Atlaso (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Atlaso.
Atlaso
Natura satelito  de Saturno (XV)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Atlaso, aspektanta kiel fluganta subtaso (fotita de Cassini la 8-an de junio 2005)
Atlaso, aspektanta kiel fluganta subtaso (fotita de Cassini la 8-an de junio 2005)
Atlaso, aspektanta kiel fluganta subtaso (fotita de Cassini la 8-an de junio 2005)
satelito de Saturnoregula satelito
Oficiala nomo Saturno XV[1]
Aliaj nomoj S/1980 S 28 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Atlaso vd
Malkovro
Malkovrinto Richard J. Terrile[1]
Dato de malkovro 12-a de novembro 1980[1]
Loko de malkovro Usono[1]
Unua superflugo Voyager 1
(12-an de novembro 1980)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 137 670 km
Discentreco 0,0012
Klinangulo 0,003° ± 0,004° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 0.6017 tago
Fizikaj ecoj
Diametro 46 × 38 × 19 km (ne sfera)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(6,6 ± 0,6) × 1015 kg
(0,44 ± 0,11) × 103 kg/m3
~0,83 × 10−3 m/s2
~6,2 m/s
Rotacia periodo Kaptita rotacio
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~81 K
Albedo
Geometria albedo
0,4
0,4 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 18,5
vdr


Atlaso estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, kiu orbitas apud la rando de la ringo A.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Malkovris ĝin Richard J. Terrile, sur fotoj de Voyager 1 faritaj la 12-an de novembro 1980

Orbito[redakti | redakti fonton]

Laŭ nuna kono, Atlaso orbitas plej proksime ekstere de la rando de la ringo A, kaj ĝi estis tempe rigardita kiel paŝtist-satelito de tiu ringo. Oni nun opinias, ke la ringo estas "gardita" de orbita resonanco 7:6 de lunoj Jano kaj Epimeteo.

En 2004, maldensa ringo portempa nomata R/2004 S1 estis malkovrata en la orbito de Atlaso.

La atlasa orbito estas perturbata de Prometeo kaj, je malpli granda grado, de Pandoro; tio, kiu estigas ekartojn de 600 km de la teoria orbito, kaj precesio de tri ĉirkaŭ tri jaroj. Ĝia orbito estas verŝajne kaosa, kiel tiuj de Prometeo kaj Pandoro.

Suda poluso de Atlaso, Foto far de Cassini la 12-an de junio 2007

Formo[redakti | redakti fonton]

Grand-precizeca fotoj far de sondilo Cassini en julion 2005 montras ekvatoran kreston, kiu faras la lunon diskoforma. Tiu kresto aspektas pli glata ol la "polusaj" regionoj. Plej verŝajne estas amaso da polvo (aŭ "neĝo") altirata el la ringo. Oni trovas similan strukturon ĉe Pajno kaj Japeto. La alto de la kresto estas komparebla kun la grando de la lobo de Roche de la luno, tio signifas, ke kroma kumulo da polvo estus forbalaita de tajda forto.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia maldaŭra nomo estis S/1980 S 28. La 30-a de septembro 1983, IAU[2] aprobis nomi ĝin laŭ la titano Atlaso, ĉar oni tiam opiniis, ke ĝi "subtenis" la saturnajn ringojn, kiel Atlaso subtenis la ĉielon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]