Marŭan la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marŭan la 1-a
kalifo de la Umajida Kaliflando
Persona informo
مروان بن الحكم
Naskiĝo 28-an de marto 623 (0623-03-28)
en Mekko
Morto 7-an de majo 685 (0685-05-07) (62-jaraĝa)
en Damasko
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Umajida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Umajadoj vd
Patro Al-Hakam ibn Abi al-'As vd
Gefratoj Al-Harith ibn al-Hakam • Yahya ibn al-Hakam • Ubayd Allah ibn al-Hakam vd
Edz(in)o Aisha bint Muawiyah bin Mughira • Fakhitah bint Abi Hashim vd
Infanoj Abd al-Malik ibn Marwan • Abd al-Aziz ibn Marwan • Bishr ibn Marwan • Muhammad ibn Marwan • Aban ibn Marwan • Ubayd Allah ibn Marwan vd
Parencoj Ĥalid bin Jazid • Marvano la 2-a vd
Profesio
Okupo wāli • politikistokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marŭan la 1-a, arabe مروان بن الحكم, Marŭān ibn al-Ḥakam (623-685) estis la kvara kalifo de la Umajida Kaliflando, kiu ekhavis la regadon de la dinastio post lia kvazaŭkuzo Mu'aŭija la 2-a abdikis en 684. La ascendo de Marŭan, nome la plej influa membro de la klano, markis ŝanĝon en la branĉo de la umajida dinastio el posteuloj de Abu Sufjan ibn Harb por iĝi posteuloj de Al-Hakam ibn Abi al-'As, estinte ambaŭ nepoj de Umaja ibn Abd Ŝams (kiu nomigis la dinastion). Al-Hakam estis nevo-kuzo de la tria el la Kvar Justaj Kalifoj nome Uthman ibn Affan.

La profeto Mahomedo sendis ambaŭ kaj ilian patron, Hakam ibn al-'As, al ekzilo, kun la ordono nereveni. Dum la regado de Uthman, li ordonis la revenon de Marŭan kaj eble de lia patro. Marŭan profitis sian rilaton kun la kalifo kaj estis nomumita guberniestro de Medino. Variaj postaj historiistoj kiel Ibn Tajmija kaj la sunaistoj ĝenerale demandas sin pri la aŭtenteco de tiu historio, ĉar ĝi ne venas de verkisto post la morto de Mahomedo.

Oni diras, ke dum la "Kamel-batalo" Marŭan ibn al-Hakam pafis sagon al la femuro de la generalo Talha, pro kio li mortis. Marŭan mortigis Talha revenĝe pro lia perfido al la tria kalifo Uthman.

Marŭan estis elpostenigita de Ali, kaj estis reenpostenigita de Mu'aŭija la 1-a. Marŭan perdis finfine sian urbon kiam Abd Allah ibn al-Zubajr ribelis kontraŭ Jazid la 1-a. De tie, Marŭan iris al Damasko, kie li estis proklamita kalifo post la abdiko de Mu'aŭija la 2-a.

La mallongdaŭra regado de Marŭan estis markita de interna milito inter la Umajidoj same kiel de milito kontraŭ Abd Allah ibn al-Zubajr kiu plue regis en Heĝazo, Irako, Egiptio kaj partoj de Sirio. Marŭan venkis en la interna milito de la Umajidoj, kies rezulto estis ke la nova dinastio de la Umajida Kaliflando venis al marŭanidoj, kiuj anstataŭis la linion de sufjanidoj. Li povis rekonkeri Egiption kaj Sirion el Abdullah, sed li ne povis definitive venki lin tute. La Ĥariĝistoj, dume, estis establintaj sendependan ŝtaton en Centra Arabio kaj estis okazintaj tumultoj en la teritorioj de la aktualaj Irano kaj Irako.

Li estis la patro de Abd al-Aziz (patro de Umar la 2-a), de Abd al-Malik, kiu sukcedis lin kaj de Al-Himar (patro de Marŭan la 2-a).