Erinomo (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Erinomo. |
Erinomo | |
Natura satelito de Jupitero (XXV) | |
Oficiala nomo | Jupitero XXV[1] |
Aliaj nomoj | S/2000 J4 |
Historio | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
23-a de novembro 2000[1] Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 22 986 286 km |
Discentreco | 0,25524 |
Klinangulo | 163,738° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 711,96 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,2 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~4,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,8[2] |
Erinomo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro[redakti | redakti fonton]
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000, per la teleskopo de 2,2 m de diametro de la Universitato de Havajo.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj, maldaŭre nomata J/2000 J 2 al J 11[3]. Inter kiuj Erinomo, kiu, estante tiam la kvara jupitera satelito malkovrita en 2000, ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 4:
Ĝiaj grando kaj maso (3,2 km kaj 7,5 × 1013 kg) estas estimataĵoj laŭ ĝia videbla magnitudo, 22,8, laŭ la hipotezo, ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
Nomo[redakti | redakti fonton]
La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Erinomo, (latine: Erinoma, eble el la greka Eŭrinomē)[5]. Erinomo, en la helena mitologio, iĝis amata de Zeŭso pro instigo de Afrodito.
Orbito[redakti | redakti fonton]
Erinomo estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Erinome, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- pole Erinomo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Erinomo, (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france Dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2000 J1...S/2000 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|