Hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hundo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Kaniso Canis
Specio: Lupo Canis lupus
Subspecio: Hundo Canis familiaris
Canis lupus familiaris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hundo estas mamulo el la familio de kanisedoj (canidae), same kiel lupoj, vulpoj, kaj kojotoj. Kutime, la vorto hundo estas uzata en la signifo de dom-hundo (Canis familiarisCanis lupus familiaris). Ĝia bleko estas la bojo. La vorto hundo origine venas el la germana kaj parencaj ĝermanaj lingvoj (germane, dane, svede kaj norvege Hund).

Hundoj kaj homoj havas reciprokan interrilaton, kiu ekzistas de miloj da jaroj. La prahundo estis ĉashundo, kiu helpadis al homo. Hundoj servas homaron per multaj manieroj. Ili estas gard-hundoj, ĉas-hundoj, kaj ŝafistohundoj. Interrilatoj inter homoj kaj hundoj ofte havas fortajn emociajn ligilojn, inter ambaŭ. Do, hundoj estas tre popularaj hejm-bestoj, sendepende de utileco. Hundoj montras allogan konduton (beleco kaj ludemo de hundidoj, komunikemo, amaj rilatoj, ktp.) rilate homojn por sukcese atingi manĝaĵon, zorgon kaj eĉ dominadon.

Ili loĝas ĉie ajn, kie loĝas ankaŭ homoj, do ŝajnas, ke tiu specio dependas de la homo. Oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 400 milionoj da hundoj tutmonde.

Temas pri la mamulo la plej diversa, tio estas diferencoj inter rasoj estas enormaj, laŭ grando, ekzemple inter ĉihuahuo kaj dogoj, koloroj el blanko tra ĉiuj brunoj al nigro sen forgesi la ornamitajn dalmatiojn, rapideco, kapablecoj, ktp. Homoj kombinis kaj miksis diversajn rasojn laŭ la intenco havi hundojn por diversaj utiloj. Tiel estas hundoj por ĉaso (serĉado, flugigado, predokolektado, atakado, ktp.), gregogardado (ŝafkolektado, kondukado, predantodetektado, alarmado, ktp.), transportado, kurado, blindulgvidado, akompanado, ktp.

Historio

Antikva egipta bildo de hundoj

El historia vidpunkto estas certa, ke la hundo devenas el la lupo (Canis lupus) kaj ke jam antaŭ la komenco de la agrikulturo hundoj akompanis homojn. Oni parolas inter antaŭ 15.000 ĝis 100.000 jaroj. Estas du teorioj eble kongruaj. Eble homoj kaptis kaj uzis lupojn kiel defendo aŭ por alia utilo, tiuj bestoj alkutimiĝis al homoj kaj iom post iom ŝanĝiĝis. La alia teorio diras, ke ekzempleroj de lupoj mem alproksimiĝis al homoj por profiti de ties restaĵoj. Ambaŭ teorioj eblas. Ĉiukaze temis pri reciproka historio de parazitismo: ambaŭ specioj uzis unu la alian. Ankaŭ hundoj povas profiti el homaj restaĵoj kaj homoj profitas el tiu parazitismo, ĉar temas pri purigado.

Oni ĝis antaŭ ne longe supozis, ke la domigado de hundoj komenciĝis verŝajne inter 16000 kaj 15000 a.K. per grupoj de ĉasistoj. Novaj trovoj komence de la 2010-aj jaroj de hundokranioj pli ol 30000-jaraĝaj tamen implicas, ke la domigado jam komenciĝis antaŭ pli ol 100000 jaroj.[1] Kompare la ĉevalo estis domigata per nomadaj grupoj nur inter 4.000 kaj 3.000 a.K.

Hundoj estis verŝajne domestigataj inter aliaj bestoj kiel cakalojronĝuloj. Sed ili estis la nuraj, kiujn oni konservis, ĉar ili montris pli da kapablo al sociiĝo. Prahundo estis la lupo, sed laŭ ekspermimentoj en la lastaj kvindek jaroj pri hibridado kun vulpoj ŝajnas doni similajn rezultojn rilate al socia konduto, ludemo, ...

La prahundo estintus ĉashundo, kiu helpis homojn.

