Büren zum Hof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Büren
Büren zum Hof
Blazono de Büren zum Hof
Blazono de Büren zum Hof
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 5′ 45″ N 7° 30′ 49″ O / 47.09583 °N, 7.51361 °O / 47.09583; 7.51361 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 45″ N 7° 30′ 49″ O / 47.09583 °N, 7.51361 °O / 47.09583; 7.51361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 474
Areo 3,42 km²
Alteco 510 m super marnivelo
Poŝtkodo 3313
Komunumkodo 0534
Mapo de Büren zum Hof
Mapo de Büren zum Hof
Mapo de Büren zum Hof
vdr

Büren zum Hof estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 474 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Büren zum Hof situas en la Svisa Mezlando sur la nordorienta flanko de la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 14 kilometrojn sude de la urbo Soloturno kaj 20 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Büren kaj la setlejoj Chapf kaj Speichüsli. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,42 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 72,8% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Büren zum Hof limas en nordo al Limpach, en nordnordoriento al Schalunen, en oriento kaj sudo al Fraubrunnen, en sudokcidento al Etzelkofen, kaj en okcidento al Mülchi.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Büren zum Hof situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj vojoj. La kantona ĉefvojo de Fraubrunnen al Soloturno pasas laŭlonge de la orienta limo de la komunumo. Tra la komunumo mem pasas la konekta kantona vojo 1345de Fraubrunnen al Limpach. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la etspura trama fervolinio de Soloturno al Zollikofen kaj Berno, per kiu ĝi estas bone konektita al la publika transportreto. En la noktoj de vendredo al sabato kaj sabato al dimanĉo trafikas krome nokta buso al Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Büren zum Hof datiĝas el la jaro 1249 kiel Burron. Dum mezepoko bienposedantoj en Büren zum Hof estis la kavaliroj de Schüpfen kaj la Monaĥejo Fraubrunnen. La malatan jurisdikcion prezidis la protektovoktoj de la Abatejo Fraubrunnen kaj ek de la jaro 1406 de la urbo Berno. Post la reformacio de 1528 kaj la mondigo de la monaĥejo Büren zum Hof fariĝis parto de la Voktejo Fraubrunnen. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la helveta distrikto Zollikofen kaj ek de 1803 al la distrikto Fraubrunnen. La distrikto Fraubrunnen fine de 2009 estis malfondita, kaj Büren zum Hof atribuita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]