Pentala Harikrishna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentala Harikrishna
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1986 (1986-05-10) (37-jaraĝa)
en Guntur
Ŝtataneco Barato
Alma mater Vignan Schools
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Harikrishna PENTALA naskiĝis la  10-an de majo 1986(nun 1986-05-10) estas barata ŝaka grandmajstro. La 12-an de septembro 2001 li fariĝis la plej juna grandmajstro el Barato, rekordo nun tenita de Parimarjan Negi. Li estis ĉampiono de la Komunumo de Nacioj en 2001, Monda juniora ĉampiono en 2004 kaj azia individua ĉampiono en 2011.

Harikrishna venkis la Tata Steel Group B en 2012 kaj en Biel MTO Masters Turniro en 2013. Li reprezentis Baraton ĉe sep Ŝakolimpikoj de 2000 ĝis 2012 kaj gajnis bronzan teaman medalon ĉe la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo en 2010. Ĉe la Azia Teama Ĉampionumo, Harikrishna gajnis oran teaman medalon unufoje, arĝentan dufoje kaj individuan bronzan medalon unufoje.

En februaro 2013 la FIDE Elo-nombro de Harikrishna superis 2700 unuafoje. Li aperis unuafoje en la "Pintaj 10" de la monda FIDE rangolisto en novembro 2016 per Elo de 2768.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Harikrishna naskiĝis en Guntur, Andra-Pradeŝo, Barato.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Junioro[redakti | redakti fonton]

Harikrishna estis tre sukcesa juniora ludanto, li gajnis la baratan ĉampionumon sub-8 (1993), sub-10 (1995), sub-14 (1999), sub-15 (1998) kaj sub-18 (1998). Li gajnis la Sub-18 premion ĉe la Ŝakturniro Komunumo de Nacioj en 1999. Li venkis en la Monda sub-10 Ĉampionumo 1996.

Lia progreso estis tia ke en la aĝo de 14 jaroj kaj 5 monatoj li aliĝis al la barata teamo por la Ŝakolimpiko 2000 en kiu li atingas 6½ poentoj el 11 per kiuj li gajnas sian unuan grandmajstran normon. La dua kaj tria normoj baldaŭ venis poste per solida 6½/13 rezulto en la Turniro Corus Grupo B kaj la sepa loko ĉe la Azia Individua Ĉampionumo kun 7/11. Tiu lasta normo same kvalifikis lin por la FIDE Monda Ŝaka Ĉampionumo 2002 kaj certigis lian grandmajstran titolon, atingis la postulatan Elo-nombron 2500 en la FIDE rangolisto de julio 2000.

2001-2004[redakti | redakti fonton]

Tuj post tio li gajnis la Commonwealth Championship okazigita en Londono,[1] post venko je la finalo kontraŭ Alexei Barsov kaj Krishnan Sasikiran en Hastings Chess Congress ĉe la komenco de 2002. En 2002 li finis per duonpoento malantaŭ Sasikiran en la Barata Ŝaka Ĉampionumo. Harikrishna atingis la trian pozición ĉe Hastings kaj duan lokon ĉe la Nacia A Ĉampionumo en Mumbajo. Li kundividis la duan lokon kun Vasilios Kotronias kaj Paul Motwani en la Brita Ŝaka Ĉampionumo 2003.

Harikrishna estis dua ĉe la Sharjah Open duona punkto malantaŭ Kotsur, kundividis la sepan pozicion ĉe la Parsvanth Malferma Turniro, kundividis la okan ĉe la Tata Malferma Turniro kaj duan ĉe la Azia Zona 3.1b Turniro okazigita en Dako, unu punkto malantaŭ Surya Shekhar Ganguly kaj dividis la trian pozicion en GibTelecom Masters, unu punkto malantaŭ Nigel Short. Kelkajn monatojn poste li atingis la sesan pozicion per duona punkto malantaŭ Shakhriyar Mamedyarov ĉe la forta Dubai Malferma Turniro.