  • En antikvo hunoj utilis al bataloj (kiel ekzemple la irlanda lupohundo), al produktado de viando kaj estis ankaŭ roluloj de kultoj kaj religiaj ritoj.
  • En la romia imperio, hundoj estis dorlotbestoj, gregargardistoj kaj uzataj por ĉasado.
  • En la mezepoko en la kamparo hundoj estigis kolektivajn timojn kaj suferis ĉiutagan mortigon. La nobelaro kontraŭe uzis hundojn por hundoforta ĉasado.
  • En la renesanco pasio de homoj por ĉasado konservis lokon en la socio al hundoj. La nobelaro taksis hondon kiel signon de potenco kaj de grandeco. Tio ebligis la evoluigon de rasoj de dorlothundoj.
  • En la 19-a jarcento la nombro de hundoj kreskegis. Hundoj iĝis popularaj bestoj.
  • Ĉirkaŭ 1855 la malnovaj rasoj de hundoj estis oficiale agnoskitaj kaj ilia tipo fiksita. Dume estiĝis novaj rasoj kreitaj de homoj. Aperis la cinofilio, scienco pri hundoj.
  • En la bela epokoo, kaj inter la du mondmilitoj, artistoj, aŭtoroj kaj politikistoj elektis bestojn pro apartaj ecoj, kiel ekzemple melhundojn pro ties malgrandeco aŭ pudelojn pro ties haroj.

Nuntempa situacio

Kiel savhundo edukita Landseer

La lasta epizodo de la komuna vivo de hundoj kaj homoj estas la vivo en modernaj kaj troloĝataj urboj, kie hundoj devas loĝi en malgrandaj etaĝoj. Kelkaj povas ĝui proksimajn parkojn, sed kelkaj ne. En multaj urboj, kie loĝas malpuraj kaj malkonsciaj hundoposedantoj, la stratoj iĝas malpuraj kaj plenaj je hundofekaĵoj.

Uzohundoj

Blindul- aŭ gvidhundo

Uzohundo estas hundo, kiu subtenas homon dum ties laboro, iel profesiaj hundoj. Plej konataj estas nuntempe verŝajne la polichundo, kiun oni uzas por serĉi spurojn, por trovi drogojn, eksplodaĵojn, homojn (perditajn infanojn, senhelpajn individuojn, fuĝintojn) aŭ kadavrojn, sed ankaŭ kiel armilo helpante policistojn aŭ por gardado.

Iuj rasoj estas aparte taŭgaj kiel gvidhundo por blinduloj, verŝajne unu el la plej malfacilaj taskoj por profesia hundo, kaj kiel helphundo por handikapuloj. Iuj hundoj ricevas edukon kiel savhundo au terapihundo. Okaze de la paralimpikoj 2008 en Pekino la ĉina registaro aparte dresigis gvidohundojn por la blindaj sportistoj.[2]

La uzo de uzohundo, kiu nuntempe rilatas al nur malgranda nombro de hundoj estis verŝajne la origino de la domestigo de hundoj. Komence estis la helpo dum ĉasado, kaj dum trovo kaj dum mortigo de la predoj. Ĉe aboriĝenoj en Aŭstralio, kiuj estis parte akompanataj de hundoj, la unua celo estis la varmigo unu de la alia dum la malvarmegaj dezertonoktoj. Ne ekzistis ĉe ili aparta kunlaboro por ĉasado, hundoj ricevis nur kelkajn restaĵojn.

Ĉashundoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉashundoj.

Akompanado dum ĉasado estis verŝajne la unua kaj laŭ longa tempo la plej grava uzo de hundoj. La necesajn ecojn kaj lertecojn heredis la hundoj de siaj prauloj, la lupoj. Nur multe pli poste oni bredis apartajn ĉashundrasojn. Tiel oni bezonis rapidajn hundojn por pelĉasado, kaj malgrandajn hundojn por eniri vulpejojn aŭ melejojn.

Gregohundoj

Gregohundo kaj ŝafaro

Kiam homoj setlis kaj pli kaj pli kulturis la grundon kaj bredis bestojn, hundoj estis pli kaj pli uzataj por gardado de domoj, bienoj kaj gregoj. Por elekto de taŭgaj bestoj kiel gregohundoj, oni uzis ilian naturan lup-devenan emon al kunigo de grego.

