Albert Gleizes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Gleizes
Foto de Pierre Choumoff, ĉ. 1920
Foto de Pierre Choumoff, ĉ. 1920
Naskiĝo la  8-an de decembro 1881(nun 1881-12-08)
en Parizo  Francio
Morto la 23-an de junio 1953 (71‑jara)
en Avignon (Vaucluse)
Nacieco Franca
Sukcesis kiel Pentristo
Artista celigo Kubismo
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Juliette Roche
Parencoj Léon Comerre
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • ilustristofilozofoverkisto • desegnisto • artoteoriisto • artokritikisto • grafikartisto
Verkoj Portrait de l’éditeur Eugène Figuière
Harvest Threshing
Les Baigneuses
vdr

Albert Gleizes (naskiĝis la  8-an de decembro 1881(nun 1881-12-08) en Parizo, mortis la 23-an de junio 1953 en Avignon, Vaucluse), estis franca pentristo, desegnisto, gravuristo, filozofo kaj teoriisto, kiu estis unu el la fondintoj de Kubismo kaj influis la Skolon de Parizo.

Albert Gleizes kaj Jean Metzinger verkis la unuan gravan traktaĵon pri Kubismo, Du "Cubisme" (Pri "Kubismo"), en 1912. Gleizes estis fondinta membro de la Grupo de Puteaux/Ora Sekcio. Li ankaŭ estis membro de Der Sturm, kaj liaj multnombroj teoriaj skriboj estis origine la plej popularaj en Germanio, kie aparte en Bauhaus liaj ideoj estis pripense konsideritaj. Gleizes trapasis kvar kernajn jarojn en Novjorko, kaj ludis gravan rolon en la evoluo de Moderna Arto en Usono. Li estis membro de la "Societo de Sendependaj Artistoj", fondinto de Asocio Ernest Renan, unu el la fondintoj kaj partoprenantoj de Abatejo de Créteil[1]. Gleizes regule ekspoziciis ĉe Léonce Rosenberg en "Galerie de L'Effort Moderne" (Parizo). Li ankaŭ estis fondinto, organizanto kaj direktoro de Abstraktado-Kreado. De la 1920-aj al la 1930-aj jaroj li pasigis grandan parton de sia energio en verkado (ekzemple, La Peinture et ses lois (Parizo, 1923), Vers une conscience plastique, La Forme et l'histoire (Parizo, 1932) kaj Homocentrisme (Sablons , 1937)[2]. Estinte unu el la ĉefaj reprezentantoj de Kubismo en la salonoj (1911-1914), Gleizes konsideris sian tutan postan verkaron kiel logikan disvolviĝon de kubisma estetiko[3],[1],[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aŭtodidakta artisto, li estis inter la fondintoj de Abatejo de Créteil, kun Georges Duhamel kaj Charles Vildrac[1],[3].

Unuaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Albert Gleizes estis la nevo de portretisto Léon Comerre, Granda Premio de Romo en 1875. Liaj unuaj pentraĵoj estis impresionismaj pejzaĝoj. Sed lia admiro al Paul Cézanne pelis lin apartiĝi de priskriba pentrado por privilegii ebenon, volumojn kaj baldaŭ multoblecon de vidpunktoj[1],[3].

Kubismaj salonoj[redakti | redakti fonton]

De 1911 ĝis la Unua mondmilito, Albert Gleizes estis inter la ĉefaj ekspoziciantoj de parizaj salonoj, kie kubismo, pentra movado inventita de Braque kaj Picasso en 1907, estis rivelita al la publiko. La [Salono de Sendependuloj]] de 1911, kie Gleizes kaj liaj amikoj pentristoj, Henri Le Fauconnier, Fernand Léger, Jean Metzinger, Jacques Villon kaj Robert Delaunay, sukcesis kunigi siajn sendaĵojn, signis la naskiĝon de « kubismo de Salonoj », opoziciita de historiistoj de la movado al tiu de "Bateau-Lavoir", tiam malmulte disvastigita. Juĝita skandala de la publiko kaj de la plimulto de art-kritikistoj escepte de Guillaume Apollinaire, tiu ekspozicio estis sekvata ĝis la milito de pluraj aliaj tiom en Sendependuloj kiom en Aŭtunaj Salonoj, kie malsamaj artistoj regule ekspoziciis siajn produktojn. Signo de implikiĝo de Gleizes, li subskribis kun Jean Metzinger, la unuan verkon iam dediĉitan al la movado, Du "Cubisme", aperintan iom post la malfermo de Salono de la Ora Sekcio, kie Gleizes kaj la kubistoj estis larĝe reprezentitaj, en oktobro 1912[1],[3],[2].

