Georg Bühler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Bühler
Persona informo
Naskonomo Johann Georg Bühler
Naskiĝo 19-an de julio 1837 (1837-07-19)
en Borstel
Morto 8-an de aprilo 1898 (1898-04-08) (60-jaraĝa)
en Lindau
Mortokialo drono
Lingvoj germanasanskritoanglapersaaraba
Loĝloko LondonoMumbajoVieno
Ŝtataneco Reĝlando HanovroReĝlando PrusioGermana Regno
Alma mater Universitato de Göttingen • Kaiser-Wilhelm- und Ratsgymnasium (Hannover)
Infanoj sen valoro
Okupo
Okupo hindologo • universitata instruisto • bibliotekisto
vdr

Johann Georg Bühler (naskiĝis la 19-an de julio 1837 en Borstel, mortis la 8-an de aprilo 1898 en Lindau) estis germana hindologo, fakulo pri lingvoj kaj esploristo de juro en antikva Barato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bühler naskiĝis en Germanio. Mezlernejon, kie li ellernis la grekan kaj latinan lingvojn, li frekventis en Hanovro. Poste kiel studento de teologio kaj filozofio en Universitato de Göttingen ankaŭ studis klasikan filologion, sanskriton, avestan, persan, armenan kaj araban. En 1858 doktoriĝis pri orientaj lingvoj kaj arkeologio; lia disertaĵo koncernis la sufikson -tês en la greka gramatiko. Samjare forveturis al Parizo studi manuskriptojn en sanskrito, la postan jaron, 1859, al Londono, kie restis ĝis aktobro 1862. La tutan tempon pasigis por esplori Vedajn manuskriptojn en India Office en Biblioteko Bodleian ĉe Universitato de Oksfordo. En Anglio Bühler komence estis privata instruisto, poste, de majo 1861, helpanto de bibliotekisto en la reĝina biblioteko en la kastelo Windsor.

Aŭtune 1862 Bühler estis nomumita asistanto en la universitata biblioteko en Göttingen, kien translokiĝis oktobre. Li tamen ne sukcesis bone setliĝi, ĉar ricevis invitilon, pere de profesoro Max Müller, al Sanskrit College en Varanasio (Barato). Antaŭ ol sukcesis respondi, ricevis – denove pere de la profesoro – proponon gvidi katedron de orientaj lingvoj en Elphinstone College en Bombay (nuntempa Mumbajo). Li tuj respondis kaj la 10-an de februaro 1863 alvenis al Bombajo. Studento de tiu ĉi altlernejo estis poste konata jurosciencisto kaj sanskritologo Kashinath Trimbak Telang. En 1864 Bühler membriĝis kiel plenrajtulo de profesora grupo de la Universitato en Bombajo kaj ano de ties filio Royal Asiatic Society (Reĝa Esplor-Societo pri Azio). En Barato restis ĝis 1880. Tiutempe li kolektis grandan aron da tekstoj por la barata registaro, bibliotekoj en Berlino kaj Universitato de Kembriĝo kaj Oksfordo.

En 1878 publikigis sian tradukon de Paiyalachchhi, la plej malnova vortaro de prakrito kun glosaro kaj traduko. Ankaŭ entreprenis tradukadon de Apastamba, Dharmasutra kaj de aliaj tekstoj en monumenta 50-voluma kolekto de Max Müller de la Sanktaj Libroj de Oriento (Sacred Books of the East), volumoj 2, 14 kaj 25. En 1881 akiris la titolon profesoro de la Universitato de Vieno. La 8-an de aprilo 1898 Georg Bühler dronis en la Bodenlago.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Prakrit dictionary Paiyalacchinamamala ("Beiträge zur Kunde der indogermanischen Sprachen", Göttingen 1878)
  • Erklärung der Ashokainschriften ("Zeitschrift der deutschen morgenländischen Gesellschaft", 1883-1893)
  • The roots of the Dhatupatha not found in literature ("Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes", 1894)
  • On the origin of the Kharosthi alphabet ("Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes", 1895)
  • Digest of Hindu law cases (1867-1869; 1883)
  • Panchatantra with English notes ("The Bombay sanscrit series", 1868; 1891)
  • Apastambiya Dharmasutra (1868-1871; 1892-1894)
  • Catalogue of Sanskrit manuscripts from Gujarat (4 vol., 1871-1873)
  • Dachakumaracharita, with English notes ("Sanscrit series" no. 10, 1873, 1887; II, with P. Peterson)
  • Vikramankacharita with an introduction (1875)
  • Detailed report of a tour in Kashmir (1877)
  • Sacred laws of the Aryas (I, 1879; II, 1883; volumoj 2 akaj 14, "The Sacred Books of the East")
  • Third book of sanscrit (1877; 1888)
  • Leitfaden für den Elementarcursus des Sanskrit (1883); pollingva eldono: Podręcznik Sanskrytu (Lernolibro de sanskrito); trad. Bolesław Baranowski, Akademia Teologii Katolickiej, Varsovio 1977
  • Inscriptions from the caves of the Bombay presidency ("Archaeological reports of Western India", 1883)
  • Paleographic remarks on the Horrinzi palmleaf manuscript ("Anecdota oxoniensia", 1884)
  • The laws of Manu translated ("The Sacred Books of the East", vol. 25, 1886)
  • Translation of the Dhauli and Jaugada versions of the Ashoka edicts ("Archeological reports of Southern India", vol. I, 1887)

En Schriften der Wiener Akademie der Wissenschaften:

  • Über eine sammlung von Sanskrit- und prakrit-handschriften (1881)
  • Über das zeitalter des kashmirischen dichters Somadeva (1885)
  • Über eine inschrift des königs Dharasena von Valabhi (1886)
  • Über eine neue inschrift des Gurjara königs Dadda II (1887)
  • Über eine Sendrakainschrift
  • Über die indische sekte der Yainas
  • Über das Navasahasankacharita des Padmagupta (1888, with Th. Zachariae)
  • Über das Sukrtasamkirtana des Arisimha (1889)
  • Die indischen inschriften und das alter der indischen kunstpoesie (1890)
  • Indian studies: I. The Jagaducarita of Sarvananda, a historical romance from Gujarat (1892); II. Contributions to the history of the Mahabharata (with J. Kirste); III. On the origin of the Brahmi alphabet (1895)