Jiří Baum
Jiří Baum | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1900 en Královské Vinohrady | |
Morto | 30-an de junio 1944 (43-jaraĝa) en Varsovio | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Loĝloko | Prago vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | |
Alma mater | naturscienca fakultato de la Universitato de Karolo vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Anna Pollertová (en) vd | |
Edz(in)o | Růžena Fikejzlová (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vojaĝisto mondovojaĝisto sciencfikcia verkisto esploristo zoologo araneologo vd | |
Laborkampo | Zoologio, araneedoj, formiko, birdoj kaj vojaĝo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
D-ro Jiří Baum (naskiĝis la 20-an de septembro 1900 en Prago-Královské Vinohrady – mortis 1944? en Varsovio) estis ĉeĥa araneologo, ornitologo, vojaĝanto kaj verkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Patro de Jiří Baum estis riĉa entreprenisto, tial lia filo povis studi kaj okupiĝi pri vojaĝado. Ekde infanaĝo Jiří interesiĝis pri naturscienco. Liaj gepatroj volis, ke li studu en ekonomika lernejo. Li ilin obeis, sed dum sia vivo li el multe da studaj disciplinoj uzis nur tajpadon kaj stenografion. Sed poste li kontinuis sian studadon en naturscienca fakultato de la Karola universitato, kie li en la jaro 1928 doktoriĝis (la titolo RNDr. – doktoro de natursciencoj). Liaj fakoj estis araĥnologio kaj ornitologio. La araĥnologio estas scienco pri la klaso araĥnidoj (Arachnida) kun la ordoj skorpionoj (Scorpionida), araneoj (Araneida), opilioj (Opilionida) kaj akaroj (Acarina). Jiří Baum okupiĝis pri la araneoj.
Vojaĝoj
[redakti | redakti fonton]Usono, 1921-1922
[redakti | redakti fonton]Jam antaŭ fino de studado Jiří Baum komencis vojaĝi. Post komencaj ekskursoj en Germanion Baum en la jaro 1921 kun sia amiko Viktor Mayer veturis en Usonon. Ili elvojaĝis el Novjorko en la ŝtaton Florido kaj reen. Ili biciklis, sed iliaj bicikloj baldaŭ kolapsis, tial ili kontinuis petvetur-maniere. Post laboro en farmo, kie ili plantis kukumojn, ili povis aĉeti malnovan aŭtomobilon Ford, sed ankaŭ la aŭtomobilo havis multe da teĥnikaj problemoj. Bonŝance Baum fariĝis stiranto kaj alportis multe da interesaj fotografaĵoj.
Brazilo, 1923-1925
[redakti | redakti fonton]Viktor Mayer forveturis en Sudan Amerikon, Baum revenis hejmen. En la jaro 1923 li kun sia fratino Anna Baumová-Pollertová (1899-1945) veturis al Viktor en Brazilon. Tie ili vojaĝis, laboris en farmobieno en la regiono Quilombo, proksime de la urbo Campinas, sed kaŭze de unu el multaj tiamaj revolucioj ili kiel farmistoj ne sukcesis kaj devis reveni hejmen.
Okcidenta Afriko, 1927
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1927 Jiří Baum vojaĝis kun botanikisto, precipe la fama mikologo Albert Pilát (1903-1974) en okcidentan Afrikon. Ili faris multe da ekskursoj, sed kuloj Baumon infektis per malario. Li devis esti kuracata. En Prago li finis sian studadon.
Malajzio, 1928
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1928 d-ro Baum vojaĝis en Malajzion kaj ĉirkaŭajn landojn (Srilanko, Tajlando). Li partoprenis en internacia ornitologa kongreso en Javo. Antaŭ veturado li ĉiam konscience lernis, tial li studis ankaŭ malajan lingvon.