Milito metis finan punkton al tiu dinamiko disigante la diversajn protagonistojn de la movado[1],[3].

La Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Mobilizita, Gleizes estis sendita en kazernon de Toul (Loreno), kie dank' al la bonvolo de milita kuracisto, li povis daŭre pentri kaj desegni, samtempe kunlaborante el distanco, kun Jean Cocteau, direktoro de la revuo Le Mot (La vorto). Reformita en 1915, dank' al la perado de sia estonta edzino, Juliette Roche, filino de influa ministro, li forlasis Francion kaj instalis sin en Novjorko, kie li retrovis Marcel Duchamp kaj Francis Picabia kaj vizitis la artan medion de la urbo. Kelkajn monatojn poste, geedzoj Gleizes estis en Barcelono, kie al Albert estas proponita lia unua persona ekspozicio en galerio Dalmau aŭtune de 1916[1],[2],[3].

Reveno al Francio[redakti | redakti fonton]

Reveninte al Francio en 1919, li dediĉis sin al instruado kaj direktis sian arton al produktado de « pentraĵoj-objektoj ». En 1927, li kreis la komunumojn de Moly-Sabata en Isère, proksime de sia domo de Serrières (Ardèche). Ekde 1939, li retiriĝis al Saint-Rémy-de-Provence kie li daŭre laboris cirkaŭita de disĉiploj[1],[3].

De kubismo al sakralo[redakti | redakti fonton]

La komenca kubismo de Albert Gleizes donis grandan lokon al volumoj (La Femme aux phlox, 1910). Kelkaj tolaĵoj traktas la figuran objekton per destrukturita maniero kiel Picasso (La Dame aux bêtes, 1914), tamen la kubismo de Gleizes konservas ian originalecon per realisma kaj skema esprimo de liaj personoj ene de pejzaĝo kun geometriaj kaj destrukturitaj formoj (L’Homme au balcon, 1912)[1],[3].

Heliĝis la malluma palestro de Gleizes de liaj komencoj, kaj li ne hezitis uzi grandajn platajn areojn de vivaj kaj aŭdacaj koloroj (La Parisienne, 1915). Ekde 1917, li revenis al malpli destrukturitaj reprezentoj (La Femme au gant). La komponado de liaj pentraĵoj respektas tiom rigoran kiom stabilan gramatikon inventitan de la pentristo: priserĉo de ritmo, gusto por geometrio (rotacio kaj transigo du ebeno), abstrakto de subjekto (Peinture à sept éléments cadencés et rythmés)[1],[3].

Li aliĝis en 1931 al movado "Abstraktado-Kreado". Dum siaj lastaj jaroj, Gleizes turnis sin al sakrala pentrado. Li ilustris la Pensojn de Blaise Pascal kaj konvertiĝis al katolikismo en 1941[1],[3].

