Hindia sezamo
Sezamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sesamum indicum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La hindia sezamo (Sesamum indicum) estas kultivata planto, precipe en Okcidenta Azio, Afriko, (Burkino) kaj Ĉinio, ĉefe por ties semoj, de kiuj oni prenas oleon. Ĝi estas verŝajne la unua kultivata oleplanto en la historio.
Manĝaj uzadoj
[redakti | redakti fonton]Virinoj de antikva Babilono manĝis halvaon (miksaĵo de mielo kaj sezamaj semoj) por plilongigi siajn vivojn kaj belecon. Romaj militistoj ankaŭ manĝis ĝin, por gajni kaj konservi fortecon kaj energion.[1] Halvao ankoraŭ estas kutima manĝaĵo en kelkaj landoj, ekzemple Turkio.
-
sesamaun indicum
Simit (vidu supre), estas pano kovrita de sezamaj semoj. Ĝi ankaŭ estas nomata Koulouri aŭ Gevrek, kaj oftas en Turkio, Grekio, Balkanio kaj la Mezoriento.
Nutrado
[redakti | redakti fonton]
|
|
- Nutraj enhavoj
Dum jarmiloj, sezamaj semoj estas uzataj kiel fonto de manĝaĵo kaj oleo. Ĝi enhavas pli granda procento de oleo de preskaŭ ia semo. Kelkfoje, ĝi estas pli ol 50% oleo. Kompare, sojfabo estas 20% oleo. Ĝi estas unu el la plej stabilaj plantaj oleoj ĉar ĝi nature estas riĉa de antioksidantoj.
Notoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Positive Health Magazine — Article Abstract Arkivigite je 2009-01-21 per la retarkivo Wayback Machine.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.khayma.com/sesame
- http://www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=5&taxon_id=200021445
- http://www.uni-graz.at/~katzer/engl/Sesa_ind.html Arkivigite je 2007-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.toildepices.com/fr/plantes/angio_dic/pedaliacee/sesamum/indicum.html Arkivigite je 2006-11-21 per la retarkivo Wayback Machine