Herakleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En tiu ĉi artikolo temas pri planto. Por pluraj signifoj de la vorto, vidu Herakleo (apartigilo).

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Heracleo
Heracleum sphondylium
Heracleum sphondylium
Biologia klasado
Regno: Plantae
(senranga klaso) Verdukotiledonaj Eudicotyledoneae
Klado: Asteredoj Asteridae
Ordo: Apiales
Familio: Apiaceae
Genro: Heracleum
Specioj

ĉ. 60 (vidu tekston)

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Herakleo (Heracleum) estas genro de plantoj el familio apiacoj. Ĝiaj specioj troveblas tra la tuta modera zono en Norda Hemisfero, kaj la plej sudaj vivareoj ekzistas tiom sude kiel Etiopio.

La nomo[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo Heracleum estas proponita far Linnaeus kaj donita je la nomo de Heraklo, heroo de helena mitologio konata pro sia fizika potenco. Supozeble, la nomo estas elektita pro grando kaj diko de folioj de la planto kaj rapideco de ĝia kresko.

En lingvoj de slava lingvaro, la indiĝena nomo de la planto havas saman radikon kiel la vorto barĉo: ruse Борщевик, ukraine Борщівник, ĉeĥe Bolševník, pole Barszcz, beloruse БаршчBaršč. Verdire, origine vorto "barĉo" en slavaj landoj signifis supon el junaj ĝermoj de herakleo. Poste oni komencis aldoni aliajn legomojn krom herakleo, kaj, proksimume en la 17-a jarcento, tute anstataŭigis ĝin per beto.

En ĝermanaj lingvoj la nomo de herakleo ĝenerale tradukeblas kiel "ursa ungego" pro formo de la folioj: germane Bärenklau, nederlande Berenklauw, dane Bjørneklo ktp.

En la angla herakleo nomiĝas Hogweed, aŭ "porka herbo". Tio aludas, ke multaj specioj de herakleo estas taŭgaj por nutro de bruto.

Botanika priskribo[redakti | redakti fonton]

Ordinara herakleo (Heracleum sphondylium). Botanika ilustraĵo el libro Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz far Otto Wilhelm Thomé, Gera, 1885.

Herakleoj estas dujarajplurjaraj herboj. Alto de tigoj varias, depende de la specio, inter 20-50 kaj 400 cm. Plej ofte tigoj estas tubecaj kun ioma lanugo, pli dika kaj densa ĉe pli nordaj specioj. La folioj ĉiuj kreskas el ĉeradika rozeto. Ili estas grandegaj, kun tre longaj propaguloj, ofte estas triope- aŭ duoble-triope-kunmetitaj kun folieroj de diversaj formoj.

Floroj estas malgrandaj, blankaj aŭ fojfoje verdece-flavaj aŭ rozkoloraj. Ili formas grandegajn florarojn kun formo de kunmetitaj umbeloj, ĉe kelkaj specioj ĝis 40 cm je diametro. La frukto estas seka duakeno de speciala tipo.

Plej multaj specioj ekfloras en junio kaj floras ĝis julioaŭgusto. La semoj aperas inter malfrua junio kaj frua septembro, kaj tiam la fruktoj facile forfalas kaj disfalas.

Arealoj[redakti | redakti fonton]

Herakleoj troveblas en moderaj klimatoj de Norda Hemisfero, kun absoluta plimulto en Eŭrazio. En Norda Ameriko nature kreskas nur unu specio. Pli ol 20 specioj de herakleo kreskas en Kaŭkazio, precipe en subalpa zono. Grandajn areojn en Siberio, en eŭropa parto de Rusio kaj en Kazaĥstano okupas siberia herakleo (Heracleum sibiricum).