Inter la januara 2003 kaj oktobra 2005 rangolistoj, Harikrishna travivis stabilan plialtiĝon de 2539 ĝis 2673, atingante 2600 en julio 2004.

Harikrishna en 2004 atingis la kvaran lokon ĉe la Abu Dhabi Open, duona punkto malantaŭ Dmitry Bocharov, la trian en la Pune Super GM evento, punkto malantaŭ la gajninto Liviu-Dieter Nisipeanu sed ludis solide por Barato ĉe la Ŝakolimpiko 2004. Tiuj prezentoj kulminis per gajnado de la Monda Juniora Ŝaka Campionumo, kiu okazis en Koĉi, Barato en novembro 2004, gajnante 10/13 kun Tigran L Petrosian kaj Zhao Jun duonan punkton malantaŭe.

2005-2009[redakti | redakti fonton]

Tia sukceso portis invitojn al pli fortaj turniroj, kiel ekzemple Bermuda komence de 2005 kie malgraŭ malvenko kontraŭ Boris Gelfand en la oka raŭndo sed venkoj en la du lastaj rondoj poziciigis lin en la unua pozicio. Li atingis la 7an en Dos Hermanas kaj kvinan pozicion en HB Global Challenge. Li venkis en la Sanjin Hotela Pokalo, per forta poentaro 8½/11.[2] Li kundividis la duan pozicion ĉe la Mainz Ordiz Malferma Turniro. Li gajnis la Essent Crown Group en oktobro 2005 per 4/6.

En marto 2006 Harikrishna dividis la unuan pozicion kun Gabriel Sargissian, Ahmed Adly, Mamedyarov kaj Igor-Alexander Nataf ĉe la Reykjavik Malferma Turniro kun 7/9. Post konkurado en la 37-a Ŝakolimpiko, li havis malbonan monaton kun lasta loko ĉe Aerosvit, kvankam li revenis kun venko ĉe Marx Gyorgy Memorturniro tiam gajnis la Chess960 Junioran Ŝakkonkurson venkante en la lastaj kvar ludoj kontraŭ Arkadij Naiditsch kun la fina poentaro 4½-3½. La jaro 2007 komenciĝis per malbona rezulto 3½/9 ĉe la Aeroflot Malferma Turniro sed li rekuperiĝis per la tria pozicio ĉe la Montreala Internacia Turniro, perdante en la fina raŭndo kontraŭ la gajninto Vassily Ivanchuk. Harikrishna kundividis la unuan pozicion ĉe Marx Gyorgy. Ĉe la fino de 2007 li perdis 3-1 en la finalo de la Carlos Torre Memorturniro kaj atingis la kvaran pozicion.[3]

Harikrishna ludis turnirojn malpli ofte post 2007 sed finis kvara ĉe la 2008 Corus Group B per 7½/13. Li gajnis en decidrondoj ĉe la Spice Pokalo en Lubbock, Usono dum septembro 2008.

Perdo en la lasta rondo kontraŭ Peter Svidler poziciigis Harikrishna de kungvidanto ĝis sepa ĉe la Gibraltar Chess Congress 2009, sed venkis en la Nancy Rapid Turniro monaton poste per punkto antaŭ Georg Meier. Li perdis tri sinsekvajn ludojn ĉe la 39-a Bosna Turniro kaj finis kvina el ses (4/10). Ĉe la Chigorin Memorturniro li estis dekkvina en la malferma sekcio. Li finis la jaron per venko en la Azia Teama Ĉampionumo kiel membro de la Barata teamo.

2010-2013[redakti | redakti fonton]

Harikrishna kundividis la sesan pozicion en Corus Chess Group B kun 6½/13 en januaro 2010 li havis malbonan rezulton ĉe la Azia Individua Ĉampionumo, en kiu li finis en la 23-a pozicio. Iu konsolo venis post venko (kun Ehlvest) ĉe la New York Internacia Turniro. Li dividis la duan lokon per 7/9 ĉe la Monda Malferma Turniro, duona punkto malantaŭ Viktor Láznička. Lia forta efikeco en la Aziaj Ludoj kaj hispana ligo (inkluzive de venko super Maxime Vachier-Lagrave) kune kun solida prezento en la Ŝakolimpiko helpis reakiri lian Elo-nombron de 2667 post stabila falo inter aprilo 2009 (2686) kaj julion 2010 (2645).

