Karl Dedecius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Dedecius
Persona informo
Karl Dedecius
Naskiĝo 20-an de majo 1921 (1921-05-20)
en Łódź
Morto 26-an de februaro 2016 (2016-02-26) (94-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Südfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo lingvistoverkistotradukisto vd
Laborkampo translating activity • literaturo • translation from Polish • translation into German vd
Aktiva en Frankfurto ĉe MajnoDarmstadt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl DEDECIUS (naskiĝis la 20-an de majo 1921 en Lodzo, mortis la 26-an de februaro 2016 en Frankfurto ĉe Majno) – germana tradukisto kaj populariganto de la pola literaturo kaj la ruslingva literaturo. Li ankaŭ okupiĝis pri eseo-kreado kaj teorio de tradukado, publikigis en gazetaro kaj lekciis en altlernejoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Karl Dedecius naskiĝis en familio de germanoj, kiuj alvenis al Pollando de la ĉeĥaj Sudetoj kaj Ŝvabio. Li finis lodzan Gimnazion je la nomo al Stefan Żeromski. Dum la dua mondmilito estis enkorpigita al Wehrmacht en Frankfurto ĉe Odro. Somere 1942 troviĝis en la Orienta Fronto apud Stalingrado. En la jaroj 1943–1949 restis en la soveta mallibero, kie eklernis la rusan lingvon. Post fino de malliberigo ne revenis al la gepatra Lodzo, sed translokiĝis al sia fianĉino en Vajmaro, en tiutempa Germana Demokratia Respubliko. En 1952 elmigris al Federacia Respubliko Germanio. Dum pli ol 20 jaroj laboris kiel asekuristo en la frankfurta societo Allianz. Tiam hobie provis traduki. En 1959 aperis la unua volumo de liaj tradukoj de la pola liriko "Lekcja ciszy" (Lekcio de silento). Sensacion vekis lia traduko de "Myśli nieuczesane" (Pensoj nekombitaj), kiu disvendiĝis en eldonkvanto de pli ol 300 mil ekzempleroj.

En 1980 fondis kaj estis unua direktoro (ĝis 1999) de "Deutsches Polen-Institut" (Germana Instituto de Pola Kulturo) en Darmstadt, kiu okupiĝas pri popularigo de la pola kreado en Germanio kaj kontaktoj inter ambaŭ nacioj. Li eldonis kelkdekon da antologioj kaj volumoj de individuaj verkistoj. Estas eldonisto de la 50-voluma serio Polnische Bibliothek (Pola Biblioteko) ampleksanta la polan literaturon de mezepoko ĝis la nuntempo. Sume tradukis pli ol 300 poetoj kaj prozistoj, en tio Mickiewicz, Miłosz, Szymborska, Rózewicz, Lec, Herbert, Wojtyła. Kiel lia vivoverko estas konsiderata la 7-voluma Panorama der polnischen Literatur des 20. Jahrhunderts (Panoramo de la pola literaturo de la 20-a jarcento).

En 1963 renovigis kaj tenis proksiman kontakton kun la familia Lodzo. Post konsento la 19-an de novembro 2002 Karl Dedecius iĝis patrono de la Publika Gimnazio n-ro 43 en Lodzo.

De 2003 la polaj tradukistoj de la germana literaturo kaj la germanaj tradukistoj de la pola, ricevas premion je la nomo al Karl Dedecius. Laŭreatoj estas elektataj de la pola-germana ĵurio sub patroneco de Karl Dedecius.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Krom tradukado de fremdaj verkoj Karl Dedecius estas ankaŭ aŭtoro de libroj pri la polaj-germanaj rilatoj, literaturscienco kaj tradukteorio. En la pola lingvo aperis:

  • Konsulta libro por tradukistoj sub la titolo Notatnik tłumacza, który jest syntetycznym "(...) przeglądem teorii przekładu w jej historycznym rozwoju" (Notlibro de tradukisto, kiu estas sinteza "(...) trarigardo de tradukteorio en ties historia evoluo")
  • Książka jako wola i wyobrażenie (Libro kiel volo kaj imago)
  • Polacy i Niemcy w Europie (Poloj kaj germanoj en Eŭropo)
  • Rememoroj titolitaj Europejczyk z Łodzi (Eŭropano el Lodzo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elvira Grözinger, Andreas Lawaty (Hrsg.): Suche die Meinung: Karl Dedecius, dem Übersetzer und Mittler zum 65. Geburtstag. Otto Harrassowitz, Wiesbaden 1986, ISBN 3-447-02630-8.
  • Krzysztof A. Kuczyński: Karl Dedecius ambasador kultury polskiej w Niemczech (Karl Dedecius [[ambasadoro de la pola kulturo en Germanio), Lodza Universitato, Lodzo 2000, ISBN 83-7171-373-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]