Lia verkaro (pentraĵoj kaj desegnoj) ĉeestas en multaj francaj kaj eksterlandaj muzeoj. Ekde 2006, la muzeo Estrine en Saint-Rémy-de-Provence (Bouches-du-Rhône) dediĉis du daŭrajn ĉambrojn al Albert Gleizes.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bords de la Marne (Bordoj de Rivero Marno), 1909
  • L'Arbre (La Arbo), 1910
  • La Femme aux Phlox (La Virino kun Floksoj), 1910
  • Portrait of Jacques Nayral (Portreto de Jacques Nayral), 1911
  • La Chasse (La Ĉasado), 1911
  • Le Chemin, Paysage à Meudon (La Pado, Pejzaĝo en Meudon), 1911
  • L'Homme au balcon (Portrait of Dr. Théo Morinaud) (La Viro ĉe balkono (Portreto de D-ro Théo Morinaud)), 1912
  • Les Baigneuses (La Sinbanantinoj), 1912
  • Passy, Les ponts de Paris (Passy, La pontoj de Parizo), 1912
  • Le Dépiquage des Moissons (La Rikoltado), 1912
  • L'Homme au hamac (La Viro kun hamako), 1913
  • Portrait de l’éditeur Eugène Figuière (Portreto de eldonisto Eugène Figuière), 1914
  • La dame aux bêtes (Madame Duchamp-Villon) (La damo kun bestoj (Madamo Duchamp-Villon)), 1914
  • La Parisienne (La Parizanino), 1915
  • Mère et Enfant (Patrino kaj Infano), Barcelono 1916
  • Dans le port (En la haveno), 1917
  • La Femme au gant (La Virino kun ganto), 1917
  • La Femme au gand noir (La Virino kun nigra ganto), 1920
  • Les Deux nus (La du nudoj), 1920[4]
  • Composition (Komponaĵo), 1920
  • Peinture à sept éléments cadencés et rythmés (Pentraĵo kun sep elementoj kadencaj kaj ritmaj), 1924
  • Maternité (Patrineco), 1934
  • Composition bleu et jaune (Composition jaune) (Komponaĵo blua kaj flava (Komponaĵo flava)), 1921
  • Peinture à Sept Éléments Rythmés (Pentraĵo kun Sep Elementoj Ritmaj), 1924-1934
  • Les sept éléments (La sep elementoj), 1924–1925
  • Lumière (Lumo), 1932–1934
  • Composition Rythmique (Les Bleus) (Komponaĵo Ritma (La Bluaj)), 1932–1934
  • Femme et Enfant (Virino kaj Infano), 1932–1934
  • Spiral brun et vert (Spiralo bruna kaj verda), 1932–1934
  • Support de Contemplation (Subteno de Kontemplado), 1932–1934
  • Maternité, Mère et enfant (Patrineco, Patrino kaj infano), 1934
  • Élément central de Sept Éléments (Elemento centra de Sep Elementoj), 1935–1936
  • Femme et Enfant (Virino kaj Infano), 1935
  • Terre et Ciel Tero kaj Ĉielo), 1935
  • Supports de Contemplation (Subtenoj de Kontemplado), 1942
  • L'Etrange Musicien (La Stranga Muzikisto), 1944
  • Support de contemplation (Subteno de kontemplado), 1947
  • Composition, La Libellule (Komponaĵo, La Libelo), 1952

Libroj verkitaj de Albert Gleizes[redakti | redakti fonton]