En januaro 2011, li venis naŭa per 7/10 poentaro ĉe Ĝibraltaro. En majo 2011 li gajnis la Azian Ŝakan Ĉampionumon post egaleco kun Yu Yangyi kaj Nguyễn Ngọc Trường Sơn 6½/9, kundividis la duan lokon kun Robert Hess kaj Alejandro Ramirez ĉe la Ĉikago Malferma Turniro duonan punkton malantaŭ Timur Gareev. Li luktis ĉe la Monda Teama Ĉampionumo kontraŭ preskaŭ ekskluzive 2700 ludantoj, gajnante 3½/9 kaj estis eliminita dum la Ŝaka Monda Pokalo en la dua raŭndo 1½-½ de Dmitry Jakovenko.

Pentala ĉe Tata Steel Grupo A en 2013

Harikrishna komenciĝis 2012 per gajno de la Grupo B de Tata Steel, gajnante 9/13, duonan punkton antaŭ Alexander Motylev kaj Lazaro Bruzon, gajnante lokon en la 2013 Grupo A sekvita de venko ĉe la Cappelle-la-Grande Malferma Turniro per 7/9. En julio li atingis la trian pozicion ĉe la Benasque Open 8/10 kaj kvinan ĉe la Biel Master Turniro kun 7½/11. Harikrishna fermis la jaron kun la 40-a Ŝakolimpiko kaj finis la jaron ĉe sia plej alta rango ĝis tiam 2698.

Li debutis en la Tata Steel A-grupo en januaro 2013, Harikrishna finis en sepa loko kun 6½/13 kaj unuafoje trapasis la 2700. Malgraŭ kolapso ĉe la Capablanca in Memoriam en kiu Harikrishna gajnis 3/10, perdante kvar ludojn kaj malsukcesante venki, kio puŝis lin reen sub 2700, lia formo revenis en julio kun forta prezento en la greka ligo, venkante ĉe la Biel Majstroj per 8½/11 kaj kvinan lokon ĉe la HZ Malferma Turniro per nesuperita 7/9.

2014-2016[redakti | redakti fonton]

En januaro 2014 Harikrishna finis sepa en la Tata Steel Masters kun 5½/11 post lasta rondperdo kontraŭ Boris Gelfand kaj 12-a per 7/10 ĉe Ĝibraltaro. En julio li finis en la tria pozicio ĉe Biel. Malgraŭ ludado por la barata teamo ĉe la antaŭaj Ŝakolimpikoj, li ne partoprenis la 2014 eldonon, anstataŭe partoprenante en la turka ligo. Ĉe la inaŭgura Qatar Masters li atingis 5½/9 por kundividi la 25-an lokon.

Harikrishna komenciĝis 2015 per naŭa loko 7½/10 ĉe Ĝibraltaro, kun pluraj teamaj turniroj post inkluzive la Monda Teama Ĉampionumo en kiu li atingis poentaron de 5/9 en junio, li gajnis la 10-an Edmonton International per 7½/9, inkluzive de 5/5 je la komenco. Li finis la jaron gajnante nesuperitan 6/9 ĉe la Kataraj Majstroj Malferma Turniro por dekunua loko.

Dum februaro-marto 2016 li partoprenis IMSA Elite Mind Games, kiu okazis en Ĉinio.

Teamaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Harikrishna reprezentis Baraton en sep Ŝakolimpikoj, farante sian debuton en la aĝo de 14 jaroj kaj 5 monatoj dum la 34-a Ŝakolimpiko, kiu okazis en Istanbulo.