Norda Afriko (Ekspedicio Obenberger), 1930
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1930 estro de la Entomologia Departamento de Nacia Muzeo en Prago profesoro Jan Obenberger (1892-1964) planis sciencan ekspedicion en Nordafrikon. Jiří Baum ne estis dungita en la muzeo, sed kunlaboris. Laŭ origina plano la grupo de ĉeĥoslovakaj zoologoj povis ricevi bonan aŭtomobilon de ŝtato. Bedaŭrinde kaŭze de intrigoj de unu enviema kolego multe da planoj fiaskis. Fotisto Václav Jan Staněk (1907-1983) rezignis kaj restis hejme. La ekspedicio komenciĝis tiel, ke profesoro Obenberger ne partoprenis kaj kolektis insektojn nur dum sia propra libertempo en suda Francio, kaj aliaj kvar partoprenantoj – Josef Mařan (1905-1978), Albert Pilát, Jiří Baum kaj Karel Táborský (nask. 1906) veturis en Afrikon per trajno kaj nur en Afriko ili aĉetis malbonan, malnovan francan aŭtomobilon Renault. Veturado kaj laboro estis malkomforta. Tamen dum tio tiuj bravaj ĉeĥoj en norda Afriko (Alĝerio, Tunizio) kolektis pli ol 130 000 ekzemplerojn da insektoj kaj multe da aliaj bestoj por Nacia Muzeo. La aŭtomobilon stiris Táborský kaj Baum. Por Jiří Baum tio estis sinsekva sperto de stirado en ekstremaj kondiĉoj. Profesoro Obenberger al honoro de sia kunlaboranto nomumis kelkajn nove priskribitajn speciojn de insektoj per la familia nomo de Baum (baumi).
Trans Afriko – el Aleksandrio en Kaburbon, 1931
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1931 Jiří Baum kun skulptisto František V. Foit veturis per aŭtomobilo Tatra 12 en Afriko. La aŭtomobilo estis plena de skulptistaj studioj de Foit, tial la veturado ne estis komforta. La vojaĝantoj iris el egiptia urbo Aleksandrio trans Kairo kaj preter la rivero Nilo suden. Ili trairis Egiption, Sudanon, sudanan urbon Ĥartumon kaj kongan urbon Kisangani. Poste ili kontinuis iradon en Ugandon kaj Kenjon. En Kenjo ambaŭ vojaĝantoj provis supreniri la monton Kilimanĝaro (5895 m), sed ili revenis el la altitudo 5500 m, ĉar ili suferis pro manko de oksigeno. Trans Tanzanio kaj Rodezio ili alvenis en sudan Afrikon. La ekskurso finiĝis en Kaburbo. La vojaĝo estis bonega provo de moravia aŭtomobilo Tatra 12. Ĝi estis la unua aŭtomobilo kun peraere fridigita motoro, kun kiu oni sukcesis transiri tutan Afrikon sen teĥnika difekto.
Aŭtomobila fabriko Tatra (fondita en la jaro 1850) situas en nordmoravia urbeto Kopřivnice. Ekde la jaro 1897 oni tie fabrikis aŭtomobilojn (la unua aŭtomobilo estis Präsident). La fama ĉefa konstruktoro Hans Ledwinka (1878-1967) havis sukcesan koncepton de peraere fridigita motoro kaj tuba spina framo kun pendolmovantaj duonradaksoj. Al Baum la aŭtomobilo tre plaĉis, tial li uzadis la tatrojn por ĉiuj venontaj vojaĝoj.
Posteŭloj de Baum, la ĉeĥoslovakaj vojaĝantoj Jiří Hanzelka (1920-2003) kaj Miroslav Zikmund, uzis spertojn de Baum. Ili uzis por sia vojaĝo en Afrikon kaj sudan Amerikon (1947-1950) la aŭtomobilon Tatra T87 (Tatraplán) kaj por la vojaĝo en Azion kaj Oceanion (1959-1964) du aŭtomobilojn Tatra 805.
Hispanio, Latvio, Litovio, Estonio, Skandinavio, 1932
[redakti | redakti fonton]Ekde la jaro 1932 Jiří Baum veturadis kun sia edzino Růžena Baumová, kun kiu li renkontiĝis en Hispana Klubo. Ili kune vojaĝis en Hispanion. La dua vojaĝo celis en ĉebaltajn landojn (Latvio, Litovio, Estonio) kaj Skandinavion (Finnlando, Svedio, Norvegio, Danio). Geedzoj Baum por ambaŭ siaj vojaĝoj uzis la aŭtomobilon Tatra 54.
