Fondumo Reĝo Baudouin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konstruaĵo de la fondumo Reĝo Baudouin.

La Fondumo Reĝo Baudouin estas sendependa kaj pluralisma fondaĵo, aktiva en Belgio kaj je eŭropa kaj internacia nivelo. Ĝi intencas fari pozitivajn ŝanĝojn en la socio kaj investi en projektoj aŭ individuoj, kiuj inspiras aliajn. Ĝia moto estas "Agi kune por pli bona socio".

En 2018, la Fondumo kaj la fondusoj kiujn ĝi administras, disdonis 44,8 milionojn da eŭroj subtene al 1986 organizaĵoj kaj 364 individuoj.

La fondumo estis fondita en 1976, okaze de la dudek kvin jaroj de reĝado de la reĝo Baudouin 1a de Belgio.

Agokampoj[redakti | redakti fonton]

La agokampoj de la fondumo Reĝo Baudouin estas diversaj :

La fondaĵo ankaŭ organizas debatojn pri gravaj sociaj temoj kaj komunikas la esplorrezultojn en formo de publikaĵoj (senpagaj). La fondumo klopodas instigi al kunlaboro kaj al filantropio en Belgio, en Eŭropo kaj je nivelo internacia.

La delegita administranto de la fondumo Reĝo Baudouin estas Luc Tayart de Borms (2019).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en,fr,nl) Oficiala retejo

(en) Luc Tayart de Borms, delegita administranto de la fondumo Reĝo Baudouin

(en) Premio Reĝo Baudouin por la disvolviĝo en Afriko

(en) Centre for Philanthropy (Centro por Filantropio)[4]

(en) Transnational Giving Europe (TGE)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Tax-efficient giving, Friends of the College of Europe Fund’ within the King Baudouin Foundation ('Amikaro de Kolegio de Eŭropo' ene de la 'Fondumo Reĝo Baudouin'), College of Europe,
  2. (en) Making donations from France easier (Faciligi donacojn el Francio), Foundation King Baudouin, la 24an de junio 2019, alirite la 24an de aŭgusto 2019
  3. (en) Transnational Giving Europe
  4. (en) DAFNE – Donors and Foundations Networks in Europe (Donaciintoj kaj retaro de fondumoj en Eŭropo).