Aranĝismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aranĝismo estas protestanta movado, ligita al Nordameriko, kiu emfazas la eskatologion kaj la multajn Diajn "aranĝojn" (dispensations en la angla) pri la homaro. "Aranĝo" laŭ C. I. SCOFIELD (1843-1921) estas periodo de tempo kiam la homoj estas probitaj laŭ obeo de ia speca revelo de l' Dia volo. La Aranĝismo estas la hipotezo laŭ kiu malsamaj bibliaj aranĝoj havas malsamajn perilojn de savo. Sekve, homoj kiuj vivis en malsamaj epokoj estis savitaj sur malsamaj bazoj.