Ciklopentanono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciklopentanono
Plata kemia strukturo de la Ciklopentanono
Tridimensia strukturo de la Ciklopentanono
Ciklopentanono estas senkolora likvaĵo kun agrabla odoro.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Ketociklopentano
  • Adipata ketono
Kemia formulo
C5H8O
CAS-numero-kodo 120-92-3
ChemSpider kodo 8141
PubChem-kodo 8452
Merck Index 15,2738
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora travidebla likvaĵo
Molmaso 84.12 g·mol−1
Denseco 0.9509 g cm−3
Fandpunkto −58.2 °C
Bolpunkto 130.6 °C
Refrakta indico  1,4366
Ekflama temperaturo 26 °C
Solvebleco Akvo:
Mortiga dozo (LD50) 1950 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R10 R36 R38
Sekureco (S2) S23
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P280, P302+352, P303+361+353, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+235, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Ciklopentanono estas cikla ketono, senkolora travidebla organika komponaĵo kun kvazaŭa piprodoro kaj ĝiaj vaporoj estas pli pezaj ol la aero. Industrie ĝi estas produktata per hejtado de la adipata acido al 285-290 °C en ĉeesto de baria hidroksido. Ciklopentanono estas peranto uzata en la produktado de sintezaj rezinoj, kaŭĉukoj, insekticidoj, pesticidoj, biologiaĵoj kaj farmaciaĵoj.

Ĉar la ciklopentanono estas pli peza ol la aero, ĝi estas danĝera al la medio. La substanco facile polimerizas sub la influo de acidaj kondiĉoj. Kiam varmigata, ĝi partoprenas en senhidratigaj reakcioj, produktantaj respektive 2-ciklopentileno-ciklopentanono kaj 2-ciklopentileno-2-ciklopentileno-ciklopentanono.[2]

Per hidrogenigo ĝi povas estigi duoblan ciklopentanolon kaj kun posta senhidratigo ĝi produktas la 2,2-kvarmetileno-ciklopentanonon. Ĝi uzatas kiel solvanto por la epoksaj inkoj kaj kiel farbo-forigilo por tinkturoj kaj lakoj. Ciklopentanono estas ordinara antaŭanto de parfumoj, ĉefe tiuj rilatitaj al la jasmeno kaj la jasmono.

Ekzemploj inkludas la 2-pentil-ciklopentanono kaj la 2-heptil-ciklopentanono. Ĝi estas multuza sinteza peranto, kaj estas antaŭanto de la ciklopentobarbitalo. Ciklopentanono uzatas ankaŭ en fabrikado de la ciklopentilamino, la pesticido pentikurono kaj la pentaetilciklanono (CAS numero 15301-52-7).

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Sintezo de la ciklopentanono per varma cikligo de la bariakalcia adipato.
Sintezo de ciklopentanono per cikligo de la baria adipato.

Reakcio[redakti | redakti fonton]

  • Ciklopentano estiĝas per reduktado de la ciklopentanono.[3]
Sintezo de ciklopentano per reduktado de la ciklopentanono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]