The Waste Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Waste Land
skribita verko • poemorakonta poezio
Aŭtoroj
Aŭtoro T. S. Eliot
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1922
Eldonejo Horace Liveright
Ĝenro poezio
vdr
klaku la bildon por trafoliumi la verkon
Epigrafo kaj dediĉo de la poemo

The Waste Land (esperantigita La detruita lando, eblas ankaŭ La dezerta landoLa RubLando) estas angla eposa poemo (kaj ne epopeo kiel iuj erare supozas) fare de Thomas Stearns Eliot, kaj unue publikigita en la angla en 1922.

Eliot, kune kun verkistoj kiel ekzemple Ezra Pound (por poezio) kaj Virginia Woolf (por prozo), estis unu el la elstaraj figuroj en la kampo de modernisma literaturo. La detruita lando estas unu el la plej famaj kaj priparolitaj poeziaj verkoj de la 20-a jarcento. Ĝiaj ĉeftemoj estas la falo de okcidenta civilizo kaj la vaneco de la lukto de individuo, ene de la kunteksto de la falanta civilizo, reestigi signifon al sia vivo.

La verko estis ricevita kun miksitaj reagoj; multaj laŭdis ĝin pro la potenco kaj kredindeco en prezentado de la tute ampleksa malespero kaj la homa kondiĉo de la frua 20-a jarcento en la Okcidento, pro ĉio malbela kaj kompatinda en ĝi, same kiel por la noviga kaj brila poezia tekniko utiligita de la poeto. Aliaj, inkluzive de P. Al. Lucas, malŝatis la verkon ek de ĝia unue apero en la oktobra numero de la poezia revuo Criterion (Kriterio). Sed malgraŭ tio la verko fariĝis unu el la ĉefaj ekzemploj de la nova ondo de poezio de tiu tempo. The Waste Land estas konsiderata kiel reprezento de la seniluziiĝo de la postmilita generacio. Iuj opinias ke la peza dependo je aludoj, aparte al figuroj de la greka kaj romia mitologioj, estas malforto de la verko, ĉar ĝi ekskludas la "averaĝan" leganton, sed tamen la poemo restas unu el la plej legataj verkoj de Eliot.

Ekzameno de fruaj manuskriptaj versioj de la verko malkaŝas ke la poemo origine havis duoblan longon ol kiu aperis en la eldonita versio. Tio estas parte pro masiva redaktado de la verko fare de Ezra Pound, kolego kaj amiko de Eliot, kiu donis la manuskripton al li por reviziado. Eliot mem forigis grandajn partojn dum la redakto. Poste estis publikigita elekto de la skizoj, kio donis bonan indikon pri la amplekso de la redukta laboro.

Eliot aludas al granda elekto de verkoj de la proksima kaj malproksima pasinteco, citante kelkajn el ili, kaj kreante parafrazojn de aliaj bonkonataj citaĵoj. En la verko, malsamaj voĉoj de diversaj roluloj estas aŭditaj, sed ili ĉiuj havas komunan konscion. Interalie, li rilatas al verkoj de Petronio, Vergilio, Ovidio, Sankta Aŭgusteno, Danto, Ŝekspiro, Edmund Spenser (La poemo Prothalamion, en versoj 3, 176 kaj denove en 183, 184), Gérard de Nerval, Thomas Kyd, Thomas Middleton, John Webster, John Milton, Andrew Marvell, Charles Baudelaire (versoj 1, 76), Richard Wagner (Tristano kaj Izoldo, en versoj 1, 31-34 kaj denove en 42), Oliver Goldsmith, Hermann Hesse, Paul Verlaine kaj Aldous Huxley.

Verkinte Eliot ankaŭ faras ampleksan uzon de sanktaj skribaĵoj kiel ekzemple la Biblio, la hinduaj Upaniŝadoj kaj la "Prediko de Fajro" de la Budho, kune kun antropologiaj teoriaj skribaĵoj, kiel ekzemple The Golden Bough (La ora branĉo) de James Frazer kaj From Ritual to Romance (De rito al romanco) de Jessie Weston.

La verko estas dividita en kvin partojn (aŭ sekciojn):

  1. The Burial of the Dead (La Entombigo de la Mortintoj) - kie la unua strofo estas rememoriga pri la La rakontoj de Canterbury pro la mencio de printempo.
  2. A Game of Chess (Ludo de Ŝako)
  3. The Fire Sermon (La Prediko de Fajro)
  4. Death by Water (Morto per Akvo)
  5. What the Thunder Said (Kion Diris la Tondro) - tre filozofia diskuto, kiu traktas la Unuan Mondmiliton, iluzio de malpleno, civilizacio, entenantas historiajn referencojn kiel la Biblio kaj diversaj mitologioj.

La verko estis akompanita per la dediĉo: "For Ezra Pound: 'il miglior fabbro'", signifante: "Por Ezra Pound, la pli bona metiisto".

Kiel enkondukon al la verko, Eliot citis el la Satyricon de Petronio: NAM Sybillam quidem Cumis ego ipse oculis meis vidi in ampulla pendere, et cum illi pueri dicerent: Στβμλλ τί Θελεις; respondbat illa: άπσΘνειν Θελω

Mi vidis per miaj propraj okuloj la Sibilon de Kumo (Cumae) pendanta ene de ŝia kaĝo, kaj kiam la infanoj diris al ŝi: "Sibilo, kion vi volas?", ŝi respondis: "Mi volas morti." (Kiel en la originalo, la demando kaj la respondo estas skribitaj en la greka kaj la ceteraj en la latina).

La eldono ankaŭ akompanis, post la fino de la poemo, pluraj paĝoj da notoj pri certaj linioj kaj partoj de la teksto, en kiuj Eliot provis iom klarigi kelkajn el la bildigoj, citaĵoj kaj literaturaj aludoj (referencoj al konataj verkoj de literaturo). Kelkaj el la komentoj ja kontribuas al la kompreno de la verko, sed kelkaj el ili, iuj argumentas, estas eĉ pli malfacile deĉifreblaj ol la originalo, kaj estas multaj obskuraj alineoj – io, kio ne estis traktita en la komentoj de la poeto. Eliot aldonis la notojn laŭ la peto de sia eldonisto, kiu deziris plilongigi la tekston kiel eble plej multe, por pravigi la presadon libroforme kiel libro en sia propra rajto; tial, nemalmultaj fakuloj opinias, ke la famaj komentoj estis intence kaj malice semitaj per neklaraj kaj sensignifaj sugestoj, kiuj ĉiuj celas kaŭzi frustriĝon ĉe la senhelpaj poeziokritikistoj.

La verko estis tradukita la multaj lingvoj, sed verŝajne ankoraŭ ne en Esperanton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • The Waste Land ĉe bartleby.com. Jen la enkonduko, la enhavo de la verko kaj la notoj de la poeto, kiel ili aperis en la originalo.
  • Eliot reads The Waste Land - Eliot legas la tutan verkon (dividitan en kvar dosierojn). La rimarkoj lumigas la signifon de kelkaj el la alineoj, precipe koncerne la ironian tonon kaj la apartigon inter diversaj parolantoj.
  • Esploring the Waste Land - hiperteksta eldono de La Dezerta Tero, inkluzive de la notoj de la poeto, kromaj notoj, ligiloj al koncernaj retejoj por plia legado, kaj utila terminaro.