Ŝakolimpiko Individua rezulto Teama rezulto
Istanbulo 2000 6½/11 (27a) 8a
Bled 2002 3½/10 (102a) 29a
Calvià 2004 5½/11 (62a) 6a
Turino 2006 8/12 (14a) 30a
Dresdeno 2008 6/10 (13a) 16a
Ĥanti-Mansijsko 2010 6/10 (19a) 18a
Istanbulo 2012 5½/10 (12a) 35a

Harikrishna ankaŭ partoprenis en Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo, Azia Teama Ŝaka Ĉampionumo kaj Asian Games kun la jenaj rezultoj:

Evento Individua rezulto Teama Rezulto
13th Asian TCC 2003, Ĝodhpur, Barato 5/8 (4a) Arĝento
15th Asian Games 2006, Doho, Kataro 6½/9 (Arĝento) Oro
3rd Asian Indoor Games 2009, Hanojo, Vietnamio 4½/8 Bronzo
16th Asian TCC 2009, Kolkato, Barato 4/6 (Bronzo) Oro
7th World TCC 2010, Bursa, Turkio 4/8 (6a) Bronzo
16h Asian Games 2010, Kantono, Ĉinio 6/9 Bronzo
8th World TCC 2011, Ningbo, Ĉinio 3½/9 (7a) 8a
17th Asian TCC 2012, Zaozhuang Ĉinio 6/9 (4a) Arĝento
10th World TCC 2015, Tsakhkadzor, Armenio 5/9 (4a) 9a

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Harikrishna edziĝis al serbino Nadezda Stojanovic en 2018.

Rimarkindaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Ekzempla ludo[redakti | redakti fonton]

a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Posicio post 14...Da7. Ĉi tie blankaj ludas 15.Kb4!

La ludo montrita okazis en la Carlos Torre Memorturniro 2007, en Mérida, Meksiko. Ĉi tie Harikrishna per blankaj, alfrontas Vassily Ivanchuk, kiu estis numero 2 en la FIDE rangolisto de tiu tempo.

1. d4 Ĉf6 2. Ĉf3!? g6 3. Ĉbd2 d5 4. e3 Kg7 5. b4! (5. b3 c5) 5... O-O 6. Ke2 b6 7. Kb2 Ĉbd7 8. b5! Kb7 9. O-O a6 10. a4 axb5 11. axb5 Txa1 12. Dxa1 Da8 13. Ka3 Te8 14. Db2 Da7 15. Kb4! Kf8 16. Ta1 Db8 17. Ĉe5 e6 18. Kxf8 Ĉxf8 19. Ĉdf3 Ĉe4 20. c4 f6 21. Ĉc6 Kxc6 22. bxc6 Dd8 23. Db4 Dd6 24. Dxd6 Ĉxd6 25. cxd5 exd5 26. Ĉe1 Ĉe6 27. Ĉc2 f5 28. Kd3 Ĉe4 29. g4! Rf7 (29... fxg4 30. Kxe4 dxe4 31. Ta7 Tc8 32. Ĉb4 kun la ideo Ĉa6 sekvida de d5.) 30. Ĉb4 Td8 31. f3 Ĉd2 32. gxf5 gxf5 33. Rf2 f4 (33... Rf6 34. Td1 Ĉb3 35. f4 nigraj ne povus defendi la peonon f5) 34. exf4 Re7 (34... Ĉxf4 35. Re3 Ĉb3 36. Ta7 Ĉe6 37. Ĉxd5 Txd5 38. Kc4 Ta5 39. Txc7+ Rf6 40. Kxe6 Rxe6 41. Td7 Ĉxd4 42. Rxd4) 35. Te1 Rd6 36. Te5 Ĉxf4 37. Re3 Ĉxd3 38. Rxd3 Ĉxf3 39. Th5! 1-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crowther, Mark. The Week in Chess 356 (angle). Alirita 2020-10-13.
  2. Crowther, Mark. The Week in Chess 550 (angle). Alirita 2020-10-13.
  3. The Week in Chess 687 (angle). Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]