Esperanto-humuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto-humuro estas ĉiu humuro esprimata en Esperanto. Ĝi povas, sed ne bezonas, aludi al trajtoj de la Esperanta lingvo, movado, kulturo aŭ komunumo.

Atentu: En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn. (Komparu kun la citaĵo el Enciklopedio de esperanto en tiu ĉi artikolo!)

Esperanto-renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Satiristoj kaj amuzuloj[redakti | redakti fonton]

Satiraj kaj humuraj gazetoj[redakti | redakti fonton]

Kabaredoj[redakti | redakti fonton]

Vikipedia humuro[redakti | redakti fonton]

Arĥivo de humuro aperinta en la Vikipedio en Esperanto videblas en la Ujo por kuriozaĵoj. La Neciklopedio ankaŭ havas esperantan version.

Homa-Ranismo[redakti | redakti fonton]

Dum longa tempo estis artikolo pri homa-ranismo en Vikipedio. Temis pri vortludo bazita sur la Zamenhofa koncepto de homaranismo; la dividstreko indikas, ke ĝi tamen ne estu komprenata kiel "hom'ar'an'ism'o" sed kiel "hom'a ran'ism'o", do kio kun rilato al homoj kaj ranoj. De Majo 2004 ĝis Januaro 2006 la artikolo ekzistis sen iu averto, ke temas pri humuro. Poste estis menciite artikol-komence, ke temas pri humuro. En Septembro 2008 aperis propono forigi la artikolon. Nun ĝi ne plu aperas en la artikola nomspaco; anstataŭe, la teksto arkive troviĝas en la Vikipedia nomspaco.

Enciklopedio de Esperanto (1934)[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu sekcio baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Humoro el la Enciklopedio de Esperanto.


Humoro estas en Esperanto samsignifa kiel itale umore, france humeur, angle humour. En vasta senco ĝi signifas ĉian, ĉu gajan ĉu malgajan spiritan staton, strikte humoro estas mallongigo de bonhumoro, kiel peza estas mallongigo de multepeza.

En tiu malvasta senco ĝi estas tre disvastigita en Esperantujo: la ĉefa fonto de Esperanta humoro estas la idealisma fervoro de la anoj de Esperanto. Precipe la Universalaj Kongresoj (UK) donas al ili okazon ĝoji kaj gaji. Ju pli multaj estas la eksteraj malfacilaĵoj barantaj de la "pacaj batalantoj" la vojon al sukceso, des pli senĝena kaj laŭta fariĝas la humoro de la anoj de lingvo internacia, kiam ili trovas sin inter si. La seriozaj Esperantistoj ĝuas la feston de la Esperantista popolo pribabilante la kongresajn okazintaĵojn kaj poste raportas al la hejmrestintaj samlandanoj kun la sama kongresa humoro la kongresajn impresojn. La junularo ĉerpas la kongresan bonhumoron el sia propra kunesto, humorante precipe pri la "eminentuloj".

Kiel modelo de "kongreshumoro" povas servi la raporto de Ned Katryn pri la Berna UK en 1913 en Lingvo Internacia n-roj VIII-IX. Kun neevitebla efiko li igis nin ridi priskribante en formo de leteroj al sia nevino la Naŭan Kongreson. Laŭ tiu modelo ankaŭ aliaj kongresoj donas konstantan temon al humoraj raportoj kaj oni povas kun certeco aserti, ke la regula Esperantista kongresraportisto estas regula humoristo.

Alian fonton de humoro formis en 1908-14 la bataloj kontraŭ Ido kaj aliaj konkurantoj de Esperanto. La penadoj de René de Saussure kunigi Esperanton kun Ido en lia Antido estis akceptataj de la Esperantistaro kun neŝancelebla humoro. Modelajn felietonetojn donis pri tio Era en la Lingvo Internacia.

En "Juna Esperantisto" per bonaj originalaj aŭ laŭmemoraj humorrakontistetoj riĉigis la Esperantan literaturon ĝia ĉefredakto Paŭlo Lengyel, aŭtoro de "Libro de Humoraĵoj".

En Parizo verkas nuntempe (t.e. en 1934) majstro de Esperanta humora poezio Raymond Schwartz, aŭtoro de Verdkata Testamento, kolekto de versformaj satiraĵoj, miksitaj ofte kun bonaj vortludoj. La afero de Esperanto konkure kun la eterna afero de Amo formas plejan temon de liaj rikanaĵoj. En 1933 Schwartz ekredaktis humorgazeton ,La Pirato', kiu "kaperas" ĉiumonate.

Antaŭ la unua mondmilito aperadis La Spritulo, multe malpli originala, ĉar simple kopianta el naciaj gazetoj plimalpli taŭgajn spritaĵojn. La Pirato estas tute alia, ĝia redaktoro disponas specialan talenton.

La humoro trablovis post la unua mondmilito eĉ la Esperantan didaktikon. Pastro Andreo Ĉe ekuzis tiun potencan korvarbilon kiel instrumenton de instruado al la amasoj. Aperis eĉ Gaja Lernolibro de Carl Walter, kiu, cetere, meritas citon pro la bonaj amuzaj ilustraĵoj.

En Esperanto aperis kelkaj anekdotaroj, plej ofte tradukoj el nacilingvaj libroj kaj gazetoj. Ilia destino estas ne tiom amuzi, kiom instrui Esperanton al progresemuloj.

Ni ne citas aparte la tradukverkojn kun humora enhavo, ekz. la komediojn de Molière kaj Shakespeare, la novelojn de Dickens aŭ la lirikaĵojn de Heine, kiuj aperis en Esperanto. Verkistoj kun humoraj tendencoj en multaj siaj verkoj estas: J. Merchant, J. Baghy, J. Kenngoff, I. Lejzerowicz, R. Schwartz, Dreves Uitterdijk, F. Szilagyi kaj kelkaj aliaj.

(v. Vortludoj, karikaturo)

L. DRCHER.