Jiří Baum volis vojaĝi ankaŭ en Sovetunio, sed li neniam ricevis permesilon. Kial? Sovetunia registaro sciis, ke Baum ĉion priskribas objektive. Ili akceptus nur la vizitanton, kiu skribus pri Sovetunio nur pozitive (kiel ekz. la komunistoj Julius Fučík kaj Rudolf Luskač), ne objektive.
Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, 1935-1936
[redakti | redakti fonton]Post siaj sukcesoj la geedzoj Baum planis vojaĝon ĉirkaŭ la mondo. Jiří Baum estis tre konscienca vojaĝanto. Li diradis, ke „aventuroj dum vojaĝo estas kaŭzataj nur pro malbona preparado“. Tial li antaŭ ĉiu vojaĝo studis, lernis fremdajn lingvojn kaj pensis pri klimataj kaj geografiaj kondiĉoj de la lando, kiun li volis viziti. Li ne estis esperantisto, sed sciis 11 lingvojn, inkluzive de araba, svahila kaj malaja lingvoj. En kvin lingvoj li kapablis prelegi sen teksto sur papero.
Jiří Baum estis sperta fotisto. Liaj libroj enhavas multe da fotoj. Li verkis ne nur por adoltaj homoj, sed ankaŭ por infanoj kaj junularo. Ekzemple lia libro „Al nekonataj marbordoj de Brazilo“ (1939, K neznámým břehům Brasilie) temas pri knaboj, kiuj travivis ŝippereon, sed danke al amikeco kaj racia agado ili sukcese revenis hejmen. Stilo de Baum estas la stilo de bonega rakontanto. Krom tio Jiří Baum estis sciencisto, kiu en Aŭstralio priskribis la araneon Dinopsis subrufus, kiu ĉasas predon per reteto (araneaĵo) inter la unua kaj la dua paroj de siaj kruroj.
La fabriko Tatra konstruis por ĉeĥoslovaka armeo sesradan aŭtomobilon Tatra 72, kies kvar malantaŭaj duonradaksoj estis movigataj. Benzina motoro, peraere fridigita, havis povon 22 kW (30 ĉevalpovoj) kaj konsumon 18 l da benzino por 100 km. La plej granda rapideco estis 60 km/horo. Karoseria fabriko de Oldřich Uhlík (1888-1964) sur ĉasio de Tatra 72 konstruis la aŭtomobilon, en kiu la geedzoj povis dormi kaj kuiri. Post mallumigo la kuirejeto servis kiel malluma ĉambro por fotisto. Ekde tiu tempo Jiří Baum ekuzadis kvalitan reflektofotilon Rolleiflex.
La vojaĝo ĉirkaŭ la mondo (1935) komenciĝis en la aŭstralia okcidenta havenurbo Perth. Tiam Aŭstralio havis nur 6,5 milionojn da loĝantoj kaj ĝia ĉefurbo Canberra aspektis kiel iu antaŭurbo (nur kelkaj domoj kaj kinejo). La vojaĝantoj estimis kvaliton de sia aŭtomobilo Tatra 72 (nomata Miss Australia) en la dezerto Nullarbor, kie mankis vojoj. La vojaĝantoj vizitis la urbojn Adelajdo, Melburno, Kanbero, Sidnejo kaj Brisbano. En Kvinslandon ili veturis pertrajne. La geedzoj Baum estis patriotoj, kiuj en Aŭstralio prezentis sian landon al indiĝenoj. Jiří Baum prelegis pri Ĉeĥoslovakio en aŭstralia radio kaj alie. Li por siaj prelegoj portis du skatolojn, kiuj enhavis pezajn vitrajn diapozitivoj (85×85 mm) pri Ĉeĥoslovakio.
El Aŭstralio geedzoj Baum kontinuis vojaĝon trans Filipinoj (la insulo Mindanao) en Japanion (la insuloj Honŝu kaj Kjuŝu) kaj poste en Usonon. Ankaŭ tiuj etapoj estis interesaj kaj geedzoj Baum kolektis multe da interesaĵoj por la Nacia Muzeo kaj la Muzeo Náprstek en Prago.
