-es
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
En baza senco, -es estas elemento de la korelativa sistemo de Esperanto. Por detaloj vidu la artikolon korelativo. La origino estas la germanaj vortoj wessen (= kies) kaj dessen (= ties) kun rilato al la ĝermana -s genitiva.
Mallonge antaŭ la publikigo Esperanton -es indikis kvaran gramatikan tempon, nome perfekton: "hieraŭ mi leges tiun libron", sed Zamenhof decidis elimini ĝin. Alfabete ĝi estis parto de la serio "-as, -es, -is, -os" de la estanteco tra la estinteco(j) al la estonteco.