Homforkapto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Homforkapto estas kontraŭvola kaj neleĝa forkapto de homo aŭ malliberigo de homoj kontraŭ ilia volo, sendepende por kiu celo. Eblaj celoj estas amora misuzo, elaĉeta monoĉantaĝo. En la plej multaj landoj la punoj por homforkaptintoj estas tre altaj, sed tamen kutime malpli altaj ol tiuj por murdintoj.

Parencaj krimoj estas:

Deportado
Deportado estas ŝtatorganizata deviga translokigo de homoj - ekzemple: de nigruloj kiel sklavoj, de judoj fare de Nazioj, de Krime-tataroj, de indianoj al rezervejoj fare de usona registaro (en:Trail of Tears), de kamboĝanoj al devolaboro, historie: militkaptitoj al la venkinta lando por tie devolabori, piramidoj ...
Vidu: deportado
Infandelokado
Infandelokado estas forkapto de ne-plenkreskulo: Post divorco unu el la gepatroj laŭjure rajtas prizorgi la infanon kaj la alia nur laŭokaze povas kontakti ĝin. La ne-prizorgorajta, do kutime la patro, foje "ne redonas" foje "ŝtelas" la infanon, foje eĉ transportas ĝin al eksterlando.
Vidu: Infandelokado

Spektaklaj kazoj de homforkapto

Homforkapto estas krimo okazanta evidente en ĉiuj epokoj de la homa historio kaj en ĉiuj landoj kaj socioj de la mondo. Jen nur kelkaj kazoj, kiuj fariĝis vaste konataj.

Infanoj, junuloj en longa kaptiteco

Politika kidnapado

Kidnapado ĉiam ankaŭ estis aplikata kiel politika "rimedo".

Ĉiang Kai-ŝek
Hanns Martin Schleyer
Íngrid Betancourt

Eksterlandaj ostaĝoj en Irako

Depost aprilo 2004, ribelantoj en Irako komencis forkapti eksterlandajn civilistojn. De tiam pli ol 200 fremduloj kaj miloj da irakanoj estis kidnapitaj, 30 eksterlandaj ostaĝoj estis mortigitaj. La motivoj por ĉi tiuj kidnapoj estas influi la fremdajn registarojn kun trupoj en Irako aŭ entreprenojn kun laboristoj tie, ĉantaĝi monon aŭ fortimigi eksterlandanojn el la landon. En 2004 ekzekutoj de kidnapitoj ofte estis filmitaj (pluraj senkapigoj) kaj disvastigataj per televido kaj interreto. Intertempe la mortigo de ostaĝoj kutime nur estas anoncita per deklaro, sed por multaj ostaĝoj mankas ĉia informo pri ilia sorto.

En somero de 2004 la usona registaro starigis Hostage Working Group in Bagdad, kiu sekvu ajnajn spurojn pri ostaĝoj en Irako, tamen ĝis hodiaŭ mankas pluaj informoj pri 21 forkaptitoj. [1]


Jen statistiko pri la viktimoj inter la eksterlandaj ostaĝoj en Irako.


Eksterlandaj ostaĝoj en Irako

(La ciferoj signifas: mortigitaj-liberigitaj-sorto nekonata)



Jena eksterlandaj virinoj estis forkaptitaj en Irako:

Florence Aubenas (viki-fr), franca ĵurnalisto, liberigita • Jill Carroll (viki-en), franca ĵurnalisto, liberigita • Margaret Hassan (viki-en), irlanda helpisto, murdita • Marie Jeanne Ion (viki-ro), rumana ĵurnalisto, liberigita • Teresa Borcz-Khalifa (viki-pl), pola helpisto, liberigita • Hannelore Krause (viki-de), germanino edziniĝinta al irakano, kaptita kune kun sia filo Sinan, liberigita • Susanne Osthoff (viki-de), germana arkeologiisto, liberigita • Giuliana Sgrena (viki-it), itala ĵurnalisto, liberigita • Fairuz Yamulky (viki-en), kanadanino naskiĝinta en Irako, liberigita

Fontoj, notoj

  1. Stato= 29-a januaro 2009
    La kidnapitoj sen konata sorto estas: 4 britoj, 5 usonanoj, 1 kanadano, 1 egipto, 1 germano, 2 kenjanoj, 1 Libanano, 1 palestino, 1 pakistanano kaj 4 sudafrikano.