Paulo Leminski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paulo Leminski
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1944 (1944-08-24)
en Kuritibo
Morto 7-an de junio 1989 (1989-06-07) (44-jaraĝa)
en Kuritibo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Edz(in)o Alice Ruiz vd
Infanoj Estrela Ruiz Leminski vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukistoprofesorokomponistoĵurnalisto • ĵudisto • biografo • literaturkritikisto vd
Laborkampo translation from French • traduko el la angla • poezioliteratura kritikobiografio vd
Verkado
Verkoj Q10267236 ❦
Catatau vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paulo Leminski Filho /ˈpaw.lʊ leˈmĩs.kɪ ˈfi.ljʊ/ pole Lemiński (naskiĝis la  24-an de aŭgusto 1944(nun 1944-08-24) – mortis la 7-an de junio 1989) estis brazila poeto, tradukisto, literatura kritikisto, biografo, instruisto kaj ĵudisto. Li estis fama pro siaj avangardaj konkretaj poemoj kaj hajkoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Leminski naskiĝis en Kuritibo, en la brazila ŝtato Paranao, en 1944. Lia patro, Paulo Leminski II, estis poldevena, kaj lia patrino, Áurea Pereira Mendes, estis afrikdevena. En 1958, Leminski estis sendita al Monaĥejo de Sankta Benedikto en San-Paŭlo, kie li restis dum la tuta jaro. Dum la Unua Kongreso de Eksperimenta Poezio en Belo Horizonte, Minas-Ĝerajso, li ekkonis Haroldo de Campos, kiu post estiĝis longtempa amiko kaj granda influo super Leminski. En 1961, deksepjaraĝe, li edziĝis kun Neiva Maria de Sousa, plastika artistino; ilia geedzeco daŭris sep jaroj, ĝis la divorco. En 1964 li eldonis liajn unuajn poemojn en la revuo Invenção, fondita de Décio Pignatari, Haroldo de Campos kaj lia frato Augusto. En 1965 li estiĝis instruisto de historio kaj kreiva verkado, kvankam li neniam finis universitatstudadon. Li ankaŭ estis lerta ĵuda sensei.

En 1968 li edziĝis denove, nun kun poetino Alice Ruiz, kaj ili du naskigis tri infanojn: Miguel Ângelo (kiu mortis frue pro limfomo), Áurea (nomita laŭ la patrino de Leminski) kaj Estrela Ruiz Leminski, kiu ankaŭ fariĝis poetino, artistino kaj muzikisto. Li nedaŭre translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro en 1969, revenante al Curitiba en la sekva jaro.

En 1975, lia unua granda verko, Catatau, estis eldonita. Temas pri eksperimenta romano, skribita proze, imagante viziton de filozofo René Descartes al Brazilo kune kun Johann Moritz von Nassau-Siegen dum la verhistoriaj nederlandaj invadoj en Brazilo en la 17-a jarcento. Catatau allogis atenton de gravaj kulturuloj de sia tempo, kiel Caetano Veloso, Gilberto Gil, Tom Zé, Fortuna kaj Moraes Moreira. En la venintaj jaroj, li eldonis kelkajn antologiojn de siaj poemoj, notinde Distraídos Venceremos, Haitropikais kaj Caprichos e Relaxos. Lia dua avangarda romano, Agora É que São Elas, estis eldonita en 1984, sed ĝi ne estis tiel bonricevita kiel Catatau.

Leminski estis poligloto; li parolkapablis flue la francan, la anglan, la hispanan, la japanan, la latinan kaj la greka. Li tradukis al la portugala verkojn de Petronio, John Fante, Alfred Jarry, James Joyce, Samuel Beckett kaj Yukio Mishima. Ŝatinto de la kulturo de Japanio, Leminski verkis biografion pri la fama 17-a jarcenta hajka poeto Matsuo Basho en 1983. Li ankaŭ verkis biografiojn pri Leon Trotsky, João da Cruz e Sousa kaj Jesuo.

En 1988, Leminski divorcis de Alice Ruiz post dudekjara geedzo, kiam ili du laboris kune en lia fina poezia libro, La Vie en close, kiu estis eldonita postmorte en 1991.

Leminski estis drinkemulo, kaj mortis en 7 junio 1989, pro hepatcirozo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemo "Na noite enorme" (En la longa nokto), skribita sur muro en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • 40 Clics (1976)
  • Polonaises (1980)
  • Não Fosse Isso e Era Menos/Não Fosse Tanto e Era Quase (1980)
  • Tripas (1980)
  • Caprichos e Relaxos (1983)
  • Haitropikais (1985 — kune kun Alice Ruiz)
  • Um Milhão de Coisas (1985)
  • Distraídos Venceremos (1987)
  • La Vie en close (1991 — postmorte; kune kun Alice Ruiz)

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Catatau (1975)
  • Agora É que São Elas (1984)
  • Metamorfose (1994 — postmorte)

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Matsuo Bashō (1983)
  • Jesus (1984)
  • Cruz e Sousa (1985)
  • Trotsky: A Paixão Segundo a Revolução (1986)