Ĉeĥoslovaka rezistomovado (1939-1945)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉeĥoslovaka rezistomovado)
Memormonumento en angulo de la Palaco Petschek rememoras la viktimojn de Heydrichiáda.

La Ĉeĥoslovaka rezistomovado, nome la rezistomovado kontraŭ la Germana okupacio de la Protektorato Bohemio kaj Moravio dum la Dua Mondmilito estas malabunde dokumentita afero. Kompare kun aliaj landoj sub germana okupacio, estis en Ĉeĥio malmulta formala rezistado, parte pro efektiva Germana politiko kiu malhelpis agadon de rezistado kaj nuligis la organizojn de rezistado. En la komencaj tagoj de la milito, Ĉeĥoj partoprenis en bojkoto de publika transporto kaj al grandskalaj paradoj. Poste, armitaj partizanaj grupoj partoprenis en sabotado kaj bataletoj kontraŭ la Germanaj policfortoj. Rezistado pintis en la Praga ribelo de majo 1945; dum la armeoj de Sovetunio alproksimiĝis, ĉirkaŭ 30 000 Ĉeĥoj armiĝis. Kvar tagoj de sangelverŝa surstrata batalado okazis antaŭ la soveta Ruĝa Armeo eniris en preskaŭ liberigita urbo.

Agado[redakti | redakti fonton]

La Internacia Studenta Tago rememoras la jariĝon de Nazia sturmado en la Universitato de Prago en 1939 post manofestacioj kontraŭ la Germana okupo de Ĉeĥoslovakio. Ĉiuj ĉeĥaj universitatoj kaj altlernejoj estis fermitaj, ĉirkaŭ 1200 studentoj estis senditaj al Naziaj koncentrejoj, kaj naŭ studentestroj kaj profesoroj estis ekzekutitaj.[1]

Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich (ankaŭ nomata Operaco Anthropoid) estis plenumita la 27-an de majo 1942 en Prago-Libeň (Ĉeĥio). La atencon faris la ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj Josef Valčík, Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš, kiuj estis speciale trejnitaj por tiu ĉi tasko en Britio. Temis pri la sola atenco kontraŭ tiom altranga reprezentanto de la germanaj armitaj fortoj dum la tuta Dua Mondmilito. Reinhard Heydrich en 1941 kaj 1942 estis reprezentanta regna protektoro de la Protektorato Bohemio kaj Moravio, do la plej alta reprezentanto de la okupaciaj fortoj.

La Praga ribelo (en ĉeĥa: Pražské povstání) de 1945 estis parte sukcesa klopodo fare de la Ĉeĥa rezistomovado por liberigi la urbon Prago el la Germana okupacio. Germanaj trupoj kontraŭatakis, sed ilia avanco estis malrapidigita pere de barikadoj konstruitaj de ĉeĥoj. La 8an de majo, ĉeĥaj kaj germanaj estroj subskribis batalĉeson permesante ke la germanaj fortoj retiriĝu el la urbo, sed ne ĉiuj unuoj Waffen-SS obeis. La batalado pluis ĝis la 9a de majo, kiam la Ruĝa Armeo eniris en preskaŭ liberigita urbo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bartošek, Karel (1965). The Prague Uprising. Artia.
  • Beneš, Edvard (1954). Memoirs of Dr Eduard Benes: From Munich to New War and New Victory. Translated by Godfrey Lias. Connecticut: Greenwood Press.
  • Crampton, RJ (1997). Eastern Europe in the Twentieth Century — and After. Londono: eldonejo Routledge. ISBN 0-415-16423-0.
  • Hrošová, Marie (2012), Na každém kroku boj (1a eld.), Nové Město u Chlumce nad Cidlinou: Český svaz bojovníků za svobodu, ISBN 978-80-260-2483-5
  • Luža, Radomír (Decembro 1969). "The Communist Party of Czechoslovakia and the Czech Resistance, 1939–1945". Slavic Review. 28 (4).
  • Mastný, Vojtěch (1971). The Czechs Under Nazi Rule: The Failure of National Resistance, 1939–1942. Novjorko: Columbia University Press. ISBN 0-231-03303-6.