Horní Dubenky (germaneOber Dubenken) estas municipo en Ĉeĥio, en Moravio en distrikto Jihlava, regiono Vysočina. En la jaro 2024 vivis ĉi tie 551 loĝantoj. La municipo konsistas parte el la devena vilaĝokaj parte el loĝdomaro Janštejn apud samnomata vitrofarejo.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1385. La 17-a de novembro1423 estis proksime de la municipo okazinta la tn. batalo ĉe Horní Dubenky, en kiu estis atakitaj husanaj soldataj taĉmentoj revenantaj tra ĉi tie el sieĝado de Telč fare de soldataro de Menharto el Hradec. En la batalo kontraŭ superforto pereis ĉirkaŭ 300 viroj inkluzive de unu el la husanaj armeestroj Havel Pinta, supervivis la alia el la armeestroj Jan Hvězda z Vícemilic, kiu kun la restoj de la taĉmentoj fortiris ĝis Pelhřimov, kie li kuniĝis kun la cetera soldataro de Žižka. Sur bordo de fiŝlago Bor 0,5 km el la municipo sur ruĝa turisma marko direkte al Jihlávka situas monumento de tiu ĉi batalo.