Gilles de Rais

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gilles de Montmorency-Laval, pli konata sub la nomo Gilles de Rais, naskita en la kastelo de Champtocé-sur-Loire en nekonata dato, eble ĉirkaŭ la fino de la jaro 1404, aŭ pli verŝajne ĉirkaŭ la 1-a de septembro 1405, morta la 26-an de oktobro 1440 en Nanto, estis senjoro de Bretonio, marŝalo de Francio kaj kompano en armoj de Johano de Arko en la Centjara Milito. Li estas pli konata pro esti akuzita kaj kondamnita pro la seksperforto kaj seria murdo de granda nombro da infanoj.

Reveninta en sia lando post la morto de la Pucelino de Orleano, li disipas sian kapitalon kaj, enŝuldiĝinta, turnas sin al alkemio kaj nekromancio por resolventiĝi. En 1440, Gilles de Rais estas kondamnita de eklezia tribunalo sub akuzoj de herezo, sodomio kaj murdigo de "cent kvardek infanoj, aŭ pli". Li estas samtempe kondamnita de sekulara kortumo pro esti nelice alpropriginta al si la kastelon de Saint-Étienne-de-Mer-Morte kaj ankaŭ pro krimoj faritaj sur « pluraj eta infanoj, ne nur dek, nen dudek, sed tridek, kvardek, kvindek, sesdek, cent, ducent kaj plu, tiamaniere ke oni ne povus precize deklari la nombron ». La ekzakta naturo kaj nombro de liaj krimoj restas hodiaŭ disputataj de la historiistoj.

Ŝablono:Portalo Pedofilio