Leuzigen
Leuzigen | |
---|---|
Blazono de Leuzigen | |
Lernejo de Leuzigen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Büren |
Koordinatoj | 47° 10′ 35″ N 7° 27′ 35″ O / 47.17639 °N, 7.45972 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 35″ N 7° 27′ 35″ O / 47.17639 °N, 7.45972 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1193 |
Areo | 10,31 km² |
Alteco | 456 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3297 |
Komunumkodo | 0388 |
Mapo de Leuzigen | |
Leuzigen (prononcu lojcign) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1193 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Leuzigen situas tri kilometrojn sudokcidente de la urbo Soloturno. Ĝi estas la plej nordorienta komunumo de la regiono kaj administra distrokto Seeland [en Esperanto ankaŭ Lagolando] ĉe la norda bordo de la rivero Aro sude de la montoĉeno Bucheggberg. En nordo, oriento kaj sudo la komunumo limas al Kantono Soloturno, nur en okcidento ĝi estas konektita kun Kantono Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Leuzigen kaj la kvartaloj Weier, Mettle, Rosematt, Hundshübeli, Brunnader, Mühle, Burg.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,31 km², de kiuj 39,8% estas kovritaj de arbaro, 45,5% servas por agrikulturo kaj 11,3% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Leuzigen limas en nordo al Selzach (SO), en oriento al Lüsslingen-Nennigkofen (SO), en nordoriento al Lüterkofen-Ichertswil, en sudo al Buchegg (SO), en okcidento al Arch.
Trafiko
Tra Leuzigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Lyss al Soloturno. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A5, kiu pasas tra la tuta komunumo, troviĝas okcidente en distanco de 3 kilometroj (Grenchen) kaj oriente en distanco de kvar kilometroj (Soloturno okcidento). la fervojlinio de Soloturno al Büren, kiu pasas tra la komunumo, estis en la jaro 1994 fermita por la persona transporto. La konekto al la publika transporteto funkcias per du buslinioj de Soloturno al Zollikofen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Leuzigen datiĝas el la jaro 1235 kiel Loxingen. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj tombomontetoj, kiuj verŝajne datiĝas el la Hallstatt-epoko, kaj restaĵo de romia bieno kaj la romia vojo de Soloturno al Studen. Ĉe la okcidenta flanko de la vilaĝo estiĝis en la 11-a kaj 12-a jarcento apud jakoba pilgrimejo priorejo de la kluniacenzoj kaj preĝejo konsekrita al Johano la Baptisto. Dum mezepoko Leuzigen estis tribunalejo de la kiburga kampargrafejo Burgonjo kaj ek de la jaro 1406 tribunalejo de la tribunaldistrikto de la berna kampartribunalo Zollikofen. Kiel parto de la Senjorujo Strassberg-Büren la loko fariĝis en la jaro 1388 havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita en la jaro 1393 al la kamparvoktejo Büren, kies parto ĝi restis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Leuzigen estis atribuita kiel politika komunumo al la distrikto Büren, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Seeland. [2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Leuzigen
- Leuzigen en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Leuzigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|