  • Du "Cubisme", Albert Gleizes et Jean Metzinger, Parizo, Figuière, 1912
  • Du Cubisme et des moyens de le comprendre, Parizo, La Cible, Povolozky, 1920
  • La Mission créatrice de l’Homme dans le domaine plastique, Parizo, La Cible, Povolozky, 1921
  • La Peinture et ses lois, ce qui devait sortir du Cubisme, Parizo, 1924 (publikigita en la angla en 2000)
  • Tradition et Cubisme. Vers une conscience plastique. Articles et Conférences 1912-1924, Parizo, La Cible, Povolozky, 1927
  • Peinture et Perspective descriptive, conférence Carnegie Foundation pour l’Union Intellectuelle française, Parizo, 22 marto 1927. Sablons, Moly-Sabata, 1927
  • Kubismus, Bauhausbücher 13, Munkeno, Albert Langen Verlag, 1928
  • Vie et Mort de l’Occident Chrétien, Sablons, Moly-Sabata, 1930
  • Vers une Conscience plastique : La Forme et l’Histoire, Parizo, Povolozky, 1932
  • Art et Science, Sablons, Moly-Sabata, 1933. 2-a eldono, Aix-en-Provence, 1961. Konferenco Lodzo, Pollando, 28 Aprilo 1932, kaj Stutgarto, 6 majo 1932.
  • Homocentrisme ; Le retour de l’Homme chrétien; Le Rythme dans les Arts plastiques, Sablons, Moly-Sabata, 1937
  • La Signification Humaine du Cubisme, Albert Gleizes au Petit Palais, Parizo, 18 julio 1938, Sablons, Moly-Sabata, 1938
  • Du "Cubisme", Albert Gleizes et Jean Metzinger, Parizo, Compagnie Française des Arts Graphiques, 1947
  • Souvenirs, le Cubisme 1908-1914, Liono, Cahiers Albert Gleizes, L’Association des Amis d’Albert Gleizes, 1957
  • Puissances du Cubisme (1925 - 1946), Chambéry, éditions Présence, 1969
  • Art et religion, Art et science, Art et production, Chambéry, éditions Présence, 1970
  • L'Homme devenu peintre (1948), Parizo, Fondation Albert Gleizes and Somogy éditions d'Art, 1998