Gardohundoj

Oni povas uzi ĉiun hundon kiel gardohundo, uzanta ĝian naturan econ averti la gregon pri minacanta danĝero. Enurbe oni uzas prefere malgrandajn hundorasojn, kiel la ŝpico, sed kampare ankaŭ grandajn hundojn, kiuj pli impresas pro sia grandeco. Ofte oni uzas du hundojn: malgrandan, kiu havas pli malaltan stimulosojlon kaj avertas pri alveno de fremdulo, kaj grandan, kiu pretas defendi domon kaj bienon. Ankaŭ gregoprotektaj hundoj estas gardohundoj kaj uzataj nuntempe por gardi aĵojn, kiel ekzemple la anatolia gregohundo en Turkujo.

Tirbesto

La uzo de hundoj kiel tirbesto de malriĉuloj estas dokumentita almenaŭ ekde la mezepoko ĝis en la 20-a jarcento. Almenaŭ en Niemegk, tiam ankoraŭ en la la regiono Zauch Belzig en Brandenburgio hundoĉaroj estis uzataj, ekzemple dum fojnorikolto, de kamparanoj depost la milito de 1870/71 ĝis ĉirkaŭ la ŝtatigo de la agrikulturo en la GDR.[3] En nordaj landoj hundoj, kiel huskiojsamojedoj estas uzataj ĝis nun kiel sledhundoj.

Libertempa okupado

Hundo ĉe Agility

Pro siaj sociaj adaptiĝkapabloj la hundo estas la besto la plej ligita al la homo. Tiel multaj homoj pasigas sian libertempon nuntempe kun hundoj, ekzemple praktikante hundosportojn. Nemalofte hundoj estas la nura socia rilato de sia posedanto. Pro la el tio rezultanta homigo de la hundoj estiĝas ofte gravaj eraroj, kiuj malrespektas la naturajn bezonojn de la bestoj.

Peltoliveranto

Ĉefe en norda Azio la felo de hundoj estais ŝatata pelto ĝis komence de la 20-a jarcento, ekzemple por gantoj. En Brazilo hundofeloj, ĉefe tiuj de melhundoj estas uzataj por fari frottamburojn nomatajn Cuíca. Ankaŭ en Eŭropo ekzistas negoco pri hundofeloj. Ĉar ne ekzistas deklaracidevigo, ofte estis uzataj fantaziaj nomoj, kiel ekzemple Gaewolf [4] aŭ la produkto estis simple deklaraciita kiel "vera pelto". Ekde la 31-a de decembro 2008 negoco kaj importo de kato- kaj hundofeloj estis malpermesitaj en la Eŭropa Unio.[5]

Viandoliveranto

Hundaĵo en Hanojo

Hundaĵo estis konsumata kiel nutraĵo en iuj landoj, kiel ekzemple Koreujo, Vjetnamujo kaj kelkaj sudaj provincoj de Ĉinujo, kiel ekzemple Gŭangdongo. Tamen en multaj kulturoj estiĝis nutrotabuo, kiu malpermesas la konsumon. En Germanujo kaj en multaj aliaj landoj, hundaĵo estas perleĝe ne plu nutraĵo, kaj oni ne rajtas negoci aŭ surmerkatigi ĝin. En Svislando male al la reguloj en la eŭropaj najbarlando la manĝado de hundoviando daŭre estas permesata malgraŭ protestoj flanke de bestoprotektantoj. Tradicion la manĝado de hundoviando havas en la svisa regiono de Apencelo. Lastfoje la federacia konsilio de Svislando en 2012 kontraŭstaris malpermeson konsumado de hundoviando.[6]

Astronomio


Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri hundo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[7]:

  • Citaĵo
     Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta. 
  • Citaĵo
     Vivi kun iu kiel hundo kun kato. 
  • Citaĵo
     Kolera kiel rabia hundo. 

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.idir.net/~wolf2dog/wayne1.htm greke http://www.fci.be greke http://www.mnh.si.edu/GeneticsLab/StaffPage/MaldonadoJ/PublicationsCV/Science_Dog_Paper.pdf greke http://news.nationalgeographic.com/news/2004/02/0209_040209_dogsdogsdogs.html greke http://www.haustier-krankenkasse.de/de/hundeversicherung-krankenversicherung-hunde-haftpflicht/hunde.html