Tibor Navracsics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Navracsics
hungara politikisto
Persona informo
Navracsics Tibor
Naskiĝo 13-an de junio 1966 (1966-06-13) (57-jaraĝa)
en Veszprém
Lingvoj hungaraanglaserbokroatafranca vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • ELTE Faculty of Law vd
Partio Fidesz vd
Familio
Edz(in)o Anikó Prevoz vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
EU-Komisionano
por  Hungario
Dum 20152019
Sekvanto Olivér Várhelyi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tibor NAVRACSICS [navraĉiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Navracsics Tibor, estas hungara politikisto, ministro, membro de Eŭropa Komisiono, parlamentano, juristo, politologo, profesoro.

Tibor Navracsics [1] naskiĝis la 13-an de junio 1966 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Navracsics devenis el kroata familio. Li abiturientis en 1984 en sia naskiĝurbo, poste li estis unu jaron soldato, poste li frekventis Sciencan Universitaton Eötvös Loránd inter 1985 kaj 1990, kie li akiris juran diplomon. Li eklaboris en juĝejo, poste en la municipo. Inter 1993 kaj 1997 li instruis en Universitato Corvinus de Budapeŝto, poste en Universitato de Budapeŝto, kie li estis nomumita docento en 2001, dume li akiris PhD en 1999. Li estis parlamenta deputito inter 2006 kaj 2014, dume li estis ministro pri justico, samtempe vicĉefministro en Dua Kabineto Orbán. En 2014 li estis nomumita ministro pri eksteraj aferoj, ankaŭ vicĉefministro, sed post monatoj li abdikis, ĉar li iĝis membro pri eduko kaj kulturo de Eŭropa Komisiono.

Li edziĝis en 2006 baldaŭe li havis 2 filinojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Európai belpolitika: Az Európai Unió politikatudományi elemzése (1998)
  • Többségi és konszenzusos demokráciák (2003)
  • Egy európai néppárt születése: A Fidesz – Magyar Polgári Szövetség 2004-ben (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]