Grandevent
Grandevent | |
---|---|
Blazono de Grandevent | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 50′ 18″ N 6° 36′ 23″ O / 46.83833 °N, 6.60639 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 18″ N 6° 36′ 23″ O / 46.83833 °N, 6.60639 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 223 |
Areo | 3,45 km² |
Alteco | 665 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1421 |
Komunumkodo | 5560 |
Situa mapo de Grandevent | |
Grandevent estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 223 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Grandevent situas sur la suda flanko de la montoĉeno Chasseron en la Ĵurasa Montaro, proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Grandevent, la setlejo Vers-chez-Grison kaj la alpopaŝtejo Le Grand-Brelingard, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,45 km², de kiuj 42,0% estas kovritaj de arbaro, 54,8% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Grandevent limas en nordoriento, oriento kaj sudoriento al Fontaines-sur-Grandson, en sudokcidento al Novalles, kaj en nordokcidento al Bullet.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Grandevent situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo Grandevent atingeblas pere de kurboriĉa vojo de Fontaines-sur-Grandson. Malgranda vojo kondukas de la vilaĝo al Villars-Burquin kaj sur la altaĵo de Ĵuraso ekzistas konekta vojo de Mauborget tra la komunuma teritorio al Bullet. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Baines al Novalles la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Grandevent datiĝas nur el la 16-a jarcento kiel Grandevens. Ĝis 1730 Grandevent apartenis al la Majorejo Fiez, tiam post ties divido Grandevent fariĝis memstara komunumo. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Philippe Heubi: Grandevent en Historia Leksikono de Svislando (2006-01-16)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Grandevent – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)