Tutmonda Ĉefurbo de la Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutmonda Ĉefurbo de la Libro
perioda evento
Komenco 2001 vd
vdr
Omaĝo al la inventado de la presilo en Berlino, Germanio.

La Tutmonda Ĉefurbo de la Libro estas ĉiujara titolo kiun Unesko donas al iu urbo kiel agnosko pro la kvalito de ĝiaj programoj por instigi la disvastigon de libroj, legadon kaj eldonejan industrion. Ĉi tiu agnosko estis kreita en 1996 kaj estis ekdonita en 2001.

Ĉi tiu titolo establiĝis ekde la 23-a de aprilo de ĉiu jaro ĝis la 22-a de aprilo de la tuja sekva (Monda Tago de la Libro).

En la elektoprocezo partoprenas ene de la komitato: la Internacian Unuiĝon de Eldonistoj ( UIE - IPA ), la Internacian Federacion de Asocioj de Bibliotekistoj ( IFLA ) kaj la Internacian Federacion de Librovendistoj ( IBF ) (es) [1].

La precipaj kriterioj uzataj por tiu elekto estas:

  • La municipa, nacia kaj internacia influo de la programo.
  • Kvanto kaj kvalito de la sporadaj aŭ plentempaj organizitaj aranĝoj, respektante entute la diversajn verkistojn fare de la kandidatiĝinta urbo en kunlaboro kun profesiaj organizoj, naciaj kaj internaciaj, kiuj reprezentu aŭtorojn, eldonistojn, librovendistojn kaj bibliotekistojn.
  • Kvanto kaj kvalito de ajna alia grava projekto kies celo estu la instigo kaj disvastigo de libroj kaj legado.
  • Konsenti kun la principoj je liberoj de esprimo, publikigado kaj disvastigado de informoj, menciitaj en la konstituiga Akto de la Unesko samkiel en la artikoloj 19 kaj 27 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj en la Interkonsento pri la Importado de edukcelaj, sciencaj aŭ kulturaj varoj (Interkonsento de Florenco).

Urboj kiuj ricevis tiun titolon[redakti | redakti fonton]

La sekvaj urboj estis elektitaj Tutmondaj Ĉefurboj de la Libro:

Jaro Urbo Lando
2001 Madrido  Hispanio
2002 Aleksandrio  Egiptio
2003 Nov-Delhio  Barato
2004 Antverpeno  Belgio
2005 Montrealo  Kanado
2006 Torino  Italio
2007 Bogoto  Kolombio
2008 Amsterdamo  Nederlando
2009 Bejruto  Libano
2010 Ljubljano  Slovenio
2011 Bonaero  Argentino
2012 Erevano  Armenio
2013 Bangkoko  Tajlando
2014 Port Harcourt  Niĝerio
2015 Inĉono  Sud-Koreio
2016 Vroclavo  Pollando
2017 Konakrio  Gvineo
2018 Ateno  Grekio
2019 Ŝarjo  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
2020 Kuala-Lumpuro  Malajzio
2021 Tbiliso  Kartvelio
2022 Gvadalaharo  Meksiko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UNESCO World Book Capital (angle) (2013-07-25). Alirita 2022-03-30.