [+]
Areo 410,94 km² (41 094 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Calzada de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
Calzada de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
DEC
Calzada de Calatrava
Calzada de Calatrava
Situo de Calzada de Calatrava
Calzada de Calatrava (Hispanio)
Calzada de Calatrava (Hispanio)
DEC
Calzada de Calatrava
Calzada de Calatrava
Situo de Calzada de Calatrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calzada de Calatrava [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Calzada de Calatrava estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas calzadeños. La censita populacio en 2010 estis de 4.458 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,85 loĝ/km². Estas vilaĝo kiu pliigis sian populacion dum la lastaj jaroj.

La teritorio inkludas domarojn de Huertezuelas kaj Los Mirones (submunicipoj), kaj tiele Calzada disponas de unu de la municipaj teritorioj plej etendaj de la provinco kaj akiras areon de 40.752 ha.

Situo[redakti | redakti fonton]

Calzada de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 646 m; je 36 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 410.94 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°42′14″ N 3°46′35″ Ok.

Estas situa sude de la provinca ĉefurbo, ĉe vojkruciĝo inter la ŝoseoj regionaj CM-410 kaj CM-417, je 34 km de Puertollano kaj je 22 de Almagro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (terpomoj en irigacio, kaj cerealoj, vitoj, kaj olivarboj sen irigacio) kaj brutobredado tradicie. Konstruado kaj komerco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.

Kastelo de Salvatierra.

Kvankam la origino de Calzada de Calatrava kiel loko de la Kamparo de Kalatrava superas al la 13a jarcento, tamen oni konservas multnombrajn arkeologiajn kuŝejojn kiuj konstatigas la homan ĉeeston en ĉi tiu zono jam de la Paleolítico malsupra. Malgraŭ ke oni ne realigis elfosaĵojn sciencajn, en diversaj surfacaj serĉoj oni trovis iujn poliedrajn konstruaĵojn en la loko konata kiel El Álamo, "La Poplo", tiel kiel oni ankaŭ dokumentis raspilojn en kio estas konata kiel "Stratodomo", lokitaj norde kaj nordoriente respektive.

"El Álamo", situa en altaĵo ĉe la rojo Vegas de Castellanos antaŭ alveni al muelejo de la Parra ĉe la rivero Jabalón, estas la plej grava kuŝejo el Neolitiko al Bronzepoko. En ĝi troviĝas iaj paralelismoj kun kelkaj proksimaj kuŝejoj en Aldea del Rey, kie elstaras, inter aliaj materialoj, poluritaj hakiloj kaj muelŝtonoj.

Ĉe la vilaĝo troviĝas la Kastelo de Kalatrava Nova kaj la ruinoj de ties montomonaĥejo de la 13a jarcento, kaj la kastelo de Salvatierra de islama deveno. La kastelo de Calatrava la Nueva estis posedaĵo de la Ordeno de Kalatrava, dum la kastelo de Salvatierra estis ankoraŭ de islamanoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Calzada de Calatrava estas situa sur ebenaĵo ĉe la unuaj deklivaroj de Sierra Morena je 36 km sude de la provinca ĉefurbo.

Najbaraj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Norde: Granátula de Calatrava
Okcidente: Aldea del Rey kaj Villanueva de San Carlos Oriente: Viso del Marqués
Sude: San Lorenzo de Calatrava

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

  • Estas naskiĝloko de la kina reĝisoro Pedro Almodóvar[1] ricevinto de du Oskar-premiojn.
  • Gregorio Imedio[2] inventisto de la fama Gluaĵo IMEDIO.
  • D. Matero Casado Real, verkisto, poeto.
  • Pedro Antonio González Moreno (1960), poeto kaj romanisto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]