Alessandro Bausani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alessandro Bausani
Alessandro Bausani (foto gentilmente concessa da Eros Baldissera).jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1921 (1921-05-29)
en Romo
Morto 12-an de marto 1988 (1988-03-12) (66-jara)
en Romo
Lingvoj Esperantoitala lingvoangla lingvofranca lingvoalbana lingvomalta lingvohispana lingvoeŭska lingvoaraba lingvopersa lingvoturka lingvoindonezia lingvourduoPaŝtuna lingvonorma ĉina lingvoRapanuia lingvorusa lingvoĈeroka lingvohindia lingvo
Ŝtataneco ItalioReĝlando de Italio
Okupo
Okupo islamologo • historiisto de religioj • esperantisto • universitata profesoro • tradukistoorientalisto
Information icon.svg
vdr

Alessandro Bausani naskiĝis en Romo, 29-an de majo 1921 kaj mortis sameloke 1988. Li estis orientalisto itala, unu el plej grandaj studantoj italaj de Islamo, tradukisto kaj komentisto de unu el plej gravaj versioj al itala lingvo de Korano.

De 1963 ĝis 1985 Bausani instruis la persan kaj la indonezian lingvon en Istituto Universitario Orientale di Napoli (nuntempe Università degli studi di Napoli "L'Orientale"), kaj sinsekve islamscienco en Scuola Orientale de la Facoltà di Lettere e Filosofia de Università La Sapienza de Romo. Li ankaŭ instruis en multaj aliaj institutoj de Italio.

Bausani ankaŭ interesiĝis kaj verkis pri diverstipaj konstruitaj lingvoj, inter kiuj notindas krom esperanto ankaŭ balaibalano el la islama civilizo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(nur pri konstruitaj lingvoj)

  • Geheim- und Universalsprachen: Entwicklung und Typologie (Stuttgart: Kohlhammer, 1970)
  • Le lingue inventate: linguaggi artificiali, linguaggi segreti, linguaggi universali, (Roma: Ubaldini, 1974.)
  • ”Lingvistiko, interlingvistiko, esperantologio : (historia panoramo de interlingvistiko kaj internaciaj valoroj de Esperanto)”, en Esperantologiaj Kajeroj 2, p. 181–199 (Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Filologiscienca Fakultato, 1977)
  • ”L'esperanto, una lingua che funziona”, Affari sociali internazionali, 1, (1981), represita en ’’L'esperanto’’, p. 32-36. (Pizo: Edistudio, 1982)
  • ”Funzione e pregi dell' Esperanto” en: La comunicazione internazionale tra politica e glottodidattica, p. 120–128 (Milano: Marzorati, 1987)