Ĉikitaj sekaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 12:42, 6 jan. 2015 farita de Dimaniznik (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Forest, Santa Criz Dept, Bolivia.jpg
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.

La ĉikitaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la amazona ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Bolivio kaj Brazilo kaj situas proksimume en la sama regiono kie oni parolas la ĉikitan lingvon. La ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉikitaj sekaj arbaroj kovras areon de 230 600 kvadrataj kilometroj. La ekoregiono troviĝas al oriento de Andoj, en la malaltaĵoj de orienta Bolivio kaj de la brazilaj subŝtatoj de Mato-Groso kaj Rondonio. La tropikaj humidaj arbaroj de Amazonio troviĝas al okcidento kaj nordokcidento. La vasta savana Cerado-ekoregiono troviĝas al nordo kaj nordoriento, kaj Pantanalo, ekoregiono el la biomo de Inunditaj herbejoj kaj savanoj, al oriento. La sekaj arbaroj de Granda Ĉako situas suden.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de la ĉikitaj sekaj arbaroj estas tropika, kun akcentita seka sezono dum la vintro de la suda duonglobo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj Flago-de-Kolombio.svg Kolombio
NT0210 Ĉako Flago-de-Argentino.svg Argentino, Flago-de-Bolivio.svg Bolivio, Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj Flago-de-Bolivio.svg Bolivio, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj Flago-de-Kubo.svg Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj Flago-de-Jamajko.svg Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj Flago-de-Peruo.svg Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago Flago-de-Trinidado-kaj-Tobago.svg Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro, Flago-de-Peruo.svg Peruo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]