Belga rezistado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Belga Rezistado)
Vartistino de Rezistado havigas unuan helpon al brita soldato vundita dum la batalo ĉe Antverpeno, 1944.

La Belga rezistadoBelga rezistomovado (en franca: Résistance belge, en nederlanda: Belgisch verzet) kolektive referencas al la rezistomovadoj kiuj opoziciis kontraŭ la Germana okupacio de Belgio dum la Dua Mondmilito. Ene de Belgio, la rezistado estis fragmentita en granda nombro de apartaj organizoj, dividitaj laŭ regionaj kaj politikaj instancoj. En la rezistado estis kaj viroj kaj virinoj el la kaj valonaj kaj flandraj partoj de la lando. Krom sabotado de militista infrastrukturo en la lando kaj mortigo de kunlaboremuloj, tiuj grupoj ankaŭ publikigis grandajn nombrojn de sekretaj gazetoj, arigis spionadon kaj preparis variajn fuĝoretojn kiuj helpis pilotojn de Aliancanoj faligintaj malantaŭ la linioj de la malamikoj fuĝi el Germani-okupita Eŭropo.

Dum la milito, oni ĉirkaŭkalkulis ke proksimume 5% de la landa loĝantaro estis iel en la rezistada aktiveco,[1] dum kelkaj ĉirkaŭkalkulis la nombron de rezistanoj mortigitaj en ĉirkaŭ 19 000; preskaŭ 25 % el ties "aktivaj" membroj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conway, Martin (2012). The Sorrows of Belgium: Liberation and Political Reconstruction, 1944–1947. Oxford: Oxford University Press. p. 21. ISBN 978-0-19-969434-1.
  2. Henri Bernard ĉirkaŭkalkulis 19,048 perdojn el ĉirkaŭ 70,000 aktivaj membroj. Citita en Bailly, Michel (8a de oktobro 1990). "20,000 Résistants Belges Tués". Le Soir. Alirita la 15an de februaro 2013.