Entropa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Entropa ekspoziciata en la konstruaĵo Justus Lipsius en Bruselo

Entropa estas satira skulptaĵo kreita de polemika ĉeĥa artisto David Černý kiun la registaro de la Ĉeĥa respubliko taskigis verki artaĵon por celebri la okazon de ties prezidanteco de la Konsilio de Eŭropa Unio. Laŭplane la verko estis kreota per kunlaboro de 27 artistoj kaj artistaj grupoj el ĉiuj membroŝtatoj de EU; sed baldaŭ post ĝia instalo evidentiĝis, ke ĝi estas verko sole de Černý kaj liaj tri asistantoj. Pro la manieroj, kiel la unuopaj landoj estas montrataj, la ekspoziciaĵo estas multe pridisputata.

La artaĵo estis instalita la 12-an de januaro 2009. Moviĝo kaj plurmediaj komponentoj estis aktivigitaj kadre de "solena inaŭguro" en la 15-a de januaro 2009. La verko estas ekspoziciata en la konstruaĵo Justus Lipsius en Bruselo; kopio eble aperos sur muro de la Nova scenejo de la Nacia teatro en Prago.[1]

La Konsilio de Eŭropa Unio uzas sistemon de cirkulanta prezidanteco, en kiu la registaroj de unuopaj landoj alterniĝas en la regado, ĉiu por periodo de ses monatoj. Estas kutimo, ke la prezidantaj landoj kreas ekspoziciojn en la konstruaĵo Justus Lipsius, kutime nepolemikajn. Francio, kiu prezidis antaŭ Ĉeĥio, simple starigis grandan balonon en la francaj naciaj koloroj.[2]

Temo[redakti | redakti fonton]

La skulptaĵo celas esti originala kuniĝo de la temoj de eŭropa integriĝo kaj la stereotipoj kiuj plu regas pri ĉiu unuopa lando. Ĝia subtitolo Stereotipoj estas barieroj malkonstruendaj akordas kun la devizo de la ĉeĥa prezidanteco Eŭropo sen barieroj.

Montrataj landoj[redakti | redakti fonton]

Pro manko de klaraj indikoj flanke de la verkinto aŭ la oficiala prezentaĵo, eblas diversmaniere interpreti la aspekton de ĉiu lando en la verko. Jen ekzemplaj interpretoj:

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. I Slováci kritizují Entropu, přesto ozdobí Národní divadlo. ČT24.cz (14-a de januaro 2009). Alirita 14-a de januaro 2009.
  2. Castle, Stephen. Czech Republic chooses a bit of provocation to herald its EU presidency. International Herald Tribune (11-a de januaro 2009). Arkivita el la originalo je 2009-01-21. Alirita 14-a de januaro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]