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Albert Gleizes and Jean Metzinger: Du "Cubisme". Mark Antliff and Patricia Leighten (ed): A Cubism Reader - Documents and Criticism, 1906-1914, University of Chicago Press, 2008.
  • Hourcade, Olivier. Courrier des Arts. Paris-Journal. 10–30 oktobro 1912
  • Les Beaux-Arts. August, 1938
  • Gray, Cleve. Gleizes. Magazine of Art. vol. 43, no. 6, oktobro, 1950
  • Golding, John. Cubism: A History and an Analysis 1907-1914. Novjorko/Londono, 1959
  • Robbins, Daniel. Albert Gleizes 1881 - 1953, A Retrospective Exhibition, The Solomon R. Guggenheim Foundation, Novjorko, Musée National d'Art Moderne, Parizo, Museum am Ostwall, Dortmund, 1964
  • Kuh, Katharine. Albert Gleizes: Underrated Cubist. Saturday Review. 31 oktobro 1964
  • Robbins, Daniel. Gleizes as a Way of Life. Art News. No. 63, septembro, 1964
  • West, Richard V. Painters of Section d'Or: The Alternatives to Cubism (exh. cat.). Albright-Knox Art Gallery, Buffaro, 1967
  • Golding, John. Cubism: A History and an Analysis 1907-1914. ed 2., Londono, 1968
  • Cooper, Douglas. The Cubist Epoch. Novjorko, 1970
  • Robbins, Daniel. The Formation and Maturity of Albert Gleizes, 1881 through 1920, New York University, 1975
  • Alexandrian, Sarane. Panorama du Cubisme. Parizo, 1976
  • Rudenstine, Angelica Zander. The Guggenheim Museum Collection: paintings, 1880-1945. vol. 1, Novjorko, 1976
  • Yaegashi, Haruki. Sekai no Bijutsu. Cubism. Vol. 63, Tokio, Jun. 1979
  • Yaegashi, Haruki. Kindai no Bijutsu. Cubism. Vol.56, Tokio, 1980
  • Daix, Pierre. Journal du Cubisme. Ĝenevo, 1982
  • Alibert, Pierre. Albert Gleizes: Naissance et avenir du cubisme. Saint-Étienne, 1982
  • Cottington, David. Cubism and the Politics of Culture in France 1905-1914. Courtauld Institute of Art, University of London, 1985
  • Green, Christopher. Cubism and its Enemies: Modern Movements and Reaction in French Art, 1916-1928. Yale University Press, 1987
  • Golding, John. Cubism: A History and an Analysis 1907-1914. 3-a eld., Cambridge, MA, 1988
  • Gersh-Nesic, Beth S. The Early Criticism of André Salmon, A Study of His Thought on Cubism. Dissertation, City University of New York, 1989
  • Alibert, Pierre, Gleizes - Biographie, Parizo, galerie Michèle Heyraud, 1990, ISBN 978-2-9084-5800-8, 253 pages
  • Antliff, Mark. Inventing Bergson: Cultural Politics and the Parisian Avant-Garde. Princeton, 1993
  • Franscina, Francis and Harrison, Charles. Realism and Ideology: An Introduction to Semiotics and Cubism. Primitivism, Cubism, Abstraction: The Early Twentieth Century. Chapter 2, New Haven/ Londono, 1993
  • Gleizes, Albert. L'Homme devenu peintre (1948), préface Alain Tapié, Parizo, SOMOGY éditions d'art/Fondation Albert Gleizes, 1998, ISBN 2-85056-325-0.
  • Varichon, Anne. Albert Gleizes - Catalogue Raisonné, 2 tomes, Parizo, SOMOGY éditions d'art/Fondation Albert Gleizes, 1998, ISBN 978-2-8505-6286-0.
  • Massent, Michel. Albert Gleizes, Parizo, SOMOGY éditions d'art/Fondation Albert Gleizes/Fondation Albert Gleizes, 1998, ISBN 2-85056-341-2. Paris, 1998
  • Cottington, David. Cubism in the Shadow of War: The Avant-garde and Politics in Paris, 1905-1914. New Haven/Londono, 1998
  • Dictionnaire Bénézit. (januaro 1999) Dictionnaire critique et documentaire des peintres, sculpteurs, dessinateurs et graveurs de tous les temps et de tous les pays (la franca), p. 13 440. ISBN 2-7000-3016-8. “211-213”.
  • Gleizes, Albert. Art and Religion, Art and Science, Art and Production, Peter Brooke, Londono, Francis Boutle publishers, 1999, ISBN 0-9532388-5-7.
  • Cox, Neil. Cubism. Londono, 2000
  • Green, Christopher. Art in France 1900-1940. New Haven/ Londono, 2000
  • Briend, Christian. Albert Gleizes au Salon de la Section d'Or de 1912. La Section d'or 1912, 1920, 1925. Parizo, 2000
  • Hourcade, Olivier. Courrier des Arts (reprint). La Section d'or 1912, 1920, 1925 (exh. cat.). Musées de Châteauroux/Musés Fabre, Montpellier, Édition Cercle d'Art, 2000–2001
  • Antliff, Mark; Leighten, Patricia. Cubism and Culture. Londono/Novjorko, 2001
  • Brooke, Peter. Albert Gleizes - For and Against the Twentieth Century, New Haven kaj Londono, Yale University Press, 2001, ISBN 0-300-08964-3, ISBN 978-0-3000-8964-6
  • Briend, Christian; Brooke, Peter et al. Albert Gleizes: Le cubisme en majesté (exh. cat.). Museu Picasso, Barcelono/Musée des Beaux-Arts, Liono, 2001
  • Gleizes, Albert. Painting and its laws, (kun Gino Severini: From Cubism to Classicism), Peter Brooke, Londono, Francis Boutle publishers, 2001, ISBN 1-903427-05-3.
  • Briend, Christian. Between Tradition and Modernity: The Cubist Work of Albert Gleizes. Albert Gleizes: Cubism in Magesty (exh. cat.). Centro Cultural de Belém, Lisbono, 2002–2003
  • Cox, Neil. Cubism. Tokio, 2003
  • Cottington, David. Cubism and its Histories. Manchester/ Novjorko, 2004
  • Annual bulletin of the National Museum of Western Art. No. 39 (aprilo 2004 - marto 2005), 2006, Tanaka, Masayuki. New Acquisitions.
  • Kuspit, Donald. A Critical History of 20th-Century Art, Chapter 2, Part 4 - The machine and spirituality in the avant-gardes, 2006
  • Walter Robinson, Walter and Davis, Ben. The 2008 Revue. "Fly high, fall hard", a motto for the times, 2008
  • Kuspit, Donald. At the Philadelphia Museum, Marc Chagall and His Circle 2011

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Albert Gleizes en la franca Vikipedio.