Areoj de disvastigo de invadaj specioj de herakleoj en Okcidenta Eŭropo. Ruĝe — Heracleum mantegazzianum, verde — Heracleum persicum, blue — Heracleum sosnowskyi

En Eŭropo oni iam kultivis herakleon de Sosnowsky por nutrado de brutaro. Pro tio ĝi vaste disvastiĝis kaj fine okupis nekultuvatajn areojn: bordojn de akvujoj, placetojn, randojn de vojoj, neprilaboratajn kampojn ktp. Ĝia disvastiĝo kaŭzas malekvilibron en ekologiaj sistemoj kaj ankaŭ damaĝas kulturajn plantojn. Krome, pro ekzisto de fotosensemigaj substancoj furanokumarinoj en ĝiaj folioj, herakleo povas kaŭzi gravajnajn sunbrulojn ĉe homoj kaj animaloj. En multaj landoj ĝi estas konsiderata danĝera herbaĉo. En Germanio, Ĉeĥio, Estonio kaj landoj de Skandinavio ekzistas specialaj ŝtataj kaj sociaj programoj por lukto kontraŭ herakleo.

En Belorusio plejparto de modernaj populacioj de herakleo estas en Vitebska kaj Minska oblastoj, sed ili rapide kreskas suden kaj okcidenten.[1].

Specioj[redakti | redakti fonton]

Entute estas priskribitaj 187 specio en la genro. Plimulto de tiuj estas verŝajne sinonimoj, kaj la supozata kvanto da unikaj specioj estas ĉ. 60. Ĉi-sekve estas plena listo de ĉiuj iam priskribitaj specioj de herakleo:

Fototokseco[redakti | redakti fonton]

Folioj kaj fruktoj de herakleo estas riĉaj je volatilaj oleoj. Tuŝo de la plantoj de iuj specioj povas kaŭzi brulon de haŭto, ĉar la plantoj enhavas furanokumarinojn - substancojn, kiuj pliigas sensemecon je ultraviola radiado. Samkiel ruto, herakleo kaŭzas plej fortajn brulojn dum sunaj tagoj. Sed nur nelonga ago de suna radiado al haŭto, malpura je suko de la planto, sufiĉas por kaŭzi gravajn brulojn ĝis la dua nivelo (vezikoj, plenaj je limfo). Aparta danĝero estas tio, ke kontakto kun la planto komence ne kaŭzas iun malkomforton, kaj la brulo kutime aperas kelkajn horojn aŭ eĉ tagojn post radiado. Krom fototokseco, herakleo estas sufiĉe forta alergeno kaj havas fortan odoron, kiun multaj trovas malplezura.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ fototokseco de la suko de multaj herakleaj specioj, tigoj, folioj kaj junaj ĝermoj de kelkaj specioj estas manĝeblaj. Siberia herakleo (Heracleum sibiricum) estas manĝata freŝa kiel legomo, salita aŭ marinita, kaj ankaŭ uzeblas kiel kondimento por supoj. Junajn ĝermojn de ordinara herakleo (Heracleum sphondylium) volonte manĝas brutoj, precipe bovoj.

Herakleo de Sosnowsky (Heracleum sosnowskyi) estis kultivata en la 1940-aj jaroj kiel nutra (precipe sila) krexskaĵo. Herakleo de Sosnowsky havas bonan produktivecon - pli ol po 2500 kvintaloj hektare - kaj grandan kvanton da sukeroj - ĝis 3% je malneta pezo. Tamen, ĝi facile malkulturiĝis kaj invadis lokajn ekologiajn sistemojn. Kune kun tokseco de ĝia suko, tio kondukis al decido ĉesigi ĝian kultivadon. Ĝis nun malkultura herakleo de Sosnowsky kaŭzas problemojn kiel herbaĉo.

La specioj Heracleum pubescens, Heracleum mantegazzianum kaj kelkaj aliaj fojfoje uzatas kie ornamaj plantoj. Vila herakleo (Heracleum villosum) estas uzata kiel kondimento kaj dum produktado de iuj tradiciaj specoj de brindzo en Suda Kaŭkazio.

En antikvaj tempoj sekaj flortenaj tigoj de herakleo uziĝis por kreo de tradicia rusa fluto koljuko, nun preskaŭ ne uzata. Nun el herakleaj tigoj oni faras frapinstrumentojn kaj pluvbastonojn (Rainstick).

Referencoj[redakti | redakti fonton]