Moskva Konferenco (1944)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kvara Moskva Konferenco,[1] ankaŭ Tolstoja Konferenco pro sia kodonomo Tolstoj, estis kunsido en Moskvo inter Winston Churchill kaj Stalin el la 9a al la 19a de oktobro, 1944.

Churchill faris sekretan proponon sur paperpeco dividante post-militan Eŭropon en okcidenta kaj soveta influsferoj, jene: agnosko de sovetaj interesoj en Pollando; Sovetunio kontrolus 90% el Rumanio kaj 75% el Bulgario; Okcidento kontrolus 90% el Grekio; Hungario kaj Jugoslavio estus disigitaj 50-50. Stalin ekzamenis la paperpecon kaj malakceptis la proponon. Tamen oni konservis kopion de la paperpeco.

Ne estis usonanoj kaj Churchill ne rakontis al ili pri la procenta propono. Sed tiu propono estis diskonigita de la sovetoj. Usono neniam indikis interkonsenton kun tio. La proponita procenta divido neniam estis menciita en la Jalta Konferenco aŭ aliaj kunsidoj.[2] Leffler asertis ke ĝi "konfirmis ke Orienta Eŭropo, dekomence almenaŭ, kuŝus ene de la influsfero de Sovetunio."[3]

Stalin akceptis ke Sovetunio eniru en milito kontraŭ Japanio, kaj la britoj akceptis revenigi al Sovetunio la sovetajn civitanojn liberigitajn el germanoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelkaj britaj fontoj nomas tiun la Dua Moskva Konferenco ĉar ĝi estis la dua fojo ke Churchill kaj Stalin kunsidis konference en Moskvo. La antaŭa fojo estis la Konferenco de 1942 (Fact File : Second Moscow Conference 9 to 19 October 1944 Arkivita la 20an de aŭgusto 2010 en Wayback Machine fare de BBC) Alirita la 8an de februaro 2019.
  2. Siracusa, "The Night Stalin and Churchill Divided Europe: The View from Washington".
  3. Melvyn Leffler, Cambridge History of the Cold War: Volume 1 (Cambridge University Press, 2012), p. 175 Alirita la 8an de februaro 2019.
  4. Tolstoy, Nikolai. The Secret Betrayal. Charles Scribner' Sons (1977). p. 75. ISBN 0-684-15635-0.