Lasta vojaĝo – orienta kaj suda partoj de Afriko, 1938-1939
[redakti | redakti fonton]Kiam geedzoj Baum komenciĝis sian lastan vojaĝon, ili jam en Aŭstrio vidis naziajn flagojn kun svastikoj. Ili vizitis orientan kaj sudan Afrikon. Kiam la geedzoj Baum estis en Afriko, tie ili eksciis, ke germanaj nazioj okupis ĉelimajn teritoriojn de Ĉeĥoslovakio, tiel nomatajn Sudetojn. Jiří Baum povis resti en Afriko, Aŭstralio aŭ Usono. En multe da landoj li havis amikojn kaj utilajn kontaktojn. Sed geedzoj Baum revenis (la 13-an de marto 1939), por batali kontraŭ la nazioj en subtera movado. Ili malkonstruis specialan parton de sia aŭtomobilo Tatra 72, por ke ĝi ne estu konfiskita de nazioj.
Batalo kontraŭ nazioj
[redakti | redakti fonton]Post reveno, la geedzoj Baum kaŝe eklaboris en rezistaj grupoj RU-DA kaj Peticia Komitato „Ni restos fidelaj“ („Věrni zůstaneme“), kie laboris ankaŭ Anna Pollertová, fratino de Jiří Baum. Ili kopiis kontraŭnaziajn afiŝojn, kaŝis persekutitajn personojn. Jiří Baum, sperta fotisto, faris por rezistantoj diversajn fotistan laborojn (ekz. mikrokopiojn, fotojn de personoj, kiuj estis persekutitaj de Gestapo).
La grupo RU-DA estis maldekstrula rezista grupo, kiu serĉis kaj kolektis gravajn informojn pri germana armeo, sekreta germana laboratorio en Prago (Albertov), kie germanoj faris kaŝajn eksperimentojn kun splitado de atomaj kernoj, kaj pri aviadila industrio. Baumoj kaŝe fotis novajn tipojn de germanaj aviadiloj. La grupanoj kunlaboris kun polaj gerilanoj. Ili eĉ koruptis kelkajn germanajn geoficistojn kaj tiel ricevis sekretajn informojn. En la jaro 1941 Gestapo la grupon RU-DA likvidis.
La Peticia Komitato „Ni restos fidelaj“ (1939-1942) estis rezista grupo de nekomunismaj maldekstruloj (inter kiuj estis poŝtistoj, fervojistoj kaj kleraj homoj). La grupo kolektis informojn pri germana armeo, helpis al eksterleĝaj elmigruloj, distribuis kontraŭleĝajn presaĵojn kaj faris sabotadojn. Sekretariino de la grupo estis Anna Pollertová (1899-1945), kiu sian propraĵon dediĉis al rezista movado. Ŝi posedis kelkajn loĝejojn, en kiuj gerilanoj povis kaŝi sin. La 21-an de oktobro 1941 ŝi estis malliberigita kaj en januaro 1945 mortigita en Berlino-Plötzensee. La grupo Peticia Komitato „Ni restos fidelaj“ estis likvidita en la jaro 1942.
En la jaro 1941 al la geedzoj Baum naskiĝis la filo Petr, sed familia feliĉo nur nelonge daŭris. La 10-an de junio 1943 Jiří Baum estis malliberigita. El malliberejo en Prago (Karola Placo) li estis transportita en Terezín-on (Malgranda Fortikaĵo), de tie en Aŭŝvicon. En la jaro 1944 li mortis pro sepso en Varsovio.
Lia filo Petr Baum estas meĥanika inĝeniero. Ekde la jaro 1986 li vivas en Aŭstralio.
Verkoj de Baum
[redakti | redakti fonton]- Baum, J. (1929): Jedovatí pavouci a pavoučí jed. Folia medica 4: 74-77.
- Baum, J. (1929): Seznam pavouků Čech a Moravy. Čas. Nár. Muz. 103: 76-77.
- Baum, J. (1930): Doplněk seznamu pavouků. Čas. Čs. spol. entomol., 27: 131-133.
- Baum, J. (1930): Pa Belalang. 1-a eld., Prago, Arne Laurin, 16 paĝoj.
- Baum, J. (1933): Mimikry a podobné jevy u pavouků. Věda přír.14: 229-234.
- Baum, J. (1933): Africkou divočinou. Autem z Prahy k mysu Dobré naděje. 1-a eld., Prago, L. Souček, 106 paĝoj.
