Europeade
La Europeade estas la plej granda festivalo de Eŭropa folkloro. La festivalo estas organizita ĉiujare en alia lando. En 2007 la festivalo estis en Horsens, Danio, en 2008 en Martigny, Svislando. La Europeade de 2009 okazos en Klaipeda, Litovio, tiu de 2010 en Dachau, Germanio kaj tiu de 2011 en Tallinn, Estonio.
La unua Europeade estis organizita en 1964 en iniciativo de Mon de Clopper (1922-1998) el Flandrio kaj Robert Müller-Kox, Germano forpelita el Silezio. Mon de Clopper estis prezidanto de la organizo de la Europeade ĝis 1997. En tiu jaro li estis sekvita de Bruno Peeters (naskiĝis en 1939), kiu ankoraŭ estas prezidanto. Li ankaŭ estas el Flandrio.
La celo de la Europeade estas kontribui al Eŭropo unuita, al kiu ĉiu alportas sian kulturon, kaj ĝuas la kulturon de ĉiu alia. Tiu estas ĉiujare la komencpunkto de la kvintaga festivalo, en kiu miloj da partoprenantoj en tradiciaj vestoj el tuta Eŭropo renkontiĝas por kanti, por muziki, por danci kaj por ĝui sen formalaj paroladoj.
Urboj en kiuj okazis la Europeade
[redakti | redakti fonton]- 1964 Antverpeno, Belgio
- 1965 Dortmund, Germanio
- 1966 Antverpeno, Belgio
- 1967 Valencia, Hispanio
- 1968 Antverpeno, Belgio
- 1969 Marche-en-Famenne, Belgio
- 1970 Herzogenaurach, Germanio
- 1971 Antverpeno, Belgio
- 1972 Annecy, Francio
- 1973 Nuoro, Italio
- 1974 Antverpeno, Belgio
- 1975 Marbella, Hispanio
- 1976 Annecy, Francio
- 1977 Nuoro Italio
- 1978 Vieno, Aŭstrio
- 1979 Antverpeno, Belgio
- 1980 Schwalmstadt, Germanio
- 1981 Martigny, Svislando
- 1982 Gijón, Hispanio
- 1983 Vieno, Aŭstrio
- 1984 Rennes, Francio
- 1985 Torino, Italio
- 1986 Figueira da Foz, Portugalio
- 1987 Munkeno, Germanio
- 1988 Antverpeno, Belgio
- 1989 Libourne, Francio
- 1990 Valladolid, Hispanio
- 1991 Rennes, Francio
- 1992 Figueira da Foz, Portugalio
- 1993 Horsens, Danio
- 1994 Frankenberg, Germanio
- 1995 Valencia, Hispanio
- 1996 Torino, Italio
- 1997 Martigny, Svislando
- 1998 Rennes, Francio
- 1999 Bayreuth, Germanio
- 2000 Horsens, Danlando
- 2001 Zamora, Hispanio
- 2002 Antverpeno, Belgio
- 2003 Nuoro, Italio
- 2004 Riga, Latvio. En tiu urbo oni establis monumenton kiel memoron restantan por tiu Europeade. La monumento estis donita de urboj en kiuj la Europeade okazis antaŭe okaze de la unua Europeade en la Baltio kaj la unua en la teritorio de la antaŭa Sovjetunio.
- 2005 Quimper, Francio
- 2006 Zamora, Hispanio
- 2007 Horsens, Danlando
- 2008 Martigny, Svislando
- 2009 Klaipėda, Litovio
- 2010 Bolzano, Italio
- 2011 Tartu, Estonio
- 2012 Pandovo, Italio
- 2013 Gotha, Germanio
- 2014 Kielce, Pollando
- 2015 Helsingborg, Danio
- 2016 Namur, Belgio
- 2017 Turku, Finnlando
- 2018 Viseu, Portugalio
- 2019 Frankenberg, Germanio
Partopreneco laŭ landoj
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 200 grupoj ensalutis por la Europeade 2008 en Martigny, Svislando. Ili estis:
- 27 grupoj el Germanio
- 26 grupoj el Hispanio
- 24 grupoj el Flandrio
- 16 grupoj el Latvio
- 15 grupoj el Estonio, el Francio kaj el Italio
- 10 grupoj el Hungario
- 9 grupoj el Litovio
- 8 grupoj el Ĉeĥio
- 7 grupoj el Portugalio
- 5 grupoj el Danio
- 3 grupoj el Irlando, el Nederlando, el Rumanio kaj el Svedio
- du grupoj el Bulgario, el Finnlando, el Grekio, el Kipro, el la Unuiĝinta Reĝlando kaj el Valonio
- unu grupo el Armenio, el Aŭstrio, el Georgio, el Gronlando kaj el Luksemburgo
- ankaŭ la lando gastiganta Svislando estis reprezentita de nur unu grupo
- neniuj grupoj estis el Islando, Norvegio, Pollando, Slovakio kaj Eksjugoslavio, malgraŭ la riĉa tradicio folklora de tiuj landoj.
Fontoj kaj eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la centra organizo de la Europeade
- Europeade 2008 Martigny, Svislando Arkivigite je 2008-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Europeade 2009 Klaipeda, Litovio Arkivigite je 2008-11-09 per la retarkivo Wayback Machine