- Baum, J. (1934): Péče o potomstvo u pavouků. Věda přír., 15: 189-195.
- Baum, J. (1934): Nově získané zajímavé druhy mé sbírky pavouků. Čas. Čs. spol. entomol., 31: 82-84.
- Baum, J. (1934): A list of spiders collected by Dr. Obenberger near Nouzov in Middle Bohemia. sborník zoolog. odd. Nár. Muzea v Praze, 1: 50-51.
- Baum, J. (1935): Dobrodružná cesta malého černocha. 1-a eld., Prago, Státní nakladatelství, 94 paĝoj.
- Baum, J. (1936): Seznam pavouků nasbíraných panem Dr. Černosvitovem v Jugoslavii. Čas. Čs. spol. entomol., 33: 101.
- Baum, J. (1938): O některých zajímavých druzích pavouků vyskytujících se v republice Československé. Čas. Nár. Muz., řada přírodovědná, 112: 60-70.
- Baum, J. (1938): O výskytu některých našich pavouků. Čas. Nár. Muz., řada přírodovědná, 112: 302-307.
- Baum, J. (1938): On the habits of the Australian spider Dinopsis subrufus L. Koch. Věstník Čsl. zool. společ., 5: 28-33.
- Baum, J. (1939): Toulky po USA. 1-a eld., Prago, Česko-slovenská grafická unie, a. s., 146 paĝoj.
- Baum, J. (1939): K neznámým břehům Brasilie. 1-a eld., Prago, Státní nakladatelství, 72 paĝoj.
- Baum, J. (1939): Na březích Indického oceánu. 1-a eld., Prago, Česko-slovenská grafická unie, a. s., 44 paĝoj.
- Baum, J. (1945): Abdalova dobrodružná cesta. Dobrodružná cesta malajského hocha. 2-a eld., Prago, Vesmír, 196 paĝoj. (La unua eldono estis dum nazia okupado eldonita sub la pseŭdonimo Růžena Baumová.)
- Baum, J. (1955): Ptactvo Velké Prahy. 1-a eld., Prago, Orbis, 179 paĝoj.
- Baum, J. (1955): Holub a Mašukulumbové. 2-a eld., Prago, Nakladatelství ČSAV, 127 paĝoj.
- Baum, J. (1956): Kolem zeměkoule. 1-a eld., Prago, Mladá fronta, 248 paĝoj.
- Baum, J. (1958): Havaj. 1-a eld., Prago, Mladá fronta, 85 paĝoj.
- Baum, J. (2007): Okolo zeměkoule autem a lodí. 1-a eld., Ed.: Baum, P., Brno, L. Marek, 294 paĝoj.
- Baum, J., Buchar, J. (1973): V říši pavouků. 2-a eld., Prago, Státní pedagogické nakladatelství, 284 paĝoj.
- Baum, J., Jůn, L., Jůnová Macková, A. (2012): Expeditio Obenberger. 1-a eld., Prago, Národní muzeum, 135 paĝoj.
- Jírovec, O., Černý, W., Štěpánek, O., Baum, J. (1947): Zoologická technika. 2-a eld., Prago, Česká akademie věd a umění, 320 paĝoj.
Verkoj de edzino de Baum
[redakti | redakti fonton]- Fikejzlová, R. (1941). Japonsko očima ženy. 1-a eld., Prago, Česká grafická unie, 176 paĝoj.
- Fikejzlová, R. (1941). Australie očima ženy. 1-a eld., Prago, Česká grafická unie, 130 paĝoj.
Fontoj - Verkoj pri Baum kaj lia edzino
[redakti | redakti fonton]- Doučková, J. (1993): Životní dráha Růženy Fikejzlové-Baumové. Chrudimské vlastivědné listy, 2: 5.
- Jůnová Macková, A., Jůn, L. (2011): Když cestovatel necestuje – přednáší. Příspěvek k popularizační, fotografické a filmové činnosti Dr. Jiřího Bauma. Časopis Národního muzea, řada historická, 180: 86-92.
- Kalač, P., Kůrka, A. (2007): Po stopách Jiřího Bauma. Po cestách prašných i literárních. Vesmír, 86: 20-27.